Novaĵoj (Decembro 14)

Mirinda Publikigita: 2020-12-14 14:53:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 14a de decembro, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Fakuloj diris, ke la parolado de Xi en la Pintkunveno pri Klimata Ambicio ekscitis fidon al tutmonda agado; Ĉina sondilo Chang’e-5 finis unuan orbitan korekton survoje al la Tero. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Fakuloj diris, ke la parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la Pintkunveno pri Klimata Ambicio injektis fidon kaj saĝon en la tutmondan klimatan regadon kaj montris la rezolutecon de Ĉinio pri batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo kun la internacia komunumo.

Alparolante la pintkunvenon per videoligo sabate, Xi vokis ĉiujn partiojn solidariĝi kaj atingi novan progreson en klimata regado kun kungajna kunlaboro, urĝis levi ambicion kaj starigi novan arkitekturon de klimata regado, en kiu ĉiu partio ludas sian rolon, kaj vokis ĉiujn partiojn fortigi fidon kaj serĉi novan vojon al klimata regado, kiu substrekas verdan renormaliĝon.

Magdy Allam, fakulo pri klimato kaj medio, diris, ke la rimarkoj de Xi ilustras la decidon de Ĉinio transformi sin en ekoamikan verdan ekonomion kaj antaŭenigi tutmondan daŭrigeblan disvolviĝon.

Allam, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Unio de Arabaj Fakuloj pri Medio rekte sub la Araba Ligo, diris, ke la promesoj anoncitaj de la ĉina prezidanto montris ankaŭ, ke "Ĉinio serioze zorgas pri klimatŝanĝiĝo kaj komencos verajn agojn.

Ankaŭ, Leon Laulusa, plenuma vicprezidanto de la Komerca Lernejo ESCP, diris, ke gravas rimarki "la konsiderindajn klopodojn faritajn de Ĉinio en la lastaj jaroj por redukto de la proporcio de fosiliaj brulaĵoj".

Cavince Adhere, esploristo pri internaciaj rilatoj en Kenjo, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la proponoj de Xi "metis bonan bazon" por pli inkluziva respondo al tutmonda klimatŝanĝiĝo.

Sylwester Szafarz, eksa ĝenerala konsulo de Pollando en la ĉina urbo Ŝanhajo, diris, ke samtempe la efektivigo de liaj iniciatoj "ne nur multe plibonigos la nunan mondan situacion de klimatŝanĝiĝo, sed ankaŭ profitigos aliajn rilatajn kampojn kaj industriojn.

Altranga ĉina oficialulo alvokis daŭrigon kaj disvolvadon de Yan'an-spirito en la nova epoko kaj pli bonajn laborojn pri studo, esploro kaj efektivigo de ĉi tiu spirito.

Wang Chen, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Ĉina Societo pri Esploro de Yan'an-spirito, faris la rimarkojn sabate en simpozio okazigita de la societo en Shaoshan, la ĉina centra provinco Hunan.

Wang emfazis la gravecon de Yan'an-spirito, alvokante daŭrigon de ĝi, ĉar la evoluiga medio de Ĉinio spertas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝiĝojn, kaj la lando alfrontas senprecedencajn riskojn kaj defiojn.

Li urĝis membrojn de la esplora societo esplori kaj uzi la riĉajn implicojn kaj historiajn resursojn de la spirito, kaj plialtigi la kapablon disvolvi ĝin per novigemaj metodoj.

La Ĉina Nacia Spaca Administracio diris, ke la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo de la ĉina lunsondilo Chang'e-5 faris sian duan orbitan manovron je la 9a horo kaj 51 minutoj dimanĉe antaŭtagmeze kaj eniris la lun-teran transigan orbiton.

La administracio diris en komunikaĵo, ke kvar 150N-motoroj de la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo startis, kiam ili estis 230 kilometrojn for de la luna surfaco kaj haltis post 22 minutoj.

Laŭ datumoj de realtempa monitorado, la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo sukcese eniris la destinitan orbiton.

La administracio anoncis lunde, ke la sondilo Chang'e-5 faris sian unuan orbitan korekton survoje al la Tero. La orbita korekto okazis je la 11a horo kaj 13 minutoj laŭ pekina tempo, kiam la du 25N-motoroj de la kombinaĵo de orbitilo kaj revenigilo funkciis dum ĉirkaŭ 28 sekundoj.

Kiam la tempo estos taŭga, la orbitilo kaj revenigilo apartiĝos unu de la alia. La revenigilo de la sondilo alteriĝos en la regiono Siziwang en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio meze de decembro.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) dimanĉe matene okazigis memorceremonion por funebri pri la viktimoj de la Nankina Masakro.

Vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Leung Chun-ying, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono Carrie Lam, ĉefaj oficialuloj de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, reprezentantoj de institucioj de la Centra Popola Registaro en Honkongo, prezidanto de la Leĝdona Konsilio de la Hongkonga Speciala Administracia Regiono Andrew Leung, kunvokanto de la neoficiala membro de la Plenuma Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono Bernard Charnwut Chan, kaj aliaj, ĉeestis la ceremonion kaj observis du minutojn da silento.

Lam prezentis florkronon por memorigi la viktimojn de la Nankina Masakro kaj la japana agresa milito kontraŭ Ĉinio.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj neregistaraj organizaĵoj okazigis memorceremoniojn kaj aktivadojn ĉiujare ekde 2014, kiam la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio oficialigis la 13an de decembro kiel la nacian memorigan tagon pri la viktimoj de la Nankina Masakro

La Barejna Novaĵ-Agentejo raportis, ke la barejna aŭtoritato pri sano dimanĉe anoncis, ke ĝi oficiale aprobis la registriĝon de vakcino kontraŭ la nova kronviruso, kiun ekspluatis la Ĉina Nacia Farmacia Grupo, aŭ Sinopharm.

La raporto diris, ke la nacia aŭtoritato pri sano faris la decidon aprobi kaj ekuzi la vakcinon post ĝisfunda ekzameno kaj taksado de la datumoj de klinikaj provoj.

La raporto diris ankaŭ, ke la rezultoj de la triafazaj klinikaj provoj montris 86-procentan efikecon, 99-procentan serokonvertan proporcion de neŭtriga antikorpo kaj 100-procentan efikecon en prevento de moderaj kaj severaj kazoj de la kronvirusa malsano, post provado ĉe 42 299 volontuloj.

Barejno, kiu partoprenis en la triafazaj klinikaj provoj de la vakcino en aŭgusto, rajtigis la krizokazan uzon de la ĉina vakcino en novembro por kovri tiujn frontliniajn profesiulojn en kontakto kun pacientoj de la kronvirusa malsano.

Dimanĉe prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen telefone konversaciis kun brita ĉefministro Boris Johnson. La du flankoj decidis daŭrigi la intertraktadon pri estontaj rilatoj por atingi interkonsenton en mallonga tempo.

Ursula von der Leyen diris en videaĵo, ke ŝi faris konstrueman kaj utilan interparolon kun Boris Johnson. La du flankoj unuanime konsentis rajtigi siajn grupojn daŭrigi la intertraktadon por atingi interkonsenton. Ŝi diris, ke la intertraktado okazos en Bruselo. Vespere de la 9a de decembro, Boris Johnson vizitis la ĉefstabejon de la EU en Bruselo por renkontiĝo kun Ursula von der Leyen. Tamen la du flankoj ne atinigs akordon pro grandaj diverĝoj en komerca intertraktado.

Dividu