Novaĵoj (Decembro 16)

Mirinda Publikigita: 2020-12-16 15:54:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 16a de decembro, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi telefone konversaciis kun ĉilia prezidento Piñera; Ĉinio plenumas siajn promesojn pri vakcino kontraŭ nova kronviruso.Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun ĉilia prezidento Miguel Juan Sebastian Piñera.

Xi diris, ke Ĉilio estas la unua latinamerika lando, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. La rilatoj inter Ĉinio kaj Ĉilio estas ekzemplo de solidareca kunlaboro, reciproka profito kaj kungajno de Ĉinio kaj latinamerikaj landoj. En la kuranta jaro vizaĝe al la kronvirusa epidemio, la du flankoj kune batalis kontraŭ la epidemio, kune venkis la malfacilojn, enkorpigante profundan amikecon inter la du popoloj. Ambaŭ flankoj devas resumi la disvolvan procezon de la ĉina-ĉiliaj rilatoj en la pasintaj 50 jaroj, daŭrigi la tradicion kaj antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj al pli brila nova epoko.

Xi akcentis, ke Ĉinio konstruas novan disvolvan arkitekturon, antaŭenigas reformon kaj malfermon de pli alta deirpunkto kaj liveros al ĉiuj landoj en la mondo, inkluzive de Ĉilio, pli vastan merkaton kaj disvolvajn ŝancojn. La du flankoj devas fortigi stratektan kontakton kaj sufiĉe ekspluati potencialon de liberkomerca interkonsento. Ĉinio volas pligrandigi investon en agrikulturo, minado, infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj de Ĉilio, krei novajn kunlaborajn punktojn en sciencteknika novigo kaj cifereca ekonomio, profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en kulturo, eduko, sano kaj turismo, fortigi kunlaboron en ekspluato kaj uzado de vakcinoj kaj liveri laŭeblajn subtenon kaj helpon al Ĉilio en batalo kontraŭ la epidemio. Ĉinio fortigos komunikadon kaj kunordigon kun Ĉilio en daŭripova disvolviĝo, traktado de klimatŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj temoj kaj kune subtenos multflankismon kaj liberkomercon. Ĉinio esperas, ke Ĉilio ludos pozitivan rolon en ĝenerala kunlaboro inter Ĉinio kaj Latinameriko.

Piñera diris, ke en la pasintaj 50 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Ĉilio kaj Ĉinio havis firman amikecon, solidan politikan reciprokfidon kaj akiris riĉajn fruktojn en kunlaboroj de diversaj kampoj. Ĉilio laŭdis Ĉinion pro gravaj strategiaj fruktoj en batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio kaj renormaligo de ekonomia kresko. La rimedoj proklamitaj de prezidanto Xi pri memvola kontribuo de Ĉinio kontraŭ klimatŝanĝiĝo estas grava kontribuo al la mondo. Ĉilio volas fortigi dialogon kaj kunlaboron kun Ĉinio, aktive partopreni en la kuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kune protekti la komercan sistemon justan kaj liberan, fortigi komunikadon kaj kunordigon en daŭripova disvolviĝo kaj traktado de klimatŝanĝiĝo kaj aliaj gravaj temoj kaj kune konstrui la komunumon kun komuna estonto de la homaro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke Ĉinio pretas diskuti kun Mongolio pri rapida rekomenco de normala fluado de homoj kaj varoj tra landlimaj trairejoj, certigante bonajn preventon kaj regadon de la kronvirusa epidemio.

Wang faris la rimarkojn en telefona konversacio kun mongola ministro pri eksterlandaj aferoj Nyamtseren Enkhtaivan.

Antaŭ nelonge la 30 000 ŝafoj donacitaj de Mongolio atingis Ĉinion, kio denove estigis entuziasman respondon en ambaŭ landoj. Por reciproki la donacon, Ĉinio ĝustatempe liveris kontraŭepidemiajn provizaĵojn por helpi al Mongolio efike trakti la epidemion. Wang diris, ke strikta kunlaboro inter najbaroj helpis al la ideo de komunumo kun komuna estonteco de la du landoj gajni pli da subteno de la popolo, kaj plibonigis la amikecon kaj reciprokan fidon inter la du flankoj. Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas fari fruajn planojn por interŝanĝoj kaj kunlaboro en diversaj kampoj venontjare kaj plu antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn.

