Novaĵoj (Decembro 21)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-21 17:14:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 21a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Seminario pri homrajta diskurso okazis en ĉina norda urbo; Usono fermos du siajn konsulejojn en Rusio. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Seminario pri diskurso koncerna al homaj rajtoj okazis sabate en la ĉina norda municipo Tianjin.

Pli ol 50 fakuloj kaj akademianoj el esploraj institutoj pri homaj rajtoj de la tuta lando ĉeestis la okazaĵon persone aŭ per videokonferenco. La okazaĵo, kunorganizita de Ĉina Societo por Studoj pri Homaj Rajtoj kaj la esplorcentro pri homaj rajtoj en la Universitato Nankai en Tianjin, koincidis kun la 10a datreveno de la publikigo de la raporto pri disvolviĝo de homaj rajtoj de Ĉinio, aŭ la jara blua libro pri homaj rajtoj.

Li Junru, vicprezidanto de la Ĉina Societo por Studoj pri Homaj Rajtoj, rimarkigis, ke la publikigo de la blua libro ludis gravan rolon por rakonti pri homaj rajtoj de Ĉinio kaj plibonigi internacian komprenon.

Luo Yanhua, profesoro de Pekina Universitato, diris, ke la ĉina koncepto konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco estis enmetita en rezolucion de la Homrajta Konsilio de la UN. Tio estas grava simbolo de la klopodoj de Ĉinio por disvolvado de la internacia sistemo pri regado kaj diskurso de homaj rajtoj.

La jara blua libro pri homaj rajtoj, unue publikigita en 2011, fokusiĝas al la plej nova disvolviĝo kaj perspektivoj de la afero de homaj rajtoj en Ĉinio.

Laŭ la Ĉina Ŝtata Fervoja Grup-Kompanio, novtipaj kuglotrajnoj, nomataj Fuxing, kun rapido de 250 kilometroj hore baldaŭ estos uzataj sur pluraj fervojlinioj.

La kuglotrajno CR300, nova membro de la familio de kuglotrajnoj Fuxing, kiu ampleksas la rapidon de 160 kilometro ĝis 350 kilometro, ekfunkcios sur la fervojoj ligantaj Hangzhou kaj Shenzhen, Lianyungang kaj Zhenjiang, Guiyang, Guangzhou kaj aliajn.

La kompanio diris, ke tio markas gravan paŝon en la fervoja disvolviĝo de Ĉinio kaj montras, ke Ĉinio plu gvidos la mondon en rapideg-fervoja teknologio.

Ĝis nun kuglotrajnoj Fuxing funkciis 836 milionojn da kilometroj sekure, transportante entute 827 milionojn da pasaĝeroj. Ili estos uzataj en ĉiuj provincnivelaj regionoj de la ĉina ĉeftero venontjare.

La usona Ŝtata Departemento diris vendrede, ke Usono planis fermi sian konsulejon en Vladivostoko, Rusio, kaj ĉesigi operaciojn de konsulejo en Jekaterinburgo.

Laŭ komunikaĵo publikigita de proparolanto de la Ŝtata Departemento, post strikta konsiliĝo kun ambasadoro John Sullivan, la ŝtata sekretario decidis fermi la ĝeneralan konsulejon de Usono en Vladivostoko kaj ĉesigi operaciojn de la ĝenerala konsulejo de Usono en Jekaterinburgo.

La komunikaĵo diris, ke la decido estis farita "por optimumigi la laboron de la usona misio en Rusio", kaj neniu ago rilata al la rusaj konsulejoj en Usono estis planita.

Usonaj mediatoj raportis vendrede, ke la Ŝtata Departemento diris al la Kongreso la planitajn movojn en avizo de la 10a de decembro, dirante, ke ĝi planas fari ĉi tiujn paŝojn responde al daŭraj personaraj defioj al la usona misio en Rusio sekve de la personara plafono altrudita de Rusio en 2017 al la usona misio kaj la rezultigita senelirejo kun Rusio pro diplomatiaj vizoj.

