Novaĵoj (Decembro 03)

Publikigita: 2020-12-03 19:53:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina sondilo Chang’e-5 finis kolektadon de specimenoj sur la luno; Ĉinio malakceptas aŭstraliajn kaj usonajn akuzojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis merkrede, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos specialan sesion de la Ĝenerala Asembleo de la UN pri respondo al la kronvirusa pandemio.

Hua diris, ke la sesio okazos ĵaŭde kaj vendrede, kaj Wang, kiel speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos la ĝeneralan debaton kaj parolos per videoligo.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio anoncis ĵaŭde matene, ke la ĉina sondilo Chang'e-5 finis kolektadon de specimenoj sur la luno, kaj la specimenoj estis sigelitaj ene de la spacveturilo.

La spacveturilo lanĉita en la 24a de novembro surluniĝis norde de la regiono Mons Rumker en Oceanus Procellarum, ankaŭ konata kiel la Oceano de Ŝtormoj, sur la proksima flanko de la luno la 1an de decembro, kun la tasko reporti la unuajn specimenojn de Ĉinio el ekstertera korpo.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke post kiam la spacveturilo laboris ĉirkaŭ 19 horojn sur la luno, la specimen-kolekto finiĝis je la 22a horo merkrede posttagmeze laŭ pekina tempo, kaj la specimenoj estis konservitaj en ujo ene de la ascendilo de la sondilo kiel planite.

Uzante datumojn resenditajn de la sondilo, esploristoj simulis la specimen-kolektan procedon en laboratorio, liverante gravan bazon por la agado sur la luno.

Ĉinio lastatempe publikigis blankan libron pri dungado kaj laboraj rajtoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diras, ke Xinjiang prenas la faciligon de dungado kiel la plej fundamentan projekton por certigi kaj plibonigi la bonfarton de la popolo.

Laŭ la dokumento titolita "Dungado kaj Laboraj Rajtoj en Xinjiang", per siaj iniciatemaj politikoj pri laboro kaj dungado, Xinjiang senĉese plibonigis la materian kaj kulturan vivon de la popolo, kaj garantiis kaj disvolvis iliajn homajn rajtojn en ĉiuj kampoj.

Estas ses ĉapitroj en la blanka libro: dungado en Xinjiang, iniciatemaj dungadaj politikoj, plena respekto al profesiaj preferoj de laboristoj, protekto de laboraj rajtoj, pli bonaj laborpostenoj por pli bona vivo kaj apliko de internaciaj normoj de laboraj kaj homaj rajtoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede refoje emfazis la bazajn faktojn, post kiam la aŭstralia kaj usona flankoj akuzis Ĉinion pri "fabrikado de bildo" kaj lanĉis falsajn akuzojn pri demandoj rilataj al Xinjiang.

Komentante grafikaĵon pri la krimoj faritaj de iuj aŭstraliaj soldatoj en Afganio, proparolanto Hua Chunying diris, ke tio, kio estis afiŝita interrete, ne estis foto aŭ "fabrikita foto", sed grafikaĵo kreita per komputilaj teknikoj de juna artisto surbaze de faktoj publikigitaj en la enketraporto de la aŭstralia Ministerio de Defendo kaj raportita de aŭstraliaj amaskomunikiloj. Hua diris, "Se iuj en Aŭstralio ne povas toleri ĉi tiun grafikaĵon, do la vero prezentita en interretaj fotoj kaj videaĵoj povas esti priskribita kiel pli terura.” Ŝi diris, ke iuj homoj tra la mondo klopodis reklami siajn valorojn de tiel nomata "demokratio, homaj rajtoj kaj libereco", sed tio, kion ili faris, aŭ tretas demokration, homajn rajtojn kaj liberecon, aŭ reflektas tipan "duoblan normon" kaj hipokritecon.

