Novaĵoj (Decembro 11)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-11 17:22:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendrete, la 11a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi sendas gratulan leteron al konkurso de profesiaj lertecoj; Ĉinio volas labori kun Rusio por protekti multflankismon kaj internacian justecon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan leteron al la unua konkurso de profesiaj lertecoj de la lando en Kantono, ĉefurbo de la ĉina suda provinco Guangdong.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis sincerajn salutojn al la konkursantoj kaj ĉiuj kvalifikitaj laboristoj en la letero.

La letero diris, ke konkurso de profesiaj kapabloj liveras platformon al laboristoj por montri siajn lertecojn kaj lerni unu de alia, kaj ludas pozitivan rolon en grandigo de la sperta laboristaro kaj antaŭenigo de socia kaj ekonomia disvolviĝo.

Xi urĝis daŭrigi kaj disvolvi la spiriton de modelaj laboristoj kaj metiisteco, stimuli pli da laboristoj, precipe la pli junajn generaciojn, plialtigi siajn lertecojn, kaj kulturis pli altkvalitajn laboristojn kaj metiistojn por atingi la celon komplete konstrui modernan socialisman landon. .

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en sia instrukcio, ke plialtigi metiajn lertecojn estas kerna fundamento por ke la manufaktura kaj serva industrioj de la lando transiru de meza nivelo ĝis alta nivelo. Li alvokis klopodojn plibonigi la trejnan sistemon de kvalifikitaj laboristoj, krei favoran medion por ebligi al ili elstariĝi, gvidi junajn laboristojn perfektigi siajn lertecojn kaj konstrui spertan laborantaron, kun la celo akceli dungadon, entreprenadon kaj novigadon en la lando kaj certigi altkvalitan ekonomian kreskon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying ĵaŭde diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio volas labori kun Rusio kaj aliaj landoj por protekti multflankismom kaj internacian justecon.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov marde ĉeestis la videokonferencon de la rusa komitato de internaciaj aferoj, dirante, ke okcidentaj landoj ne akceptis la realon de formiĝo de la multpolusa mondo. Sub la gvidado de Usono, ili kondukas aliajn landojn krom Rusio kaj Ĉinio al la ordo de la unupolusa mondo. Tamen, Rusio kaj Ĉinio, kiel unu poluso de la mondo, neniam submetiĝos al tiu volo.

Hua diris, ke la opinio de Lavrov reflektas la komunan deziron de la plej multaj landoj en internacia komunumo. Nuntempe, paco kaj stabileco de la mondo kaj internacia justeco estas minacataj de la detruo de la internacia ordo per unuflankismo kaj hegemoniismo. La plej multaj landoj, inkluzive de Ĉinio kaj Rusio, precipe la evoluantaj landoj en la mondo, deziras unuiĝon, kunlaboron kaj kunprofiton por antaŭenpuŝi la disvolviĝon de internacia ordo al la direkto de justeco.

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis internaciajn klopodojn por akceli la afganan pacprocezon kaj helpi plibonigi sekurecon en la lando.

Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke Afganio estas en kriza momento kun la komenco de la afgana interna pacaintertraktado en septembro, kiu liveras ŝancon por la fino de konflikto.

Geng diris al kunveno pri Afganio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, ke Ĉinio esperas, ke la partioj komencos konstrueman laboron surbaze de la nuna tendenco, kaj renkontos unu la alian duonvoje por trovi efikan politikan solvon. Li diris, ke la internacia komunumo devas krei favoran medion por la paca intertraktado en Afganio surbaze de respekto al la volo de la afgana popolo. Neniu ekstera forto devas altrudi siajn ideojn aŭ manipuli la intertraktadon pro propraj interesoj. La retiro de fremdlandaj trupoj devas esti efektivigita en orda kaj respondeca maniero por eviti aperon de sekureca vakuo. Li aldonis, ke krimoj faritaj de fremdlandaj trupoj en Afganio devas esti ĝisfunde esploritaj kaj krimintoj devas esti portitaj al justeco.

Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio, kiel amika najbaro kaj vera amiko de Afganio, ĉiam subtenas la pacan kaj repacigan procezon de Afganio kaj plu kontribuos tiurilate. La sekureca situacio en Afganio restas maltrankviliga, ĉar perfortaj okazaĵoj ripetiĝas. La internacia komunumo devas doni trejnadon kaj financan kaj teknikan subtenon al la afganaj sekurecaj trupoj por plialtigi ĝian kapablon, por ke Afganio povu trakti la defiojn de terorismo, translandlimaj krimoj kaj narkotaĵa kontrabando.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio ĵaŭde vespere anoncis la nuligon de la aranĝo de senviza vizito por posedantoj de usonaj diplomatiaj pasportoj kun tuja validiĝo. La movo sekvis la kontraŭrimedon de la centra registaro al Usono.

Proparolanto de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono diris, ke ekde validiĝo de la rimedo, posedantoj de usonaj diplomatiaj pasportoj devas akiri vizon antaŭ ol viziti Honkongon, krom se ili estas en rekta transito kaj restas ĉe flughaveno. Ili devas sendi siajn vizpetojn al la ĉina diplomatia kaj konsula misio.

La Azia Disvolva Banko merkrede publikigis la aldonan raporton Perspektivo de Azia Disvolviĝo 2020, dirante, ke la ĉina ekonomio renormaliĝis pli rapide ol atendite, tial ĝi decidis plialtigi sian antaŭan anticipon pri la ĉina ekonomia kresko en tiu ĉi jaro de 1,8% ĝis 2,1%.

La raporto diris, ke en la tria trimestro de la kuranta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 4,9% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. En la tri antaŭaj trimestroj la ĉina ekonomia kresko atingis 0,7%. Nun la ĉina industrio rapide renormaliĝas, kaj ankaŭ restoracioj, hoteloj kaj similaj servoj postkuras por atingi la ĝeneralan ritmon. La raporto prognozis, ke la ĉina ekonomio kreskos je 7,7% en la venonta jaro.

La usona ĵurnalo Washington Post raportis merkrede, ke la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj (UCRPM) marde publikigis raporton, indikante, ke la nova kronviruso disvastiĝis ekde novembro 2019 en Italio. Tio plue pruvis la rezultojn de aliaj antaŭaj esploroj, kiuj montris, ke la viruso pli frue jam aperis en Eŭropo.

La raporto diris, ke ekzamenoj montris, ke la nova kronviruso estis rimarkita en specimeno de gorĝa vatbulo kolektita el 4-jara infano en decembro 2019. Tiu ĉi knabo sen vojaĝa registro prezentis simptomojn de tusado kaj rinito en la 21a de novembro, kaj ĉirkaŭ unu monaton poste ĉe li aperis simptomoj de spir-sistema malsano kaj vomo. En la komenco de decembro estis diagnozita morbilo ĉe li. Lastatempe, esploristoj de la Milana Universitato faris nukleacidajn ekzamenojn al 39 similaj specimenoj de gorĝa vatbuloj kolektitaj dum la periodo de septembro 2019 ĝis februaro 2020. Ili rimarkis, ke la knabo estis infektita per la nova kronviruso tiam.

La raporto diris ankaŭ, ke la nova altrovo pruvis ankaŭ la rezultojn de aliaj antaŭaj esploroj, fruigante la eksplodon de la malsano en Italio de la fino de februaro 2020 ĝis la aŭtuna fino de 2019.

Dividu