Novaĵoj (Decembro 24)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-24 17:06:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 24a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Komisaroj pri scienco kaj teknologio fariĝis freŝaj fortoj en la batalo de Ĉinio kontraŭ malriĉeco; Ĉinio liveros vakcinojn al latin-amerikaj, mezorientaj kaj aziaj landoj. Sekve estos la programoj Observu kaj Ĉina Stilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Laŭ gazetara konferenco merkrede okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando sendis entute 289 800 komisarojn pri scienco kaj teknologio al la frontlinio de la batalo kontraŭ malriĉeco por helpi 100 000 registritajn malriĉajn vilaĝojn. Ili fariĝis freŝaj fortoj en la kampanjo de decida batalo kontraŭ malriĉeco.

Zhu Youyong, honora prezidanto de la Yunnan-a Agrikultura Universitato kaj rektoro de la Yunnan-provinca Asocio pri Scienco kaj Teknologio, diris, ke li kaj lia teamo organizis kursojn kaj surloke instruis vilaĝanojn, kaj poste tiuj lernantoj helpis al siaj parenoj sin liberigi de malriĉeco.

Zhu kiel membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio delonge laboris en vilaĝoj kaj starigi sian laborstacion kiel komisaro pri scienco kaj teknologio sur la fundamenta nivelo. Li kaj lia teamo, per scienco kaj teknologio, helpis al lokanoj sin liberigi de malriĉeco.

La honkonga ĵurnalo South China Morning Post raportis marde, ke donitaĵoj el la usona analiza kompanio Airfinity kaj la Duke-a Tutmonda Noviga Centro pri Sano montris, ke Sinopharm, Sinovac kaj CanSino, tri ĉefaj farmaciaj kompanioj de Ĉinio, liveros 400 milionojn da dozoj da vakcinoj al latin-amerikaj, mezorientaj kaj aziaj landoj.

La raporto diris, ke la ĉina registaro promesis, ke vakcinoj ekspluatitaj de ĉinaj kompanioj estos liveritaj al pli da evoluantaj landoj. Iuj fakuloj diris, ke kiam registaroj de diversaj landoj klopodas liveri vakcinojn al aliaj landoj, la politika volo de la ĉina registaro kaj esplorkapablo de ĉinaj entreprenoj pri vakcinoj signifas, ke Ĉinio povas ludi gravan rolon en tutmonda liverado de vakcinoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio firme oponas la senbridan subpremadon de Usono kontraŭ ĉinaj kompanioj, kaj ke ĉi tiu solena pozicio estis deklarita multfoje. Usono devas ĉesigi sian eraran praktikon misuzi ŝtatan potencon kaj etendi koncepton pri nacia sekureco por subpremi fremdlandajn kompaniojn.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al raporto de la usona retejo Axios, ke la usona Ministerio pri Hejmlanda Sekureco publikigos konsilon al usonaj kompanioj, avertante ilin kontraŭ datum-sekurecaj riskoj rilataj al uzado de komunikaj ekipaĵoj kaj servoj el kompanioj ligitaj kun Ĉinio.

Zhao diris, ke ĉinaj entreprenoj ĉiam sekvas laŭleĝan funkciadon kaj strikte observas leĝojn kaj regularojn de gastiganto-landoj. Per politikigo de komercaj demandoj, Usono malobservas principojn de merkata ekonomio kaj justa konkurenco kaj internaciajn komercajn regulojn. Tio damaĝas la interesojn de ĉinaj kompanioj kaj ne konformas al interesoj de usonaj kompanioj. Zhao akcentis, ke tio ankaŭ serioze malhelpos duflankajn kaj eĉ tutmondajn sciencajn kaj komercajn interŝanĝojn kaj subfosos la tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn kaj valorĉenojn.