Responde al akuzo de usona oficialulo kontraŭ Ĉinio pri "misuzoj de homaj rajtoj" en Xinjiang, Hua diris, ke la tiel nomataj "misuzoj de homaj rajtoj" en Xinjiang aŭ "persekutado de etnaj minoritatoj" estas "centjaraj mensogoj" faritaj de ekstremismaj kontraŭĉiniaj fortoj, kaj Aŭstralio kaj Usono ludis hontindajn rolojn en ĉi tio. Ŝi aldonis, "Ni esperas, ke ĉiuj partioj povu senĉese plibonigi reciprokan interkomprenon, rigardi unu alian ĝuste kaj rigardi aliajn kiel kunlaborajn partnerojn anstataŭ rivalojn. Sed la fundo estas: neniu famo kaj kalumnio.

Laŭ esploro de la usona registaro, publikigita en la 30a de novembro, infektitoj de la nova kronviruso eble aperis en Usono ekde la mezo de decembro de 2019, pli frue je kelkaj semajnoj antaŭ la oficiala raporto pri kazoj de tiu ĉi malsano en Ĉinio kaj je ĉirkaŭ unu monato antaŭ la raporto de usonaj prisanaj aŭtoritatoj pri unua kazo en Usono.

Laŭ esploro publikigita en la gazeto Klinikaj Infektaj Malsanoj, sciencistoj de la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj rimarkis el 7 389 sangaj specimenoj kolektitaj el loĝantoj en 9 usonaj ŝtatoj 106 atestojn pri infekto per la nova kronviruso. Tiuj atestoj montris, ke la nova kronviruso jam disvastiĝis tra la mondo antaŭ la plej fruaj oficialaj raportoj de aŭtoritatoj pri publika sano kaj esploristoj, kio renversis la konon de homoj pri la apero kaj disvastiĝo de la viruso.

La esploro de la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj estis bazita sur la sangaj specimenoj kolektitaj de la usona Societo de la Ruĝa Kruco en la periodo de la 13a de decembro 2019 ĝis la 17a de januaro 2020. Sciencistoj de la centro ekzamenis tiujn specimenojn por konstati, ĉu ili enhavus antikorpojn kontraŭ la nova kronviruso. Ili diris, ke la viruso eble aperis en Usono ekde decembro 2019, pli frue ol la antaŭa kono.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris merkrede, ke Ĉinio volas daŭrigi kunlaboron pri bridado de la kronvirusa pandemio kun landoj tra la mondo, inkluzive de Usono.

Anthony Fauci, direktoro de la Usona Nacia Instituto de Alergio kaj Infektaj Malsanoj, laŭdire avertis, ke la tutmonda pandemio alfrontos danĝeran kaj senesperan vintron, kaj ke la nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano en Usono superos 300 milojn antaŭ la fino de la jaro.

Hua esprimis siajn simpatiojn al la usona popolo kaj diris, ke Ĉinio volas doni subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo, plifortigi kunordigon de makroekonomia politiko, faciligi la rekomencon de laboro kaj produktado kaj helpi revivigon de la monda ekonomio. Ŝi diris, ke Ĉinio efike metis la epidemion sub la regadon, kaj aktive antaŭenigis internacian kunlaboron kontraŭ la pandemio, helpante pli ol 150 landojn kaj internaciajn organizojn, kaj certigante la tutmondan liveradon de kontraŭpandemiaj materialoj. Ŝi nomis la klopodojn "la plej granda tutmonda humanitara agado en la historio de la Ĉina Popola Respubliko ".

Ĝis la 22a de novembro, Ĉinio liveris al Usono ĉirkaŭ 39,43 miliardojn da maskoj, 800 milionojn da paroj da kirurgiaj gantoj, 650 milionojn da protektaj roboj kaj 46,76 milionojn da okulvitroj.

Ŝi diris, ke pintklasaj ĉinaj medicinaj fakuloj dividis spertojn kun siaj usonaj kolegoj pri kuracado kaj regado de la kronvirusa malsano, kaj la du flankoj subtenis komunikadon kaj kunlaboron pri esploro kaj ekspluatado de vakcinoj kaj drogoj.

Hua proponis subteni la Mondan Organizon pri Sano ludi rolon kaj antaŭenigi la plibonigon de tutmonda prisana regado por pli bone trakti similajn krizojn eble aperontajn en la estonteco.

Dividu