Novaĵoj (Decembro 15)

Mirinda Publikigita: 2020-12-15 14:46:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 15a de decembro, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping sendis gratulan leteron al internacia forumo pri spertoj rilataj al elradikigo de malriĉeco; Ĉina ekonomio reprosperiĝis en novembro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Pekino malfermiĝis internacia forumo pri spertoj rilataj al elradikigo de malriĉeco de la homaro. Al la forumo ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron.

Xi montris, ke elradikigo de malriĉeco estas la komuna idealo de la homaro. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro ĉiam rigardas plibonigon de la popola vivo kiel celon de sia strebado kaj faris longtempan kaj penigan klopodon. Ekde 2012 surbaze de la antaŭa laboro Ĉinio ĉiuflanke komencis batalon kontraŭ malriĉeco. Post la 8-jara kontinua klopodo kurantjare ĉiuj kamparaj malriĉuloj laŭ nuna normo sin liberigis el malriĉeco, ĉiuj malriĉaj gubernioj sin liberigis kaj proksimume 100 milionoj da kamparaj malriĉuloj elradikigis malriĉecon. Ĉinio faris grandan kontribuon al la monda elradikigo de malriĉeco. Ĉinio daŭre solidigos kaj plivastigos rezultojn de elradikigo, firme akcelos komunan riĉiĝon kaj senĉese levos la vivnivelon de la popolo.

Xi substrekis, ke nun la epidemio ankoraŭ furioze disvastiĝas en la tuta mondo kaj la elradikigo de malriĉeco alfrontas severan defion. Ĉinio volas kun aliaj landoj de la mondo akceli procezon de internacia elradikigo de malriĉeco kaj konstruadon de la komunumo kun komuna estonto.

Marde Ĉina Nacia Statistika Buroo publikigis datumojn de la nacia ekonomio en novembro. Laŭ la donitaĵoj, la ekonomiaj indicoj de Ĉinio montris bonan disvolviĝan tendencon en novembro, kaj plue reprosperiĝis la nacia ekonomio. Koncerna respondeculo diris, ke la ekonomia kresko en la kvara trisemestro eble rapidiĝos kaj Ĉinio espereble fariĝos la ununura kreskanta ekonomio inter ĉefaj ekonomioj de la mondo en la jaro.

Novembre la aldonvaloro de grandaj industriaj entreprenoj de la lando pliiĝis je 7% kompare kun la sama periodo pasintjare. La produkta indico de servoj de la lando pliiĝis je 8% kompare kun la sama periodo. Samtempe la industriaj entreprenoj de januaro ĝis oktobro realigis profiton de 5,0124 duilionoj da juanoj. Ĝeneraldire grandiĝis la renormaliĝa skalo de la produktado de Ĉinio kaj pliboniĝis la ekvilibreco.

Lastatempe koncerna respondeculo de ĉina Ministerio pri Loĝigo kaj Konstruado de Urboj kaj Vilaĝoj diris, ke ĉiuj lokoj laŭ siaj lokaj kondiĉoj, enorde efektivigos balaaĵan klasifikadon.

Laŭ dokumento publikigita de la ministerio kaj aliaj 11 departementoj, 46 ĉefaj urboj realigos plenan kovron de klasifikado de balaaĵoj el ĉiutaga vivo antaŭ la kuranta jarfino.

Laŭ konigo, tiuj 46 urboj tage traktis 483 mil tunojn da ĉiutagvivaj balaaĵoj kaj centprocente realigis senveneigan traktadon. La averaĝa utiliga proporcio de balaaĵoj kalkuliĝis al 30,4%.

Barejno, Egiptio kaj aliaj mez-orientaj kaj nord-afrikaj landoj eble povos uzi vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso 2019, kiujn ekspluatis Ĉinio.

Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Associated Press, la barejna aŭtoritato pri sano dimanĉe anoncis, ke ĝi oficiale aprobis la registriĝon de senaktivigita vakcino kontraŭ la nova kronviruso, kiun ekspluatis la Ĉina Nacia Farmacia Grupo, aŭ Sinopharm.