Zhao diris ankaŭ, ke tre malmultaj usonaj politikistoj, enradikiĝintaj en sia pensmaniero kaj ideologia antaŭjuĝo de la Malvarma Milito, emas fari sensacion pri la tiel nomata teorio de ĉina minaco. Li aldonis, "Mi volas substreki, ke reteno kaj subpremo ne povas malhelpi plifortiĝon de Ĉinio, sed nur damaĝos reciprokan fidon kaj kunlaboron kaj pliigos konfliktojn.”

Steven Alan Barnett, ĉefreprezentanto de la Internacia Mona Fonduso (IMF) al Ĉinio, diris lastatempe en Pekino, ke li dankas Ĉinion pro ĝia financa subteno al la Internacia Mona Fonduso por redukto aŭ nuligo de ŝuldoj de plej malfacilaj landoj, kaj ke la fonduso atendas pli grandan rolon de Ĉinio en la tutmonda traktado de ekonomiaj defioj alportitaj de la kronvirusa pandemio. Li aldonis, ke Ĉinio kapablas konstrui kune kun komercaj partneroj pli malferman, stabilan kaj travideblan internacian komercan sistemon bazitan sur reguloj.

Barnett faris la menciitajn rimarkojn dum parolado en la 25a forumo de la Ĉina Akademio de Fiskaj Sciencoj. Li diris, ke estas tre grave, ke la tuta mondo unuanime traktu influon de la kronvirusa epidemio sur ekonomio. Laŭ li, post la eksplodo de la epidemio, la Internacia Mona Fonduso komencis pli ol 80 programojn por helpi al landoj mildigi ekonomian premon kaŭzitan de la epidemio, kaj entute 49 landoj kun malalta enspezo ricevis helpon de la fonduso, kaj ŝuldoj de 29 el tiuj landoj estis nuligitaj. Li aparte dankis Ĉinion pro ĝia rolo en tiu ĉi procezo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio ĝojas vidi la trarompon de Laoso en finkonstruiĝo de ĝia unua rapidvojo en la historio.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti pri finkonstruiĝo de la vjentjana-vangvjenga sekcio de la ĉina-laosa rapidvojo. Zhao diris, "Ni kredas, ke la finkonstruiĝo de la vjentjana-vangvjenga sekcio aldonos novan movforton al plibonigo de la vivteno de la lokanoj, antaŭenigante ekonomian kaj socian disvolviĝon, faciligante translandliman komercan kunlaboron kaj ankaŭ interpopolajn interŝanĝojn.”

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, la sekcio longa je 110 kilometroj de la ĉina-laosa rapidvojo, kune konstruata de la laosa registaro kaj la ĉina Yuannan-provinca Konstrua kaj Investa Grupo, estis malfermita dimanĉe, 13 monatojn antaŭ la planita tempo.

Laŭ raporto, la vojaĝo de la ĉefurbo Vjentjano al la turisma urbeto Vangvjengo nun estas mallongigita de 3,5 horoj al unu horo.

Brita ministro pri sano Matt Hancock merkrede diris, ke la nivelo de prevento kaj regado kontraŭ la epidemio estis altigita ĝis la plej alta en pli multaj regionoj en sud-orienta kaj orienta Anglio.

Hancock diris, ke post la antaŭe rimarkita varianto ”VUI-202012/01”, Britio trovis alian novan varianton. La nova varianto de la viruso povas pli facile disvastiĝi kaj estas pli profunde mutaciinta ol la antaŭa. Britaj fakuloj profunde esploras ĝin.

Hancock diris, ke ĉiuj du kazoj infektitaj per la nova varianto de la kroviruso havas rilatojn kun la lastatempa vojaĝo al Sud-Afriko. La brita registaro jam izolis pacientojn kaj iliajn proksimajn kontaktantojn, kaj limigas vojaĝojn al Sud-Afriko. Tiuj, kiuj iris al Sud-Afriko en la pasintaj du semajnoj, kaj iliaj proksimaj kontaktantoj devas esti tuj izolitaj.

Dividu