Novaĵoj (Decembro 23)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-23 18:14:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 23a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi diris, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por malfermi novan ĉapitron de la rilatoj; la Monda Organizo pri Sano publikigis informojn pri kronvirusa varianto trovita en Britio. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas labori kun Laoso por malfermi novan stadion kaj aldoni novan ĉapitron al la rilatoj inter la du partioj kaj inter la du landoj en la nova epoko.

Xi diris tion dum sia telefona konversacio kun Bounnhang Vorachith, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj prezidanto de Laoso.

La ĉina gvidanto diris, ke li tre ĝojas telefone paroli kun Bounnhang refoje en ĉi tiu jaro, dirante, ke sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio kaj Bounnhang, Laoso ĝuis politikan kaj socian stabilecon, daŭran ekonomian disvolviĝon kaj gravan pliboniĝon de popola vivteno. Li diris, ke la du flankoj devas profundigi strategian komunikadon kaj firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj. Li aldonis, ke la du flankoj devas intensigi altnivelajn interŝanĝojn, profundigi la interŝanĝojn de teorioj kaj spertoj pri partia kaj ŝtata regado, kaj plibonigi la multflankan, vastan kaj multnivelan manieron de interŝanĝoj inter la du partioj.

Bounnhang diris, ke li tre ĝojas telefone konversacii kun Xi, kiam la du partioj kaj la du landoj estas en decida periodo. Li aldonis, ke ankaŭ lia lando volas labori kun Ĉinio por plu antaŭenpuŝi praktikan kunlaboron en ĉiuj sektoroj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo, kune protekti internacian kaj regionan pacon kaj disvolviĝon, kaj strebi por nova kaj pli granda disvolviĝo de laosa-ĉinaj rilatoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke ju pli malkvieta estas la mondo, des pli stabilaj ĉina-rusaj rilatoj devas esti, kaj des pli valora estas la duflanka ampleksa strategia kunordigo por ambaŭ landoj kaj la vasta mondo.

En telefona konversacio kun sia rusa paralelulo Sergey Lavrov, Wang diris, ke ĉina-rusaj rilatoj estas altnivelaj kaj specialaj. Rusa prezidento Vladimir Putin emfazis en sia jara gazetara konferenco, ke li starigis altgradan reciprokan fidon kaj profundan amikecon kun sia ĉina paralelulo Xi Jinping, kaj montris, ke Ĉinio kaj Rusio havas komunan konsenton pri multaj demandoj, pri kio Ĉinio profunde konsentas.

Wang diris, ke 2021 estos jaro kun speciala signifo por Ĉinio kaj Rusio, kaj ke Ĉinio finkonstruos modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, atingos la unuan centjaran celon kaj poste komencos novan vojaĝon de ĉiuflanka konstruado de moderna socialisma lando. Li ankaŭ rimarkigis, ke Rusio amplekse antaŭenpuŝos efektivigon de aro de naciaj disvolvaj celoj antaŭ 2030, dirante, ke la du flankoj devas plene ludigi la rolon de specialaj avantaĝoj el tio, ke Ĉinio kaj Rusio povas liveri unu al la alia disvolvajn oportunojn, por akceli la disvolvadon kaj revigligon de la du landoj per novaj ideoj kaj rimedoj pri kunlaboro.

Lavrov alte taksis la progreson en duflankaj rilatoj ĉi-jare, dirante, ke kontraŭ la fono de furioza epidemio, Rusio kaj Ĉinio subtenis altnivelajn interŝanĝojn, kaj profundiĝis politika reciproka fido kaj praktika kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke Rusio estas kontenta pri la duflanka kunlaboro en la batalo kontraŭ la pandemio, kaj ke li esperas, ke la du flankoj plifortigos strategian kunordigon kaj kune okazigos la festajn aktivadojn de la 20a datreveno de la subskribo de la Ĉina-Rusa Traktato de Bonnajbareco kaj Amika Kunlaboro en la venonta jaro, por kune malfermi la estontecon de duflankaj rilatoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin marde diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio forte oponas leĝojn adoptitajn de la usona Kongreso, kiuj havas negativajn enhavojn koncernajn al Ĉinio, kaj urĝas Usonon ĉesigi intervenon en ĝiajn internajn aferojn por ne plu damaĝi kunlaboron kaj rilatojn inter la du landoj.

La usona Kongreso adoptis leĝon pri sinteza monasigno de la financa jaro 2021 kaj leĝon pri mildigo de la novkronvirusa epidemio. En la du leĝoj estas negativaj enhavoj koncernaj al Ĉinio kaj klaŭzoj pri Tibeto kaj Tajvano.

Wang diris, ke la demandoj pri Tibeto, Tajvano kaj Honkongo rilatas al integreco de la ĉina teritorio, kaj estas ĉinaj internaj aferoj, kiuj ne toleras alilandan intervenon. La ĉina registaro firme protektos suverenecon, nacian sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) marde publikigis informojn pri mutacio de la nova kronviruso 2019, raportitajn de Britio. La 14an de decembro Britio raportis al la MOS, ke britaj sciencistoj trovis varianton de la nova kronviruso post sekvencado de la virusa genomo. Analizoj montris, ke la kronvirusa varianto pli facile disvastiĝas inter homoj, kaj ĝia infekteco altiĝis je 40% ĝis 70%. Ĝis la 13a de decembro, Britio registris 1 108 kazojn infektitajn per la kronvirusa varianto.

La MOS rekomendis pliajn epidemiologiajn kaj virusologiajn esplorojn por konstati ŝanĝiĝojn de infekteco kaj patogeneco de la varianto. La organizo proponis, ke ĉiuj landoj intensigu normalan sekvencadon de la nova kronviruso laŭ siaj kondiĉoj kaj dividu datumojn pri genosekvenco de la viruso, kaj precipe raportu pri eventuala mutacio de la viruso.

La usona ĵurnalo The Wall Street Journal raportis lunde, ke la triafazaj klinikaj provoj de vakcino ekspluatita de la ĉina kompanio SINOVAC en Brazilo finiĝis, kaj la rezultoj montris, ke la vakcino estas efika kontraŭ la nova kronviruso. Tio signifas, ke prisanaj aŭtoritatoj povas aprobi uzon de la vakcino.

La raporto diris, ke Brazilo la unua finis la triafazajn klinikajn provojn de la ĉina vakcino, kiu estas provata ankaŭ en Indonezio kaj Turkio. Brazilaj Laborantoj partoprenintaj en la provoj diris al la ĵurnalo, ke la efikeco de la ĉina vakcino superas la sojlon akceptitan de internaciaj sciencistoj. Sciencisto aliĝinta al ekspluatado de la vakcino diris, ke la efikeco de tiu ĉi vakcino estas komparebla kun tiu de aliaj vakcinoj, kies efikeco atingis 95% laŭ provoj.

Dividu