Novaĵoj (Decembro 08)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-07 16:31:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 8a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi sendis gratulon al Christian Kabore pro elektiĝo kiel burkina prezidento; Ĉinio firme oponas restriktojn de Usono al duflankaj interpopolaj interŝanĝoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al Christian Kabore, esprimante gratulon pro lia elektiĝo kiel prezidento de Burkino.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj jaroj, plifortiĝis reciproka politika fido inter Ĉinio kaj Burkino, kaj duflanka kunlaboro estis fruktodona en diversaj kampoj kun montritaj granda potencialo kaj bona perspektivo. Li aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Burkino, alte ŝatas amikecon inter la du landoj kaj volas labori kun prezidento Christian Kabore por plu progresigi la ĉina-burkinan amikan kunlaboron kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Ĉefministro Li Keqiang lunde alvokis akceli bazan esploron kaj aplikeblan novigon por fari Ĉinion lando de novigantoj.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en kunveno de la nacia gvidgrupo pri scienco kaj teknologio, kiun li estras.

Li diris, ke novigado estas la ĉefa motoro por disvolvado, kaj la strategio de Ĉinio pri disvolvado akcelata de novigado estis bone efektivigita en la pasintaj kvin jaroj, rezultigante multajn elstarajn sciencajn kaj teknologiajn atingojn. Li diris ankaŭ, ke samtempe, oni devas konscii, ke Ĉinio restas malforta en kampoj kiel baza esploro, indiĝena novigado kaj iuj ŝlosilaj teknologioj. Li urĝis pli da klopodoj por fortigi bazan esploron kaj ĝian aplikadon, eksciti viglecon de novigantoj per reformoj, kaj lasi esplorajn rezultojn pli bone servi al la ekonomio kaj subteni altkvalitan disvolviĝon de la lando. Li aldonis, ke dum bona uzo de registaraj fondusoj, registaroj sur diversaj niveloj devas instigi ankaŭ universitatojn, esplorajn institutojn, entreprenojn kaj privatajn sektorojn pliigi investojn en baza esploro.

La ĉefministro promesis klopodojn por profundigi la reformon pri simpligo de administraj aproboj, transdono de potenco al pli malaltaj niveloj, plibonigo de regularoj kaj altgradigo de servoj, kun celoj instigi sciencistojn kaj esploristojn esti pli sindonaj al kaj kreemaj en sia laboro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas la atakojn de usonaj oficialuloj kontraŭ la politika sistemo de Ĉinio kaj pliajn limigojn de Usono al kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj inter la du flankoj.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al demando pri la lastatempa deklaro de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri adopto de vizlimigoj al ĉinaj oficialuloj.

Hua diris, ke Ĉinio firme oponas la malicajn atakojn de Pompeo kaj iuj aliaj usonaj politikistoj al la ĉina politika sistemo kaj pliajn restriktojn de Usono al kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj inter la du landoj. Ŝi diris, ke iuj kontraŭĉiniaj fortoj en Usono obstine tenas sin je pensmaniero de la malvarma milito, intencas provoki ĉina-usonan ideologian konfrontiĝon kaj plu subfosas duflankajn rilatojn. Tiaj agoj tute malobservas la fundamentajn interesojn de la du popoloj, iras kontraŭ la tendenco de la historio kaj estas kondamnitaj al malsukceso. Ŝi aldonis, ke Ĉinio alprenos plu necesajn rimedojn por protekti siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde urĝis Usonon sin ekzameni antaŭ ol kulpigi aliajn pri media demando, dirante, ke estas Usono, kiu troviĝas ĉe la kapo en misuzado de la medio.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn en regula gazetara konferneco responde al demandoj pri la Twitter-afiŝo de usona ŝtata subsekretario Keith Krach, kiu akuzis Ĉinion pri damaĝo al la medio.

