Novaĵoj (Decembro 25)

Qiujieming Publikigita: 2020-12-25 16:51:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 25a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Proparolanto de la Ministerio de Komerco diris, ke Ĉinio kaj la EU devas renkonti unu alian duonvoje al atingo de investa pakto; triafazaj klinikaj provoj en Brazilo pruvis efikon de ĉina vakcino. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) devas klopodi kune kaj renkonti unu la alian duonvoje al atingo de duflanka investa traktato.

Proparolanto de la ministerio faris la rimarkojn en interreta respondo al demando de gazetaro pri progreso de la du flankoj en intertraktado, akcentante, ke Ĉinio sin devontigas al antaŭenigo de altnivela malfermo, faros la intertraktadon kun la EU en la premiso protekti siajn sekurecajn kaj disvolvajn interesojn kaj laŭ sia propra takto, kaj klopodos por atingi ampleksan, ekvilibran kaj altnivelan investan traktaton.

La proparolanto diris, ke la traktato celas liveri pli da oportunoj kaj solidan institucian garantion por duflankaj investoj. Atingi la traktaton ne nur helpas profundigi ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj la EU, la du ĉefaj ekonomioj de la mondo, sed ankaŭ gravas por tutmonda ekonomia renormaliĝo.

La Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio diris ĵaŭde, ke Ĉinio konstruis ĉirkaŭ 580 000 bazajn staciojn de la kvina-generacia komunika reto ĉi-jare dum siaj klopodoj por antaŭenigo de nova infrastruktura disvolvado.

Wen Ku, proparolanto de la ministerio, diris en gazetara konferenco, ke ĉiuj subprovinc-nivelaj urboj nun estas kovritaj de la kvina generacio de komunika reto. Li aldonis, ke la lando akcelis disvolvadon de la kvina-generacia reto ĉi-jare, vastigante sian reton dum instigo al diversaj aplikaĵoj de la kvina-generacia reto.

La ekspedo de poŝtelefonoj por la kvina-generacia reto atingis 144 milionojn da unuoj en la unuaj 11 monatoj ĉi-jare, kun 199 novaj modeloj sur la merkato.

Wen diris, ke la ministerio daŭre konstruos altkvalitan reton de la kvina generacio kaj datumajn centrojn kaj samtempe antaŭenigos la aplikadon de la kvina generacio de komunika teknologio en kampoj, inkluzive de fabrikado, energio kaj transporto.

La registaro de la brazila ŝtato San-Paŭlo kaj la prestiĝa medicina instituto Butantan merkrede okazigis gazetaran konferencon, anoncante, ke finiĝis la triafazaj klinikaj provoj de la kronvirusa vakcino ekspluatita de la ĉina kompanio SINOVAC, kaj rezultoj montris efikecon kaj sekurecon de la ĉina vakcino.

Estro de la medicina instituto Butantan Dimas Covas diris, ke dum la provoj ili injektis 20 000 dozojn de vakcino al volontuloj, kaj laŭ ricevitaj donitaĵoj, la vakcino estas la plej sekura inter la surmerkatigitaj ĝis nun. La provoj pruvis, ke la efikeco de tiu ĉi vakcino superas la normon pri plej malalta efikeco de la Monda Organizo pri Sano. La medicina instituto Butantan jam oficiale prezentis al la naciaj aŭtoritatoj pri sano peticion pri registrado de la vakcino en Brazilo.

Brazilo estas la unua lando en la mondo, kiu finis la triafazajn klinikajn provojn de tiu ĉi vakcino, kaj nun ĝiaj provoj iras ankoraŭ en Indonezio, Turkio kaj Ĉilio. Estro de la instituto Butantan diris, ke la ĉina kompanio SINOVAC plu analizos la rezultojn de la triafazaj provoj en Brazilo kaj publikigos la rezultojn en la venontaj 15 tagoj.

Pakistana ĉefministro Imran Khan diris lastatempe dum intervjuo de Ĉina Komunikila Grupo, ke Ĉinio trabatis unikan sukcesan vojon por evoluado en la pasintaj 30 jaroj, kaj ke lia lando volas lerni ĉi-rilatajn spertojn de Ĉinio. Samtempe li laŭdis rezultojn de kunlaboro inter la du landoj en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Dum la intervjuo Khan alte taksis la ĉina-pakistanan amikecon, dirante, ke ĉina-pakistana amikeco estas tre speciala, plialta ol Ĉomolangmo, pli dolĉa ol mielo, kaj la du landoj kiel bonaj fratoj ĉiam subtenas unu la alian kaj dividas feliĉon kaj malfeliĉon en ĉiaj kondiĉoj. Li diris, ke Ĉinio trabatis evoluigan vojon diferencan de la okcidenta kaj akiris grandajn atingojn en la pasintaj 30 jaroj, kaj ke multaj spertoj de Ĉinio estas lernindaj por Pakistano.

Parolante pri la kronvirusa epidemio, la ĉefministro esprimis dankon pro la helpo de Ĉinio. Li diris, ke la pakistana registaro petis helpon de Ĉinio, post kiam aperis kazoj de la malsano en la lando, kaj Ĉinio donis al Pakistano grandan subtenon en la batalo kontraŭ la epidemio. Li aldonis, ke ĝuste pro tio, lia lando atingis bonan rezulton en respondo al la epidemio. Li esprimis sian esperon, ke la du landoj fortigos kunlaboron pri konstruado de la ĉina-pakistana ekonomia koridoro kaj profundigi reciprokprofitajn duflankajn rilatojn.

La singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis merkrede, ke la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj jam komencis senpage imunigi en ses emirlandoj ĉiujn plenaĝajn logantojn kontraŭ la nova kronviruso per ĉina vakcino aprobita en la komenco de decembro.

La brita ĵurnalo Financial Times marde raportis, ke nun logantoj povas esti senpage vakcinitaj en ĉiuj publikaj, privataj kaj kampadaj hospitaloj en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Kiam iuj landoj distribuas la vakcinon laŭ aĝo kaj afekciebleco, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj atendas la alireblecon de la vakcino al ĉiuj plenkreskuloj, inkluzive de miliono da siaj civitanoj kaj pli ol 8 milionoj da fremdlandanoj en la lando.

Septembre en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komenciĝis klinikaj provoj de senaktivigita vakcino ekspluatita de la Pekina Kompanio de Instituto de Biologiaj Produktoj sub la Ĉina Farmacia Grupo. La vakcino estis aprobita por surmerkatigo en la lando en la komenco de decembro.

La Eŭropa Komisiono ĵaŭde deklaris, ke post multaj akraj intertraktadoj, la Eŭropa Unio (EU) kaj Britio atingis interkonsenton pri kunlaboro, inkluzive de komerco. Tio forbalais ĉiujn obstaklojn por fini la transiran periodon de la foriro de Britio el la EU en 2020 laŭ la plano.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen diris en gazetara konferenco okazigita en Bruselo, ke la du flankoj atingis justan kaj ekvilibran interkonsenton, kiu garantios la justan konkurencon kaj la profitojn de EU.

Laŭ la deklaro, tiu interkonsento inkluzivas aranĝojn pri komerco de varoj kaj servoj inter la EU kaj Britio, distribuado de akvoj por fiŝkaptado de Britio kaj kunlaboro inter la du flankoj en trafiko, energio kaj justico.

Dividu