La Barejna Novaĵ-Agentejo raportis, ke la nacia aŭtoritato pri sano faris la decidon aprobi kaj ekuzi la vakcinon post ĝisfunda ekzameno kaj taksado de la datumoj de klinikaj provoj.

La retejo de la ĵurnalo Egypt Today raportis, ke vakcinoj produktitaj de la Ĉina Nacia Farmacia Grupo estis transportitaj al la Kaira Flughaveno vespere de la 10a de decembro, kaj ke la egipta flanko jam komencis traktadon kun la ĉina kompanio pri amasproduktado de ĉinaj vakcinoj en Egiptio. Alia loka mediato raportis, ke la ĉinaj vakcinoj eble ludos gravan rolon en mildigo de la loka epidemia situacio, se ili estos vaste uzataj en la lando.

La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis dimanĉe, ke enket-raporto publikigita de la asekura kompanio pri komerca kredito Euler Hermes sub la germana grupo Allianz montris, ke Ĉinio restos unu el la gravaj cellokoj, de kiuj eŭropaj kaj usonaj entreprenoj serĉos siajn liverantojn en la post-epidemia epoko.

La kompanio Euler Hermes enketis pri ĉirkaŭ 1 200 entreprenoj en Germanio, Usono, Britio, Francio kaj Italio, kiuj koncernas ĉefe aŭtojn, telekomunikon, energion, maŝinojn, kemion kaj agrikulturajn produktojn. Rezultoj de la enketo montris, ke 55% de la vizititaj entreprenoj planas serĉi novajn liverantojn en la venontaj 6 ĝis 12 monatoj por trakti influon de la kronvirusa epidemio, kaj Ĉinio estas unu el la gravaj cellokoj por ilia serĉado de novaj liverantoj. Precipe post la retiriĝo de Britio el la Eŭropa Unio, multaj britaj kompanioj rigardas Ĉinion kiel la ĉefan cellokon por serĉado de novaj liverantoj.

La Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) lunde publikigis komunikaĵon, dirante, ke en la tria trisemestro de la kuranta jaro, la ekonomio de la Grupo 20 montris tendencon de forta kresko, kaj ĝia malneta enlanda produkto ĝenerale kreskis je 8,1% kompare kun la dua trimestro, tamen ĝi malkreskis je 2,4% kompare kun la kvara trisemestro de la lasta jaro antaŭ la eksplodo de la kronvirusa epidemio.

La komunkaĵo diris ankaŭ, ke la ekonomio de la Grupo 20 ĝenerale malkreskis je 2% kompare kun la tria trisemestro de la lasta jaro, kaj nur la ekonomioj de Ĉinio kaj Turkio pozitive kreskis je 5,4% kaj 4,9% respektive.

Laŭ donitaĵoj lunde publikigitaj de la usona Universitato Johns Hopkins, ĝis la 15a horo kaj 26 minutoj lunde laŭ orient-usona tempo, Usono raportis entute pli ol 300 267 mortojn rilatajn al la nova kronviruso 2019, kaj ĉirkaŭ 16,4 milionojn da konfirmitaj kazo de la kronvirusa malsano.

La totala nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano pli rapide kreskas nun en Usono. Donitaĵoj montris, ke la tolata nombro de mortoj en Usono superis 100 milojn en la 27a de majo kaj 200 milojn en la 22a de septembro. La kresko dum malpli ol kvar monatoj atingis 100 milojn.

Laŭ raporto, Usono lunde komencis vakcinadon kontraŭ la kronviruso, kaj la unuaj vakcinitaj estos kuracistoj, flegistoj kaj homoj longe restantaj en maljunulejoj.

Laŭ raporto de irana ŝtata televidstacio lunde, irana prezidento Hassan Rouhani tiutage diris, ke se subskribintoj de la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento plenumos siajn promesojn, Irano plenumos siajn promesojn laŭ la interkonsento.

Rouhani diris, ke Irano urĝis la usonan registaron gvidatan de la elektita prezidento Joe Biden reveni al la irana nuklea interkonsento.

Li diris, ke Irano ne permesos, ke Usono prokrastu finon de sankcioj kontraŭ Irano. La irana registaro faros ĉian eblon por liberigi la popolon el premaj devoj kaj eraraj sankcioj prenitaj de Usono.

Dividu