Novaĵoj (Decembro 04)

Mirinda Publikigita: 2020-12-04 15:56:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi anoncis gravan venkon en mildigo de malriĉeco; Ĉina spacveturilo ekflugis de luno kun specimenoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde diris, ke Ĉinio atingis sian malriĉec-mildigan celon de la nova epoko laŭplane kaj akiris gravan venkon, kiu impresas la mondon.

Xi faris la rimarkojn, kiam li prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke per ok jaroj da daŭra laboro, Ĉinio eligis el malriĉeco ĉiujn kamparajn malriĉajn loĝantojn laŭ la nuna normo kaj preskaŭ 100 milionoj da malriĉuloj liberiĝis de malriĉeco. Ĉinio forigis ĉiujn malriĉajn guberniojn el la listo de malriĉeco, kaj ekstermis absolutan malriĉecon kaj regionan malriĉecon.

De post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra Komitato de la KPĈ metis malriĉec-mildigon sur pli elstaran lokon, alprenis gravajn rimedojn kun originaleco kaj specialeco kaj faris la plej grandan kaj viglan batalon en la homa historio kontraŭ malriĉeco. Li diris, ke la grava venko en malriĉec-mildigo metis solidan fundamenton por atingi la unuan centjaran celon kaj multe fortigis la senton de gajno, feliĉo kaj sekureco de la popolo. Dum la klopodoj por mildigo de malriĉeco, la Centra Komitato de la KPĈ sekvis la koncepton meti la popolon sur la unuan lokon kaj prenis certigon de modere prospera socio por malriĉuloj kaj homoj de ĉiuj etnogrupoj kiel la deirpunkton kaj finan celon.

La kunveno diris, ke nun la lando ankoraŭ alfrontas akrajn problemojn kaŭzitajn de neekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo kaj pezajn taskojn firmigi kaj plivastigi atingojn de malriĉec-mildigo.

Wang Yi, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, vendrede urĝis ĉiujn partiojn fortigi unuiĝon, vastigi konsenton kaj kune klopodi por antaŭeniri, kiam tutmondaj klopodoj por prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio eniris decidan stadion.

En virtuala parolado en la speciala sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN pri respondo al la kronvirusa pandemio, Wang, ankaŭ ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, esprimis subtenon al okazigo de la sesio fronte al la nova ondo de la pandemio. Li alvokis ĉiujn partiojn agi decideme por bremsi la disvastiĝon de la pandemio, plifortigi la subtenon de scienco kaj teknologio por fortigi kolektivan respondon tra la mondo kaj bremsi la translandliman disvastiĝon de la viruso. Li diris, ke ĉiuj partioj devas respekti kaj protekti ĉiun vivon kaj trakti ĉiun pacienton per plej grandaj klopodoj, kaj ke vakcino devas esti tutmonda publika bono kaj akirebla kaj kostelportebla por evoluantaj landoj. Li urĝis ĉiujn partiojn plifortigi solidarecon kaj kunlaboron, substrekante, ke ĉefaj landoj devas ludi ekzemplan rolon por antaŭenigi kunlaboron, ĉar tio estas la ĝusta vojo antaŭen. Sekureco de publika sano devas esti prioritatigita en la internacia tagordo, akompanata de klopodoj plibonigi la regadan sistemon por sekureco de publika sano, kaj krome, ankaŭ necesas subteni la Mondan Organizon pri Sano, por ke ĝi povu ludi la ŝlosilan gvidan rolon.

Ĉinio ĵaŭde urĝis Usonon rifuzi malamon kaj ŝanĝi sian distorditan pensmanieron al la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), responde al la plej nova striktigo de viz-reguloj laŭdire aplikeblaj al membroj de la KPĈ.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying, diris en regula gazetara konferenco, ke pli frue estis simptomoj, ke Usono eble efektivigos limigojn al eniro de membroj de la KPĈ, kaj ke la mondo klare vidas ĉi tion kiel eskaladon de politika subpremado kontraŭ Ĉinio fare de iuj ekstremaj kontraŭĉiniaj fortoj en Usono pro forta ideologia antaŭjuĝo kaj profunda malvarm-milita pensmaniero. Ŝi akcentis, ke Ĉinio firme oponas tian praktikon.

