Novaĵoj (Decembro 01)

Publikigita: 2020-12-01 18:57:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1a de decembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke interpopola amikeco estas bazŝtono de ĉina-japanaj rilatoj; Ĉina proparolanto diris, ke Aŭstralia registaro devas peti pardonon de la afgana popolo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke interpopola amikeco ĉiam estas bazŝtono de la disvolviĝo de ĉina-japanaj rilatoj.

Wang faris la rimarkojn en video-parolado en la malferma ceremonio de la 16a Pekina-Tokia Forumo. Wang diris, ke la kronvirusa pandemio konsciigis ĉiujn landojn en la mondo, ke la homaro estas komunumo kun komuna estonteco, kaj refoje montris la tradician amikecon inter la ĉina kaj japana popoloj. En la nova epoko de informo kaj inteligento, la publikaj kaj sociaj komunikiloj ludas gravan rolon por helpi popolojn de la du landoj kompreni sin reciproke kaj interagi unu kun la alia.

Li alvokis amaskomunikilojn de la du landoj serĉi veron kaj montri la realecon dum raportado pri la du landoj, alpreni pli inkluzivan kaj amikan sintenon por akceli pli bonan komprenon inter la homoj, havi longtempan vidpunkton, rigardi la estontecon, kaj fokusiĝi al la pozitiva energio en ĉina-japana kunlaboro.

La Pekina-Tokia Forumo estas ĉiujara okazaĵo ekde 2005. La temo de ĉi-jara forumo estas "la post-pandemia internacia ordo kaj la rolo de Ĉinio kaj Japanio". La forumo, kiu okazas alterne en Pekino kaj Tokio, funkcias kiel altnivela kaj granda platformo inter la du landoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke la aŭstralia registaro devas oficiale peti pardonon de la afgana popolo pro la perfortaj krimoj faritaj kontraŭ la civiluloj.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke Aŭstralio devas fari solenan promeson al la internacia komunumo, ke tiaj brutalaĵoj neniam plu okazos.

La 19an de novembro, la Aŭstralia Defenda Armeo publikigis la rezultojn de enketo, kiu aŭdis atestojn de pli ol 400 atestantoj. La enketo trovis, ke "kredindaj atestoj" pruvis, ke soldatoj de specialaj trupoj murdis 39 malliberulojn, kamparanojn kaj civilulojn dum la milito en Afganio.

"Ĉio estas vera. Ĝi okazis. Estas tio, kio okazis tie," diris unu el la atestantoj, eksa kuracisto de speciala trupo nomata Dusty Miller, al la Aŭstralia Brodkasta Korporacio (ABC).

En la regula gazetara konferenco en la 27a de novembro, proparolanto Zhao Lijian estis petita komenti pri la enketo. Li diris, “Ni estas konsternitaj de la detaloj malkaŝitaj de koncernaj raportoj kaj forte kondamnas tiajn kondutojn, kiuj agas kontraŭ internaciaj konvencioj kaj homa konscienco. Ni alvokas ĝisfundan esploron pri la afero por alporti la kulpulojn al justeco.”

Li diris ankaŭ, ke la enketo plene malkaŝis la hipokritecon de la "homaj rajtoj" kaj "libereco", pri kiuj ĉi tiuj okcidentaj landoj ĉiam ĉantas, kaj li urĝas la aŭstralian flankon ĉesi uzi homajn rajtojn kiel pretekston por engaĝiĝi en politika manipulado.

Lunde, Zhao skribis en socia komunikilo Twitter, “Ni estis konsternitaj de la murdo de afganaj civiluloj kaj malliberuloj fare de aŭstraliaj soldatoj. Ni forte kondamnas tiajn agojn, kaj petas respondecigi ilin." Li afiŝis la mesaĝon kun grafika bildo de aŭstralia soldato tenanta tranĉilon al la gorĝo de vualita infano, kiu tenas ŝafidon.

Aŭstralia ĉefministro Scott Morrison diris, ke la bildo publikigita de Zhao estas "falsa" kaj nomis la afiŝon "vere abomeninda", urĝante la ĉinan registaron peti pardonon pro ofendo al la aŭstraliaj popolo kaj soldatoj.

Hua diris, “Tio estas troa reago de la aŭstralia flanko al la efiŝo de mia kolego. Ĉu ili intencas diri, ke estas pravigeble por iuj aŭstraliaj soldatoj, kiuj mortigis senkulpajn afganajn civilulojn malvarm-sange, sed maljuste , ke ni kondamnas tiajn senkompatajn krimojn.” Ŝi aldonis, ke la aŭstralia flanko ne hontas pri mortigo de senkulpuloj, sed fariĝis histeria, kiam aliaj kondamnis ĝian konduton, kiu estis "nek matura nek racia".

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio kondamnas la murdon de altranga irana nuklea fizikisto Mohsen Fakhri Zadeh kaj esperas, ke la okazaĵo estos ĝisfunde esplorita.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn responde al demando rilata al la morto de Fakhri Zadeh en regula gazetara konferenco. Ŝi diris, ke Ĉinio oponas ĉiajn agojn, kiuj pliigas regionan streĉon kaj subfosas regionajn pacon kaj stabilecon, kaj ke la nuna regiona situacio estas tre kompleksa kaj sentiva kaj ĉiuj partioj devas labori kune por mildigi regionan streĉon kaj konservi pacon kaj stabilecon.

Irana altgranga nuklea sciencisto Mohsen Fakhri Zadeh vendrede estis murdita proksime al la ĉefurbo Tehrano. Multaj landoj kondamnis la atakon.

Proparolanto de la germana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sabate esprimis ekstreman zorgon kaj maltrankvilon pri la okazaĵo, kaj alvokis ĉiujn koncernajn partiojn sin deteni de agoj, kiuj povas eskaladi la situacion. La ministerio diris en deklaro, ke estas grave subteni dialogon kun Irano antaŭ la enoficiĝo de nova usona prezidento.

La saud-arabia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj Internacia Kunlaboro dimanĉe publikigis deklaron, kondamnante la murdon, dirante, ke la okazaĵo eble intensigos regionan konflikton.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde en deklaro, ke Rusio forte kondamnas la murdon kaj esprimas seriozan zorgon pri la provoka terorisma okazaĵo.

La 17-a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj la samtempa Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la ASOAL fermiĝis lunde en Nanning, la ĉefurbo de la ĉina Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la sekretariejo de la ekspozicio en la ferma ceremonio, entute 86 investaj projektoj kun valoro de 263,87 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 40,1 miliardoj da usonaj dolaroj) estis subskribitaj en la kvartaga okazaĵo, kreskante je 43,6% kompare kun la lasta jaro.

La investaj projektoj en la kampoj de sano, granda datumaro, loĝistiko, nova fabrikado, novaj materialoj, nova energio kaj financo, okupas 85,3% de la totalo.

Kun la areo de 104 000 kvadrataj metroj, ĉi-jara ekspozicio starigis 5 400 budojn por 1 668 entreprenoj, inkluzive de la Mondaj 500 Firmaoj kaj industriaj gvidaj kompanioj. Krome, 1 956 ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj partoprenis en la ekspozicio.

Pli ol 150 aktivadoj por akcelado de komerco kaj investo estis okazigitaj kaj interrete kaj eksterrete dum la ekspozicio.

Dividu