Hua diris, ke iuj usonaj politikistoj ripetis siajn mensogojn por nei la atingojn de Ĉinio en mediprotekto kaj traktado de klimatŝanĝiĝo, makuli la internacian figuron de Ĉinio kaj kaŝi sian propran praktikon damaĝi la medion kaj malhelpi la tutmondan median regadon. Ŝi diris, ke kiel la lando kun la plej granda akumula emisiado de forceja gaso, Usono ne ratifis la Kiotan Protokolon, retiriĝis el la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo, kaj neis sian devigan promeson pri kvantigita redukto de emisiado.

La proparolanto aldonis, “Ĝi rifuzis ekagi por protekti nian hejman planedon, disiĝis de la tutmonda sistemo kaj aranĝo de karbona emisiado, serioze malhelpis la tutmondan procezon de emisi-redukto kaj verda disvolviĝo.”

Ŝi ankaŭ rimarkigis, ke Usono starigis obstaklojn al la tutmonda regada procezo de plastaj ruboj kaj transigis grandan kvanton da ruboj al evoluantaj landoj, kaŭzante seriozajn damaĝojn al la loka kaj tutmonda medio.

La donitaĵoj lunde publikigitaj de la ĉina Ĝenerala Administracio de Doganoj montris, ke la eksportado de Ĉinio novembre kalkuliĝis al 460,72 miliardoj da usonaj dolaroj, kreskante je 13,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Amaskomunikiloj de pluraj landoj publikigis tiujn plej freŝajn donitaĵojn en la unua tempo.

La retejo de la germana radio Deutsche Welle tiutage publikigis raporton pri la drasta kresko de la eksportado de Ĉinio, dirante, ke la donitaĵoj montris, ke laŭ kalkulo de la usona dolaro, la eksportado de Ĉinio novembre kreskis je 21,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kio estas la plej rapida kresko en tri sinsekvaj jaroj. La raporto diris, ke la rapida kresko montris, ke Ĉinio, la dua plej granda ekonomio de la mondo, daŭre renormaliĝas de la kronvirusa epidemio.

La retejo de la brita ĵurnalo Financial Times tiutage publikigis artikolon, opiniante, ke la rapida renormaliĝo de la eksportado de Ĉinio fortigis la dominan pozicion de Ĉinio en la tutmonda komerco kun necerteco.

La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke la eksportado de Ĉinio en novembro atingis la plej grandan valoron en tri sinsekvaj jaroj ĉefe pro la granda postulado de la tuta mondo pri personaj protektaj provizaĵoj kaj ekipaĵoj por telelaboro. La raporto diris ankaŭ, ke kiam aliaj komercaj partneroj ankoraŭ klopodis por respondi al la epidemio, la ĉina ekonomio renormaliĝinta de la epidemio atingis pozitivan kreskon.

La Monda Ekonomia Forumo kun sidejo en Ĝenevo lunde anoncis, ke la jara konferenco de la forumo de 2021 okazos de la 13a ĝis la 16a de majo en Singapuro pro la kronvirusa epidemio. Antaŭe, la forumo diris, ke la jara konferenco okazos en majo de la venonta jaro en la ĉirkaŭurbo de Lucerno, Svislando.

La Monda Ekonomia Forumo publikigis gazetaran komunikaĵon, dirante, ke la ŝanĝiĝo de la okazejo celas protekti sanon kaj sekurecon de la partoprenantoj kaj la popolo de tiu loko. Pro la nuna situacio de la epidemio, la forumo opiniis, ke Singapuro estas la plej taŭga okazejo. La jara konferenco de la forumo de 2022 revenos al Davos, Sivislando. La komunikaĵo diris, ke la jara konferenco de 2021 estos la unua reala kunveno, ke gvidantoj de registaroj kaj entreprenoj kune kolektiĝos por diskuti la temon pri renormaligo de la monda ekonomio post la epidemio kaj trovi solvon al la urĝa defio de la mondo.

Dividu