Anstataŭ servi al la interesoj de Usono, tio nur plimalfortigos aŭ damaĝos la memproklamitan figuron de fido kaj malfermo de la lando kaj ankaŭ sistemajn avantaĝojn. Ŝi urĝis la usonan registaron rigardi Ĉinion kaj ĝian disvolviĝon en pli racia, trankvila kaj senpartia maniero, kaj rezigni malamon kaj distorditan senton al la KPĈ. Hua diris, "Ni esperas, ke Usono povos labori kun Ĉinio por pli bone kompreni unu la alian per dialogo kaj komunikado, kaj kune antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj. Ĉi tiu estas la sola maniero, kiu servas al la fundamentaj kaj longtempaj interesoj de ĉinoj kaj usonanoj kaj plenumas la komunan aspiron de la internacia komunumo.”

La Ĉina Spaciala Administracio anoncis, ke la ĉina spacveturilo portanta la unuajn lunajn specimenojn de la lando ekflugis de la luno je la 11a horo kaj 10 minutoj ĵaŭde posttagmeze laŭ pekina tempo.

Ĝi estas la unua ĉina spacveturilo, kiu ekflugis de ekstertera korpo. La ĉina sondilo Chang'e-5, konsistanta el orbitilo, surluniĝilo, ascendilo kaj revenigilo, estis lanĉita la 24an de novembro, kaj ĝia kombinaĵo de surluniĝilo kaj ascendilo alluniĝis norde de la regiono Mons Rumker en Oceanus Procellarum, konata ankaŭ kiel la Oceano de Ŝtormoj, sur la proksima flanko de la luno la 1an de decembro.

Post kiam la specimenoj estis kolektitaj kaj sigelitaj, la ascendilo de Chang'e-5 ekflugis de la lunsurfaco. Motoro, post la laboro ĉirkaŭ ses minutojn, pelis la ascendilon al la antaŭdifinita luna orbito.

Kiam la geometria rilato inter la Tero kaj la luno taŭgos, la orbitilo reportos la revenigilon al la Tero.

Chang'e-5 estas unu el la plej komplikaj kaj malfacilaj misioj en la ĉina aerkosma historio, kaj ankaŭ la unua lunspecimen-kolekta misio de la mondo de pli ol 40 jaroj. Se ĝi sukcesos, la misio helpos antaŭenigi la sciencan kaj teknologian disvolviĝon de Ĉinio. Ĝi starigos gravan bazon por la venonta kunhoma alluniĝo kaj profund-spaca esplorado de Ĉinio.

La usona ĵurnalo New York Times raportis merkrede, ke Robert R. Redfield, direktoro de la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, avertis tiutage, ke Usono alfrontas plej malfacilan tempon en la historio de publika sano, kaj prognozis, ke eble 450 000 homoj en Usono mortos pro la kronvirusa malsano.

Redfield diris, ke Usono alfrontas katastrofan vintron, kaj ke decembro, kaj la venontaj januaro kaj februaro estos la plej malfacila periodo por Usono en la historio de publika sano. Li diris, ke Usono nun eble estas en tiu ĉi amplekso, ĉar ĉiutage 1 500 ĝis 2 000 kaj eĉ 2 500 homoj mortas en Usono. Li opiniis, ke antaŭ la venonta februaro, eble ĉirkaŭ 450 000 usonanoj mortos pro la malsano

Li aldonis, ke se usonanoj akceptas maskojn kaj aliajn preventajn rimedojn, la nombro de mortoj eble malgrandiĝos.

Dividu