Novaĵoj (Decembro 18)

Mirinda Publikigita: 2020-12-18 16:02:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 18a de decembro, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Proparolanto diris, ke la Gvidado de la KPĈ estas baza garantio por mildigo de malriĉeco; Ĉina ekonomio eble revenos al la nivelo de potenciala kresko en 2021. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde en Pekino, ke la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas la fundamenta garantio por la atingoj de malriĉec-mildigo de Ĉinio.

Brita ekonomikisto Jim O'Neill, prezidanto de la londona pensfabriko Chatham House, diris lastatempe, ke la atingoj de Ĉinio en mildigo de malriĉeco eble estas "pro kombinaj faktoroj, inkluzive de klara prioritato kaj sindevontigo el la ĉina registaro kaj industriigo.

Proparolanto Wang Wenbin diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la rimarkoj de O'Neill reflektas la fakton, ke la KPĈ metas la popolon en fronton kaj centron, kaj ke la gvidado de la KPĈ estas la fundamenta garantio por la liberiĝo de la ĉina popolo el malriĉeco. Li diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra Komitato de la KPĈ donis plej grandan prioritaton al la batalo kontraŭ malriĉeco en sia regado, kaj organizis la plej grandiozan kaj malfacilan batalon de la mondo kontraŭ malriĉeco en la homa historio. Ĉinio atingis gravan venkon en mildigo de malriĉeco, kiu impresis la mondon, kun preskaŭ 100 milionoj da homoj liberiĝintaj de malriĉeco.

De post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, Ĉinio elektis pli ol 500 000 kadrojn kiel la unuajn sekretariojn de vilaĝaj komitatoj de la KPĈ, kaj sendis pli ol 3 milionojn da kadroj al malriĉaj vilaĝoj por batali kontraŭ malriĉeco sur la frontlinio.

Li diris, ke tio plene montras la sindevontigon kaj oferojn de la KPĈ por la rejunigo de la lando kaj ankaŭ estas forta kontraŭbato al iuj eksterlandaj politikistoj, kiuj provas semi malpacon inter la KPĈ kaj la ĉina popolo.

Proparolanto de la ĉina Ministro de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde alvokis la internacian komunumon kune kondamni kaj oponi kontraŭĉinajn famojn de la Aŭstralia Instituto pri Strategia Politiko (AISP).

Proparolanto Wang Wenbin diris en ĉiutaga gazetara konferenco, "Ni esperas, ke ĉiuj sektoroj de la aŭstralia socio kaj la internacia komunumo povas distingi ĝustecon de malĝustecon."

Wang faris la rimarkojn, kiam li estis petita komenti pri raporto de aŭstralia mediato pri la misfamigo de la Aŭstralia Instituto pri Strategia Politiko kontraŭ la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj pri la malkaŝo, ke la instituto ricevas financan subtenon de la Aŭstralia Ministerio pri Defendo kaj la usona Ŝtata Departemento. Wang diris, ke laŭ raportoj de aŭstraliaj mediatoj, la Aŭstralia Instituto pri Strategia Politiko estas delonge financita de usonaj defendaj kaj diplomatiaj organizoj kaj armilaj produktantoj por fabriki diversajn kontraŭĉinajn famojn. Li aldonis, ke ekzemple, la ĵurnalo Aŭstraliano publikigis artikolon en aŭgusto citante raporton de la Aŭstralia Instituto pri Strategia Politiko, ke 32 fakuloj el aŭstraliaj universitatoj aliĝintaj al la Plano Mil Talentuloj de Ĉinio liveras al la KPĈ oportunon akiri teknologiajn inventojn. Ĉi tiuj povas esti uzataj por militaj kaj spionaj celoj. La Aŭstralia Esplora Konsilio poste petis koncernajn universitatojn komenci enketon kontraŭ ĉi tiuj fakuloj, sed trovis nenion apartan.

La Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado lastatempe prognozis, ke la malneta enlanda produkto de la mondo revenos al la antaŭpandemia nivelo antaŭ la fino de la venonta jaro, kaj la ĉina ekonomio okupos pli ol trionon de la monda ekonomia kresko. Responde al rilata demando, proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris, ke Ĉinio venkis influon de la kronvirusa epidemio kaj renormaligi la ekonomion. Li aldonis, ke Ĉinio espereble estos la sola el la ĉefaj ekonomioj de la mondo, kun pozitiva kresko, kaj la ĉina ekonomio tre eble laŭgrade revenos al la nivelo de potenciala kresko en la venonta jaro.

Gao diris, ke la monda ekonomio alfrontos multajn necertajn faktorojn en la venonta jaro, kaj por la ĉina ekonomio estos defioj kaj ankaŭ favoraj faktoroj, kaj estas tre eble, ke la ĉina ekonomio laŭgrade revenos al la nivelo de potenciala kresko. Li aldonis, ke la ĉina flanko plialtigos la nivelon de malfermo kaj plilarĝigos merkatan malfermon sur pli alta nivelo. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por fari pozitivajn kontribuojn al la renormaliĝo kaj kresko de la monda ekonomio.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio okazigis la 35an intertraktadon pri investa interkonsento de la 6a ĝis la 11a de decembro.

Li diris, ke la du flankoj fokusiĝis al teksto kaj restaj demandoj rilataj al detala listo kaj faris gravan progreson en la intertraktado. Teamoj de la du flankoj klopodos plu por atingi celojn fiksitajn de gvidantoj de ambaŭ flankoj.

Ĵaŭde franca prezidentejo diris en deklaro, ke franca prezidento Emmanuel Macron estis ekzamenita pri la nova kronviruso kaj la rezulto montris pozitivan reakcion. Laŭ alia raporto, franca ĉefministro, parlamenta prezidanto kaj edzino de Macron komencis sin izoli pro kontakto kun la prezidento.

Samtage ankaŭ portugala ĉefministrejo deklaris, ke la ĉefministro nuligis ĉiujn oficialajn aktivecojn kaj komencis sin izoli pro kontakto kun Macron.

 Ĝis la 7a horo kaj 28 minutoj vendrede, la usona Universitato Jonhs Hopkins raportis, ke la nombro de konfirmitaj kazoj de la novkronvirusa malsano de la mondo kalkuliĝis al 74,85 milionoj kaj pli ol 1,65 milionoj homoj mortis pro la malsano.

Ĵaŭde en jamajka ĉefurbo Kingstono, Unesko oficiale enlistigis tajĝjiĉŭan-on kiel mondan nematerian kulturan heredaĵon. La Internacia Wushu-Federacio la unua sendis gratulon al wushuo-anoj, specialistoj kaj erudiciuloj, kiuj sin dediĉas por disvastigo de la tajĝjiĉŭana kulturo.

Ekde 2014 la Internacia Wushu-Federacio en ĉiu dua jaro okazigis mondan tajĝjiĉŭano-konkurson. En 2020 tajĝjiĉŭano estis difinita kiel oficiala sporto por de la Junularaj Olimpikoj en Kataro, 2026.

Dividu