Novaĵoj (Decembro 02)

Publikigita: 2020-12-02 18:31:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi sendis gratulojn al kunveno de UN okaze de Tago de Solidareco kun Palestina Popolo; Ĉina sondilo Chang'e-5 surluniĝis por reporti specimenojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al kunveno okazigita de la UN marde por festi la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo.

En sia mesaĝo Xi atentigis, ke la palestina demando, kiel radika problemo en Mezoriento, koncernas regionajn pacon kaj stabilecon, internaciajn egalecon kaj justecon, kaj homajn konsciencon kaj moralecon. Li diris, ke realigi pacan kunekzistadon inter Palestino kaj Israelo kiel najbaroj estas ne nur revo de la palestina kaj israela popoloj de generacioj, sed ankaŭ sincera espero de ĉiuj nacioj en la regiono kaj de la internacia komunumo. Li sugestis, ke la internacia komunumo sekvu la ĝustan direkton de la duŝtata solvo kaj klopodu por antaŭenigi la pacan procezon en Mezoriento surbaze de internaciaj konsentoj kiel rilataj rezolucioj de la UN kaj la principo "tero kontraŭ paco". Li diris, ke sub nunaj cirkonstancoj, la internacia komunumo devas doni pli da atento al la gravaj defioj alportitaj de la kronvirusa pandemio al Palestino kaj helpi la palestinan popolon batali kontraŭ la novkronvirusa malsano. Li akcentis, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la palestina demando, ĉiam subtenas internaciajn justecon kaj moralecon, kaj apogas la justan aferon de la palestina popolo por reakiro de la laŭleĝaj rajtoj de ilia nacio kaj ankaŭ klopodojn favorajn al la paca solvado de la palestina demando. Li aldonis, ke kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN kaj respondeca grava lando, Ĉinio volas labori plu kun la internacia komunumo por frue kvietigi la palestinan demandon per ampleksa, justa kaj longedaŭra solvo, kaj fari pozitivajn kontribuojn al frua realigo de paco, stabileco kaj disvolviĝo en la mezorienta regiono.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis, ke la ĉina spacveturilo Chang'e-5 sukcese alluniĝis sur la proksima flanko de la luno marde nokte kaj resendis bildojn.

Ĝi diris, ke je la 23a horo kaj 11 minutoj, la spacveturilo alluniĝis sur la antaŭelektita regiono proksima al 51,8 gradoj de okcidenta longitudo kaj 43,1 gradoj de norda latitudo.

La 24an de novembro Ĉinio lanĉis la spacveturilon Chang'e-5, konsistantan el orbitilo, surluniĝilo, ascendilo kaj revenigilo.

Je la 10a horo kaj 57 minutoj marde posttagmeze, la kombinaĵo de la surluniĝilo kaj ascendilo de Chang'e-5, de ĉirkaŭ 15 kilometroj super la luna surfaco, komencis descendon kun startigita variigebla puŝmotoro. Ĝia relativa vertikala rapido al la luno malaltiĝis de 1,7 kilometroj sekunde ĝis nulo.

La sondilo estis ĝustigita kaj alproksimiĝis al la luna surfaco dum la descendo. Post aŭtomata sondado kaj identigo de obstakloj, la sondilo elektis la lokon kaj surluniĝis en la nordo de la regiono Mons Rumker en la Oceano de Ŝtormoj, sur la proksima flanko de la luno.

Sciencaj instrumentoj instalitaj sur la alluniĝilo inkluzivas fotilojn por esploro de la surluniĝa loko kaj specimeniga regiono, infraruĝan spektrometron por sondado de la materiala konsisto de la specimeniga regiono, kaj ekipaĵon por esploro de subluna strukturo.

Ĉirkaŭ 2 kilogramoj da specimenoj estos kolektitaj kaj sigelitaj en ujo. Poste la ascendilo ekflugos kaj kupliĝos kun la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo en orbito. Post kiam la specimenoj estos transdonitaj al la revenigilo, la ascendilo apartiĝos de la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo.

Proparolanto de la ĉina ambasadorejo en Aŭstralio marde urĝis la aŭstralian flankon "alfronti la krimojn faritajn de la aŭstraliaj soldatoj en Afganio, respondecigi tiujn krimintojn kaj alporti justecon al la viktimoj".

La proparolanto diris, ke aŭstralia ministro pri eksterlandaj aferoj kaj komerco faris plendon al ĉina ambasadoro en Aŭstralio lunde, post kiam la proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, diris per la socia komunikilo Twitter, “Ni estas konsternitaj de la detaloj malkaŝitaj de koncernaj raportoj kaj forte kondamnas tiajn kondutojn, kiuj agas kontraŭ internaciaj konvencioj kaj homa konscienco. Ni alvokas ĝisfundan esploron pri la afero por alporti la kulpulojn al justeco.”

La proparolanto diris, ke la ĉina ambasadoro refutis la senbazajn akuzojn kiel absolute neakcepteblajn, kaj ke proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying jam eksplikis la pozicion de Ĉinio pri la demando. "Ni volas plu substreki jenon: la furiozo kaj muĝado de iuj aŭstraliaj politikistoj kaj mediatoj estas nur misgvido kaj troa reago al la afiŝo de sinjoro Zhao."

La proparolanto diris, ke la akuzoj simple servas al du celoj: unu estas deturni la publikan atenton de "la teruraj abomenaĵoj de iuj aŭstraliaj soldatoj", kaj la alia estas kulpigi Ĉinion pri la malboniĝo de duflankaj rilatoj.

La retejo de la usona mediato CNBC raportis la 29an de novembro, ke ĉefekonomikisto kaj plenuma direktoro de esplorcentro de la singapura grup-kompanio DBS, Taimur Baig, diris lastatempe en raporto, ke la altiro de ĉinaj vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso estas evidenta, ĉar la totala kvanto de bezonataj vakcinoj atingos kelkajn miliardojn da dozoj, kaj estas risko en atendo pri okcidentaj vakcinoj.

La raporto diris, ke se okcidentaj vakcinoj estos aprobitaj de rilataj aŭtoritatoj por uzado, aperos la tajdo de aĉetado de vakcinoj, kaj kosto de la vakcinoj por relative malriĉaj landoj estos neelportebla.

La raporto atentigis, ke kvin ĉinaj kandidatoj por vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso estas en la triafaza klinika provo, kaj tio kutime estas rigardata kiel la fina paŝo antaŭ aprobo de aŭtoritatoj.

Baig diris, ke malalta kosto kaj volo montrita de Ĉinio plifortigis la altiron de ĉinaj vakcinoj, tial ili eble estos la plej konkurencivaj laŭ la kosto kaj loĝistika servo.

La Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD), kies stabejo troviĝas en Parizo, lunde publikigis raporton pri perspektivo de la monda ekonomio. La raporto prognozis, ke la monda ekonomio ĉi-jare montriĝas pli bona ol la atendita, kaj en la venonta jaro ĝi kreskos je 4,2%. La organizo alvokis ĉiujn landojn ekagi por fortigi internacian kunlaboron kaj akceli renormaligon de la monda ekonomio.

Ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado diris en gazetara konefrenco pri publikigo de la raporto, ke de post la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, la mondo unuafoje vidis esperon. Bonaj novaĵoj pri vakcinoj kontraŭ la nova kroviruso fortigis optimisman senton kaj forigis vualon de necerteco.

Dividu