Novaĵoj (Decembro 17)

Mirinda Publikigita: 2020-12-17 15:49:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 17a de decembro, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping sendis gratulon al plena sukceso de misio de lunsondilo Chang’e-5; Ĉinio kreos pli da oportunoj de reciprokprofita kunlaboro por ĉiuj landoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

En la 1a horo kaj 59 minutoj de la 17a de decembro la lunsondilo Chang’e-5 sekurece surteriĝis kun specimenoj de la Luno en la difinita regiono Siziwang de Interna Mongolio. La lunsonda projekto akiris plenan sukceson. Ĉina prezidanto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono sendis gratulan mesaĝon, esprimante varman gratulon kaj sinceran saluton al la komandejo de la lunsonda projekto kaj partoprenantoj en la misio.

Xi diris, ke la misio de Chang’e-5, la plej komplika kaj plej malfacila aerspaca projekto de Ĉinio, unuafoje revenigis eksterterajn specimenojn al Ĉinio. Tio estas grava atingo per la avantaĝo de nacia sistemo, simbolas granda paŝon de la ĉina aerspaca afero kaj faros kontribuon por profundigi la sciencajn konojn de la homaro pri la Luno kaj evoluado de la sunsistemo.

Xi esprimis esperon, ke la laborantoj de la aerspaca afero, disvastigante la spiriton en revo-strebado, kuraĝa ekspluato, kunlaboro kaj kungajno, paŝo-al-paŝe komencos novan vojaĝon de spaca ekspluatado, refoje faros meritojn al konstruado de aerspaca potenco kaj reprosperiĝo de la ĉina nacio kaj faros pli grandan kontribuon al paca utiligo de la spaco kaj antaŭenigo de la konumumo kun komuna estonteco de la homaro.

La revena kapsulo de la ĉina sondilo Chang'e-5 surteriĝis ĵaŭde frumatene, reportante la unuajn specimenojn de la lando kolektitajn el la Luno, kaj ankaŭ la plej freŝajn lunajn specimenojn de la mondo en pli ol 40 jaroj.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la spacveturilo surteriĝis en la regiono Siziwang, la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, je la 1a horo kaj 59 minutoj antaŭtagmeze laŭ pekina tempo.

Tio markas la sukcesan finon de la nuna tripaŝa lunsonda programo de orbitado kaj surluniĝo, kaj reporto de specimenoj, komencita en 2004.

Chang'e-5 estas unu el la plej komplikaj kaj malfacilaj misioj en la aerospaca historio de Ĉinio. La sondilo, konsistanta el orbitilo, surluniĝilo, ascendilo kaj revenigilo, estis lanĉita la 24an de novembro, kaj ĝia kombinaĵo de surluniĝilo kaj ascendilo alluniĝis norde de la regiono Mons Rumker en Oceanus Procellarum, konata ankaŭ kiel la Oceano de Ŝtormoj, sur la proksima flanko de la Luno la 1an de decembro.

La mejloŝtona misio faris plurajn novajn atingojn por Ĉinio, inkluzive de la unua kolektado de lunaj specimenoj, la unua ekflugo de ekstertera korpo, la unua rendevuo kaj kupliĝo en luna orbito kaj la unua spacveturilo kun specimenoj por reveno en la teran atmosferon kun granda rapideco.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio liveros pli da oportunoj de reciprokprofita kunlaboro por ĉiuj landoj, kaj pli multe kontribuos al la stabileco kaj prospero de la post-pandemia mondo.

“La konstanta enfluo de eksterlanda rekta investo en Ĉinion montras la mondan fidon al la ekonomia perspektivo de Ĉinio kaj la rezulton de la klopodo de Ĉinio forĝi novan evoluigan reĝimon kaj plivastigi malfermon,” proparolanto Wang Wenbin diris en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti pri lastatempaj rimarkoj de eksterlandaj amaskomunikiloj kaj institucioj pri la akcela rolo de Ĉinio en la tutmonda ekonomia renormaliĝo. La efektive uzata eksterlanda rekta investo de Ĉinio pliiĝis dum ok sinsekvaj monatoj.