La kongresa sciigo diris, ke 10 usonaj diplomatoj instalitaj al la konsulejoj estos resenditaj al la ambasadejo en Moskvo.

La Usona Brodkasta Kompanio raportis lastatempe, ke Gavin Newsom, ŝtatestro de Kalifornio, diris en la 15a de decembro, ke tiutage la ŝtato raportis 3 226 konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano. Tio estis la plej alta nivelo de kazoj de la malsano en la ŝtato. Pro la drasta kresko de mortoj, Kalifornio distribuis 5 000 nove aĉetitajn kadavro-sakojn al Santiago, Los-Anĝeleso kaj la gubernio Inyo kaj provizis ĉiujn guberniojn kaj hospitalojn per 60 fridkamionoj.

La raporto diris, ke en Kalifornio la averĝa proporcio de pozitiva rezulto en ekzameno pri la nova kronviruso dum 14 tagoj atingis 10,7%, la plej altan nivelon ekde la kronvirusa epidemio.

Proksime al Kristnasko, la disvastiĝo de la nova kronviruso rapidiĝis en iuj regionoj de Britio. La brita registaro esploras, ĉu tio rilatas al variacio de la nova kronviruso kaj necesas altigi la nivelon de prevento kaj regado kontraŭ la epidemio de “nivelo tri” ĝis la nove aldonita “nivelo kvar” en la ĉefurbo Londono kaj partoj de sud-orientaj kaj orientaj regionoj en Anglio.

La brita registaro publikigis informojn pri la varianto de la kronviruso en la 14a de decembro, dirante, ke la varianto estis nomata “VUI-2020/12/01”. Ĝis nun, neniu atesto pruvis, ke tiu ĉi varianto povus alporti pli altan mortokvanton aŭ influon sur la efiko de la vakcinoj kaj medikamentoj. Fakuloj urĝe studas por plu certigi la informojn pri la varianto.

Krome, laŭ la raporto de eŭropa mediato, registaroj de Germanio, Francio, Irlando, Belgio, Nederlando, Italio, Aǔstrio kaj Luksemburgio anoncis, ke ili urĝe komencis restrikti la eniron de britaj turistoj por malebligi la disvastiĝon de kronviruso.

Reprezentejo de Medi-Programo de la UN kaj aliaj institucioj publikigis dimanĉe en Pekino la raporton Perspektivo de Tutmonda Medio 6, urĝante komenci transdepartementajn politikojn kaj agojn kaj mobilizi la tutan socion por respondi defiojn al daŭripova disvolvado.

La raporto montris, ke la tutmonda medio ĝenerale malboniĝas. Ĝi analizis diversajn defiojn rilatajn al klimatŝanĝiĝo, aerpoluado, malapero de ekologia diverseco, plasta poluado en maro kaj regreso de tero kaj avertis, ke oni ne povas respondi tiujn defiojn per nunaj politikoj kaj bezonas tuj komenci transdepartementajn politikojn kaj agojn kaj mobilizi la tutan socion por respondi defiojn al daŭripova disvolvado.

La raporto alvokis ĉiujn landojn forĵeti nedaŭripovajn manierojn de produktado kaj konsumado kaj aktive komenci internacian kunlaboron por atingi celojn de daŭripova disvolvado kaj aliajn internacie fiksitajn celojn pri medio.

Ĉina ministro pri ekologio kaj medio Zhao Yingmin diris en parolado per videoligo, ke publikigo de la ĉina versio de la raporto okaze de la grava momento en redaktado de la 14a Kvinjara Plano ludos referencan rolon en la klopodoj de Ĉinio por traktado de klimatŝanĝiĝo kaj protekto de ekologio. Li aldonis, ke Ĉinio dividos kun aliaj landoj siajn praktikojn kaj spertojn por antaŭenigi suda-sudan kunlaboron, akceli verdajn transformiĝon kaj atingi celojn de daŭripova disvolvado 2030.

Dividu