Novaĵoj (Decembro 07)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-07 16:31:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 7a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina eksterlanda komerco kreskis je 7,8% novembre; Ĉinio sukcese enorbitigis novan terobservan sateliton. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke la eksterlanda komerco de Ĉinio kreskis je 7,8% en novembro kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La Ĝenerala Administracio de Doganoj diris, ke eksportado kreskis je 14,9%, dum importado falis je 0,8% laŭ juana kalkulo.

La administracio diris en deklaro, ke en la unuaj 11 monatoj de la kuranta jaro, la eksterlanda varkomerco de Ĉinio sumiĝis je 29,04 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 4,44 duilionoj da usonaj dolaroj), kreskante je 1,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli rapide ol la kresko de 1,1% en la unuaj 10 monatoj.

Dum la periodo, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj restis la plej granda komerca partnero de Ĉinio, sekvita de la Eŭropa Unio kaj Usono.

Privataj kompanioj ludis gravan rolon por antaŭenpuŝi komercan kreskon. Ilia eksterlanda komerco kreskis je 11,3% en la unuaj 11 monatoj kaj okupis 46,4% de la tutlanda totalo.

Lunde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis per videoligo kun delegacio de la direkcio de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio. Wang emfazis, ke plua disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj dependas de ĝusta elekto de la usona flanko kaj ankaŭ komuna klopodo de la du flankoj. Li esprimis esperon, ke la Usona-Ĉina Komerca Konsilio kaj personoj de la usona komerca rondo ludos plu sian rolon kaj faros pozitivajn kontribuojn por revenigi la duflankajn rilatojn sur ĝustan vojon.

Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping diris en gratula mesaĝo al nove elektita usona prezidento Joe Biden, ke li esperas, ke la du flankoj plu tenos sin je la spirito de nekonflikto kaj nekonfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro, fokusiĝos al kunlaboro, kaj regos diverĝojn por akceli sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj, kaj laboros kun la internacia komunumo por antaŭenigi la noblan aferon de paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Wang proponis, ke la du flankoj havu klaran strategian konscion pri disvolviĝo de la duflankaj rilatoj en la estonteco, pliforrtigu strategian komunikadon, vastigu reciprokprofitan kunlaboron, regu diverĝojn kaj plibonigu atmosferon de popolopinio.

Tom Linebarger, prezidanto de la direkcio de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio, Craig Allen, prezidanto de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio kaj estroj de dek usonaj entreprenoj, inkluzive de la kompanio General Motors, ĉeestis la virtualan kunvenon. Ili diris, ke la Usona-Ĉina Komerca Konsilio atribuas grandan gravecon al usona-ĉinaj rilatoj, kaj laŭdis Ĉinion, ke la renormaliĝo de ĝia ekonomio injektis gravan movforton por revigligo de la monda ekonomio. Ili aldonis, ke la usona komerca rondo subtenas la du flankojn plifortigi dialogon, restarigi reciprokan fidon kaj revenigi la interrilatojn sur ĝustan vojon.

Ĉinio sukcese lanĉis novan terobservan sateliton de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan je la 11a horo kaj 58 minutoj dimanĉe antaŭtagmeze laŭ pekina tempo.

La satelito, Gaofen-14, estis sendita en orbiton per la portoraketo Changzheng-3B. Geofen-14 estas optika stereomapada satelito. Ĝi povas efike akiri altajn precizajn stereobildojn tutmonde, desegni grandskalan ciferecan topografian mapon, produkti ciferecajn altitud-modelojn, ciferecajn surfacajn modelojn kaj ciferecajn ortofotajn bildojn, kaj liveri bazajn geografiajn informojn.

La dimanĉa lanĉo estis la 354a misio de la raket-serio Changzheng.

Polica oficiro en la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan diris dimanĉe, ke policanoj de Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando marde komencos la 100an komunan patroladon sur la rivero Mekongo.

Zhou Jianzhong, plenuma vicestro de la provinca departemento pri publika sekureco, diris en gazetara konferenco, ke dum la pasintaj naŭ jaroj, oficiroj de la kvar landoj kune patrolis entute 56 100 kilometrojn laŭ la rivero, malebligante ekonomiajn perdojn taksitajn ĝis 188 milionoj da juanoj (28,8 milionoj da usonaj dolaroj) por homoj de la landoj.

Zhou diris, ke de post la establiĝo de la komuna patrola mekanismo, la leĝplenumaj departementoj de la kvar landoj kaptis pli ol 4 600 kilogramojn da drogoj, savis 130 komercajn ŝipojn de danĝero kaj eskortis milojn da komercaj ŝipoj.

La komuna patrolado sur la rivero Mekongo komenciĝis en decembro de 2011, post kiam bando forkaptis du kargoŝipojn kaj mortigis 13 ĉinajn ŝipanojn en la 5a de oktobro de tiu jaro.

La rivero Mekongo, kun sia ĉina etendaĵo konata kiel la rivero Lancang, estas grava akvovojo por translandlima ŝipveturigo inter Ĉinio, Laoso, Birmo, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio.

Sud-Koreio dimanĉe decidis levi siajn soci-distancigajn regulojn en la metropola regiono de Seulo je unu skalo ĝis la dua plej alta nivelo dum tri semajnoj pro drasta kresko de kazoj de la novkronvirusa malsano dum la pasinta monato.

La kvin-nivelaj soci-distancigaj regularoj de la lando estos levitaj al Nivelo 2,5 por la venontaj tri semajnoj en la ĉefurba regiono, kiu inkluzivas Seulon, ĝian ĉirkaŭan provincon Gyeonggi kaj la okcidentan havenurbon Incheon.

La distancigaj gvidlinioj estis levitaj al Nivelo 2 por du semajnoj de la 24a de novembro ĝis la 7a de decembro, sed la disvastiĝo de la viruso ankoraŭ ne estis bridita en la metropola regiono.

Sudkorea ĉefministro Chung Sye-kyun diris al la kunveno de la Centra Ĉefstabejo pri Katastrofo kaj Sekureco, ke la lando alfrontas la plej grandan krizon en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La afgana registaro diris dimanĉe, ke la afganaj sekurecaj trupoj mortigis 26 talibanajn armitajn ribelantojn dum la milita agado en la suda provinco Kandahar kaj la orienta provinco Paktika en la 5a de decembro.

Afgana ministro pri defendo diris en deklaro, ke afganaj trupoj komencis eliminan agadon en la distriktoj Dand, Jelai kaj Maroud de la provinco Kandahar sabate, mortigante 18 talibanajn armitajn ribelantojn kaj kaptante multajn eksplodaĵojn.

Proparolanto de la afgana armeo de la provinco Paktika, Amal Mohmand, diris, ke grupo da talibanaj ribelantoj kolektiĝis en la distrikto Argun sabate por ataki sekurecajn kontrolejojn en la regiono de la bazaro Khuram, tamen la aviadiloj de la afganaj sekurecaj trupoj aeratakis la kolektejon, mortigante 8 ribelantojn.

Talibano faris neniun komenton pri tiuj du okazaĵoj ĝis nun.

La afgana registaro kaj delegacio de Talibano faris intertraktadon ekde la 12a de septembro en Daǔho, la ĉefurbo de Kataro. Tamen la konfliktoj inter la du flankoj ne ĉesis.

Dividu