Novaĵoj (Decembro 09)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-09 16:21:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkrede, la 9a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Specialistoj diris, ke la 14a Kvinjara Plano alportos al la mondo ĉinan solvon de komuna gajno; Ĉinio forte protestas kontraŭ sankcioj de Usono al oficialuloj de la Nacia Popola Kongreso. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en Pekino okazis la rondtabla kunveno de ambasadoroj “Ĉinio kaj la Mondo en la Periodo de la 14a Kvinjara Plano”, kiun organizis la Centro pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo. Diplomatiaj senditoj de pli ol 60 landoj al Ĉinio kaj fakuloj de pensfabrikoj faris diskutojn pri grandigo de malfermo kaj duobla cirkulado de enlanda kaj internacia merkatoj, kiujn estis proponitaj rilate al la 14a Kvinjara Plano de Ĉinio. La ĉeestantoj diris, ke Ĉinio plene uzas du merkatojn enlandan kaj internacian, optimumigas aranĝojn de enlanda kaj internacia merkatoj, strukturon de varoj kaj komercan manieron, kaj faciligas translandliman komercon kaj liberan komercon per integriĝo de komerco kaj investo. Zhu Min, eksa ĝenerala vicdirektoro de la Internacia Mona Fonduso, diris, ke oni devas pli multe fokusiĝi al altkvalita disvolvado anstataŭ al granda kresko. Li aldonis, ke la ĉina ekonomio transiras de akcelado de faktoroj al tiu de novigado kaj de la dependo sur investo al tiu sur konsumado, por realigi la manieron de altkvalita disvolviĝo akcelata per renovigo de produktkapablo.

Ĉinio marde liveris la duan aron da kontraŭkronvirusa medicina helpo, inkluzive de 130 000 maskoj N95, al la Araba Ligo kun sidejo troviĝanta en Kairo, ĉefurbo de Egiptio.

Ĉina ambasadoro al Egiptio Liao Liqiang diris en la transdona ceremonio, "Ni neniam forgesos, kiel la gvidantoj de la arabaj landoj esprimis sian solidarecon kun Ĉinio per mesaĝoj kaj telefonvokoj en ĝia plej malfacila tempo de batalo kontraŭ la pandemio. La arabaj landoj donacis al Ĉinio pli ol 10 milionojn da vizaĝaj maskoj kaj aliajn urĝe bezonatajn provizaĵojn.”

Liao diris, ke samtempe, Ĉinio ekspedis al la arabaj landoj pli ol milionon da proviloj kaj pli ol 18 milionojn da maskoj, kaj sendis medicinajn teamojn al ok arabaj landoj, kaj ke pli ol 40 videokonferencoj estis okazigitaj inter prisanaj fakuloj de la du flankoj. En la unua aro da medicina helpo al la Araba Ligo, Ĉinio sendis 200 000 normajn maskojn kaj 9 000 N95-maskojn. Ĉinio volas labori kun arabaj landoj por rekomendi pacon kaj amikecon, kaj konstrui ĉina-araban komunumon de sano kaj komunumon kun komuna estonteco.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang marde alvokis Robert Forden, vicestron de misio en la usona ambasadorejo en Ĉinio, por esprimi solenan proteston kaj fortan kondamnon pro la usonaj tiel nomitaj sankcioj kontraŭ 14 vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio.

Zheng diris, ke la movo de la usona flanko severe malobservis la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, enmiksiĝis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malutilis ĉina-usonajn rilatojn, kaj ke la ago estas skandala, senskrupula kaj malnobla, kaj Ĉinio esprimas fortan indignon kaj kondamnon kontraŭ tio.

Zheng rimarkigis, ke Honkongo estas parto de Ĉinio, kaj ĝiaj aferoj estas pure internaj aferoj de Ĉinio, kaj Usono ne rajtas enmiksiĝi. La Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso adoptis la Leĝon de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) laŭ la Konstitucio kaj la Baza Leĝo de la HSAR. Li aldonis, ke estas tute en la suvereneco de Ĉinio plibonigi regadon pri Honkongo, bati krimulojn kaj reteni eksteran enmiksiĝon en aferojn de Honkongo.

Zheng diris ankaŭ, ke la decido de la registaro de la HSAR pri kvalifiko de kvar membroj de la leĝdona konsilio plenumas la ĉinan konstitucion, la artikolon 104 de la Baza Leĝo, la koncernajn interpretojn de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso kaj koncernajn dispoziciojn de la nacisekureca leĝo de Honkongo, kio estas tute racia kaj laŭleĝa. De kelka tempo, la usona flanko enmiksiĝis en aferojn de Honkongo ĉiuflanke sub preteksto subteni demokration, homajn rajtojn kaj aŭtonomecon en Honkongo, apogis kontraŭleĝajn kaj krimajn agadojn, kiuj dividas la nacion kaj rompas socian ordon, kaj adoptis la tiel nomatajn sankciojn al oficialuloj de la ĉina centra registaro kaj la registaro de la HSAR. Li akcentis, ke la ĉina registaro firme decidiĝas oponi eksteran intervenon en aferojn de Honkongo, efektivigi la principon de "unu lando, du sistemoj" kaj protekti la suverenecon, sekurececon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio.

Ĉinio marde urĝis Usonon retiri la "eraran decidon" efektivigi sankciojn kontraŭ koncernaj oficialuloj de la Nacia Popola Kongreso (NPK) pro demandoj de Honkongo kaj ĵuris preni "firmajn kaj fortajn kontraŭrimedojn" al la aĉa ago de la usona flanko por defendi siajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying, faris la rimarkojn responde al deklaro de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiu marde faris senbazajn akuzojn kontraŭ la promulgo kaj efektivigo de la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protektado de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj anoncis, ke la usona flanko adoptis tiel nomatajn sankciojn kontraŭ vicprezidantoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso.

Hua diris, ke la supre menciita movo de la usona flanko severe malobservas bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malutilas ĉina-usonajn rilatojn. Ŝi aldonis, ke la registaro kaj popolo de Ĉinio esprimas fortan indignon kaj forte kondamnas la skandalan, senskrupulan, frenezan kaj malnoblan agon de la usona flanko.

La televida forumo “Scienco en Necerta Mondo” organizita de Asocio pri Scienco kaj Teknologio de Ĉinio kaj Ĉina Tutmonda Televida Reto de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) okazis en Pekino marde. Vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝenerala direktoro kaj ĉefredaktoro de ĈKG Shen Haixiong, sekretario de la partia gvidgrupo de Asocio pri Scienco kaj Teknologio, plenuma vicprezidanto, la unua sekretario de sekretariejo kaj la akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj Huai Jinpeng, gajninto de la Medalo de Respubliko kaj la akademiano de Ĉina Akademio de Inĝenierio Zhong Nanshan ĉeestis la forumon kaj faris paroladojn.

Shen diris, ke la kronvirusa epidemio pruvis, ke la homaro estas la komunumo. Altiĝo de la nivelo de konscio pri scienco de la publiko bezonas respekti sciencon, kredi kaj fidi sciencon kaj profundigi kunlaboron inter amaskomunikiloj kaj scienca komunumo. La homaro bezonas profundan kunlaboron en la kampo de scienco fronte al la nunaj defioj kaj problemoj pri politikigo de scienco. Ĉina Komunikila Grupo plene ludos la rolon de ĉefa amaskomunikilo, popularigante la sciojn de scienco por altigi la nivelon de konscio de la publiko pri scienco.

Dividu