Wang diris, ke ĉi-jare, Ĉinio ne nur malfermis larĝan spacon por sia ekonomia disvolviĝo, sed ankaŭ injektis grandan movforton en mondan ekonomian renormaliĝon. Li aldonis, ke Ĉinio komencis efektivigi la Leĝon pri Fremda Investo kaj rilatajn regularojn, mallongigis negativajn listojn aplikeblajn por eksperimentaj liberkomercaj zonoj kaj publikigis la ĝeneralan planon por Hainan-a liberkomerca haveno. Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la Eŭropa Unio kaj Usono.

La proparolanto diris ankaŭ, ke en la unuaj tri trimestroj de la jaro, Ĉinio atingis 29,7-procentan kreskon de la rekta investo en ne-financaj sektoroj en landoj laŭ la Zono kaj Vojo, kaj la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolviĝo prognozis, ke Ĉinio espereble okupos pli ol trionon de tutmonda ekonomia kresko en 2021.

La ĵurnalo Wall Street Journal raportis marde, ke kiam la kronvirusa epidemio resaltis en multaj aliaj landoj, ĉinaj ekonomiaj aktivecoj daŭre renormaliĝis. Oficialaj donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Nacia Statistika Buroo montris, ke en novembro rapide kreskis ĉefaj ekonomiaj indicoj, inkluzive de industria aldonvaloro, investo kaj konsumado, malaltigante senlaborecon.

La donitaĵoj montris, ke en novembro la aldonvaloro de ĉinaj grandaj industriaj entreprenoj kreskis je 7%. Tio estis la plej rapida kresko en du sinsekvaj jaroj. Li Wei, ekonomikisto de la banko Standard Chartered, diris, ke la ĉina ekonomio plu akumulis kinetan energion en novembro danke al malstreĉa politiko kaj forta eksport-postulado.

Lastatempe estro de laborgrupo de vakcin-ekspluato sub la ĉina Ŝtata Konsilio Zheng Zhongwei diris intervjuate, ke nun kvin vakcinoj kontraŭ nova kronviruso estas en la triafazaj klinikaj provoj kaj la ekspluato eniris en finan periodon.

Zheng diris, ke necesas multaj sintezaj indicoj por taksi la vakcinon. Sekureco, efikeco, havebleco kaj kostoportebleco estas la plej gravaj. Ni estas pretaj por grandskala produktado. Nun Ĉinio havas kvin teknologiajn liniojn kaj 15 vakcinojn en klinika provo.

La triafazaj klinikaj provoj okazas eksterlande, ĉar Ĉinio jam efike regis la epidemion kaj enlande ne havas la kondiĉojn por fari la triafazajn klinikajn provojn.

La Ŝtata Departemento de Usono diris merkrede, ke estis konfirmite, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo kontaktis homon kun pozitiva rezulto en ekzameno, tial li komencis sin izoli.

La gazetara oficejo de la Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke Pompeo estis ekzamenita pri la nova kronviruso kaj montris negativan reakcion. Laŭ gvidlinioj de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, Pompeo estas en kvaranteno, kaj medicinista teamo atenteme observas lian sanstaton. La Ŝtata Departemento marde aranĝis festan akcepton, kaj laŭ plano Pompeo devus fari paroladon, tamen tio estis nuligita. Antaŭe iuj oficialuloj kaj specialistoj kritikis la Ŝtatan Departementon pri okazigo de la akcepto meze de la kronvirusa epidemio.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la usona Universitato Johns Hopkins, ĝis merkrede tagmeze laŭ orient-usona tempo, Usono raportis entute pli ol 16,75 milionojn da konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano, kun pli ol 304 000 mortoj.

Dividu