Enkhtaivan alte taksis la progreson en duflankaj rilatoj kaj dankis Ĉinion pro ĝiaj fortaj subteno kaj helpo al la batalo de Mongolio kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la "verdaj vojoj" malfermitaj por fluado de homoj kaj varoj inter la du flankoj ludis gravan rolon en konservado de duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio plenumas siajn promesojn per konkretaj agoj por certigi la haveblecon kaj kostelporteblecon de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso en evoluantaj landoj.

Proparolanto Wang Wenbin diris tion en ĉiutaga gazetara konferenco. Responde al rilata demando Wang diris, ke ĉinaj vakcinaj kompanioj ne ŝparas penojn por progresigi sian esploron kaj ekspluaton de vakcinoj, kaj pluraj vakcinoj eniris triafazajn klinikajn provojn. La ĉina registaro aktive subtenas kunlaboron inter ĉinaj kompanioj kaj aliaj landoj en esploro kaj ekspluato de vakcinoj. Ĉinio subtenas striktan komunikadon kaj kunlaboron kun la Monda Organizo pri Sano kaj la Tutmonda Alianco pri Vakcinoj kaj Imunigo.

Wang diris, ke la ĉina registaro daŭre kunlaboros kun la internacia komunumo por certigi, ke ĉiuj landoj havos egalan ŝancon akiri sekurajn kaj efikajn vakcinojn. Por subevoluintaj aŭ iuj evoluantaj landoj, Ĉinio helpos iliajn haveblecon kaj kostelporteblecon de vakcinoj per rimedoj kiel monhelpo.

La 14an de decembro en Pekino inaŭguriĝis la Internacia Forumo pri Spertoj de la Homaro pri Malriĉec-redukto. Pli ol 200 reprezentantoj el pli ol 60 landoj kaj regionoj kaj 20 internaciaj organizoj ĉeestis la forumon per videaligo. Partoprenantoj opiniis, ke Ĉinio faris gravajn kontribuojn al la tutmonda redukto de malriĉeco kaj ĉirilataj riĉaj spertoj de Ĉinio estas lernindaj de multaj aliaj landoj.

Proparolanto de niĝeria prezidento Garba Shehu diris, ke Ĉinio akiris elstarajn atingojn en redukto de malriĉeco, kio enkorpigas superecon de ĉina sistemo kaj la decidon de la ĉina registaro profitigi la popolon.

Belga agrikultura specialisto Francois Serneels, kiu sin dediĉis al agrikulturaj kunlaboraj projektoj en diversaj lokoj de Ĉinio en pasintaj 20 jaroj, diris, ke li persone atestis ŝanĝojn de Ĉinio kaj admiras la disvolviĝon de Ĉinio. Ĉinio fiksis klarajn celojn pri malriĉec-redukto kaj la vivnivelo de kamparaj regionoj de Ĉinio estis evidente plialtigita.

Egipta specialisto pri Ĉinio Ahmed Salame diris, ke sen prudenta plano, Ĉinio nen povas elradikigi malriĉecon en mallonga periodo. Egiptio povas lerni spertojn de disvolviĝo el Ĉinio kaj la spertoj de Ĉinio pri malriĉec-redukto estas tre valoraj.

Marde turka nacidefenda ministro Hulusi Akar kritikis Usonon pro la decido pri sankcioj kontraŭ Turkio. Li akcentis, ke Turkio firme protektos la nacidefendan sekurecon.

Citante la vortojn de Hulusi Akar, la turka novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke Turkio kondamnis la decidon nekonforman al la alianco rilateco de NATO, nek al la milita kaj politika aktualeco, kaj firme protektos sian nacidefendan sekurecon.

Lunde la usona registaro proklamis sankciojn kontraŭ Turkio pretekste, ke Turkio aĉetis la aerdefendan sistemon S-400 produktitan de Rusio.

Dividu