Novaĵoj (Decembro 22)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-22 16:37:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 22a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio prioritatigas disvolvadon de nefosiliaj energioj; proparolanto diris, ke falsaj novaĵoj ne povas ĝeni amikecon inter Ĉinio kaj Afriko. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ blanka libro publikigita lunde, Ĉinio prioritatigas nefosiliajn energiojn kaj strebas por anstataŭigi altkarbonajn energiojn per malaltkarbonaj kaj fosiliajn energiojn per renovigeblaj.

La blanka libro titolita "Energio en la Nova Epoko de Ĉinio" kaj publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke la lando delonge faciligis la uzon de sunenergio, ekspluatis ventenergion, hidroenergion kaj ankaŭ sekuran kaj strukturitan nukleenergion dum disvolvado de biomasa, geoterma kaj oceana energioj laŭ lokaj kondiĉoj.

La dokumento diris, ke la lando plialtigis la ĝeneralan utiligan proporcion de renovigeblaj energioj. La nacia averaĝa konsuma proporcio de ventenergio atingis 96%, tiu de sunenergia fotovoltaa elektro atingis 98%, kaj tiu de hidroenergio en ĉefaj riveraj basenoj atingis 96% en 2019. La ekspluatado kaj utiligo de nefosiliaj energioj estas ĉefa elemento de transiro al malalt-karbona kaj ekoamika energisistemo. Prioritatigante nefosiliajn energiojn, la lando ankaŭ antaŭenigis la purecan kaj efikan ekspluatadon kaj uzadon de fosiliaj energioj.

La blanka libro diris ankaŭ, ke karbo restas la baza energifonto de la lando, kaj la jara produktkvanto de kruda karbo varias inter 3,41 miliardoj da tunoj kaj 3,97 miliardoj da tunoj ekde 2012.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde, ke kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) devas resti sur la ĝusta vojo de dialogo kaj kunlaboro por reciproka profito, kaj konvene trakti kaj regi malkonsentojn.

Wang diris tion, kiam li en Pekino renkontiĝis kun senditoj de la EU kaj 27 ĝiaj membroŝtatoj al Ĉinio. Li diris, ke la kuranta jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, kaj ke la duflankaj rilatoj akiris gravan progreson dum la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. Praktika kunlaboro fariĝis ĉefaĵo de la disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Ĉinio unuafoje fariĝis la plej granda komerca partnero de la EU. La du flankoj oficiale subskribis la interkonsenton pri geografiaj indikoj kaj espereble atingos la investan interkonsenton. Krome, ili ankaŭ decidis starigi du altnivelajn dialogajn mekanismojn pri medio kaj klimato kaj pri cifereca kunlaboro.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj la EU, kiel du gravaj fortoj en la procezo de multpolusiĝo, devas kune liveri pli da stabileco al la mondo. Li akcentis, "Por Ĉinio kaj la EU, kunlaboro estas pli grava ol konkurenco, kaj niaj konsentoj estas pli multaj ol diverĝoj. Ĉinio kaj la EU estas reciprokprofitaj partneroj kaj duflankaj rilatoj estas fortaj."

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris lunde, ke kunlaboro kaj amikeco inter Ĉinio kaj Afriko estos levitaj al nova nivelo anstataŭ esti rompitaj de falsaj novaĵoj.

Wang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al raporto de mediato, ke suspektataj ĉinaj kodrompistoj ŝtelis fragmenton de kamerao el la Afrika Unio (AU), kio aludis raportojn antaŭ du jaroj, ke Ĉinio monitoris la sidejon de la Afrika Unio.

Wang diris, ke la novaĵoj estas falsaj, kaj la tiel nomata monitorado estas tute falsa novaĵo kaj sensencaĵo, kiu delonge estis forĵetita en la rubujon fare de afrikaj amikoj, inkluzive de la gvidantoj de la Komisiono de la Afrika Unio kaj multaj afrikaj landoj. Li diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko travivis eksterordinaran jaron en 2020, kaj la du flankoj helpis unu la alian kaj kune venkis malfacilojn antaŭ la kronvirusa pandemio.

Wang rimarkigis, ke Ĉinio sendis medicinajn fakuloj al 15 afrikaj landoj por helpi iliajn kontraŭepidemiajn kampanjojn, subskribis kun 12 afrikaj landoj interkonsentojn pri redukto aŭ nuligo de la seninterezaj pruntoj de 15 afrikaj nacioj pagendaj fine de 2020 kaj komencis konstrui la sidejon de la Afrika Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj antaŭ la planita tempo. Li aldonis, ke Ĉinio daŭre kunlaboros kun Afriko por plifortigi la akordigon de iliaj disvolvaj strategioj, akceli la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, faciligi pli da ĉinaj investoj en Afriko, kaj pliigi varajn importojn el Afriko.

Malajzia ĉefministro Perdana Menteri diris lunde, ke Ĉinio kiel grava parto de multflanka komerca sistemo ludis gravan rolon en protekto de internacia komerca sistemo kaj opono kontraŭ komerca protektismo kaj unuflankismo de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio.

La ĉefministro faris la rimarkojn dum sia parolado per videoligo en la Monda Forumo pri Ĉina Ekonomio okazigita en Kuala-Lumpuro. Li diris, ke la alvoko de Ĉinio, ke oni ne prenu la pandemion kiel pretekston por izolado aŭ politiko rigardanta internen, vekis fortan resonon en Malajzio.

Li diris ankaŭ, ke la pandemio grave minacas sanon de la monda publiko, kaj ĉiuj landoj devas plu observi internaciajn komercajn regulojn kaj doni al komerco stabilecon kaj antaŭvideblecon. Samtempe ĉiuj landoj devas bojkoti protektismon kaj unuflankismon, garantii fluadon de varoj kaj servoj kaj minimumigi influon de la pandemio sur regionaj kaj tutmondaj proviz-ĉenoj.

La disvastiĝo de la nova kronviruso akceliĝis lastatempe en iuj regionoj de Britio. La brita registaro komencis la esploron por konstati, ĉu tio rilatus kun varianto de la nova kronviruso, nomata “VUI-202012/01”. La situacio en Britio vekis atenton de la internacia komunumo. Pli ol 40 landoj kaj regionoj deklaris malpermesi eniron de flugoj el Britio.

La hinda Ministerio pri Civila Aviado lunde publikigis deklaron, dirante, ke konsidere pri la epidemia situacio en Britio, la hinda registaro decidis malpermesi eniron de flugoj el Britio de la 22a ĝis la 31a de decembro laŭ loka tempo.

La israela ĉefministrejo diris dimanĉe en deklaro, ke ĉefministro Benjamin Netanyahu tiutage okazigis kunvenon kaj decidis malpermesi eniron de flugoj el Britio, Danio kaj Sud-Afriko por malebligi eniron de nova stamo de la kronviruso. La malpermeso estas tuj valida por sep tagoj.

La irana Ministerio pri Vojoj kaj Urba Disvolvado diris dimanĉe, ke pro la risko de varianto de la nova kronviruso en Britio, Irano decidis haltigi flugojn el kaj al Britio dum du semajnoj por bridi disvastiĝon de la viruso.

Dividu