Novaĵoj (Decembro 28)

Publikigita: 2020-12-28 17:13:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 28a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio sukcese enorbitigis novan telesensan sateliton; multaj landoj de la EU komencis vakcinadon kontraŭ la nova kronviruso. Sekve estos programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio sendis novan telesensan sateliton al la kosmo de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio je la 23a horo kaj 44 minutoj dimanĉe laŭ pekina tempo.

La satelito, Yaogan-33, estis ĵetita per raketo Changzheng-4C kaj sukcese eniris la planitan orbiton. Tio estis la 357a flugmisio de la raket-serio Changzheng.

La misio sendis ankaŭ mikro-nano-teknologian eksperimentan sateliton en orbiton. La du satelitoj estos uzataj por sciencaj eksperimentoj, esploro de teraj resursoj, taksado de agrikulturaj rikoltaĵoj kaj antaŭzorgo kaj redukto de katastrofoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate diris, ke Ĉinio volas fari komunajn klopodojn kun Italio por atingi pli grandan disvolviĝon de ĉina-italaj rilatoj en la venontaj 50 jaroj.

Wang faris la rimarkojn per videomesaĝo por la kunprodukta dokumenta filmo "Vojo kune trairita - 50 jaroj de ĉina-italaj rilatoj”, kiu festas la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio.

Wang diris, ke dum la pasinta duonjarcento, ĉina-italaj rilatoj travivis ŝanĝiĝojn de internacia situacio kaj ambaŭ flankoj kune forĝis ampleksan strategian partnerecon de reciproka respekto kaj reciproka fido, reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj, kaj reciproka lernado kaj reciproka helpo.

Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun Italio por persisti en la principo de reciproka respekto, reciproka profito kaj kungajna kunlaboro kaj alte teni la flagon de multflankismo de solidareco, kunlaboro kaj komuna disvolviĝo, por pli granda disvolviĝo de duflankaj rilatoj en la venontaj 50 jaroj.

La fervojo inter Pekino kaj Xiong’an malfermiĝis al trafiko dimanĉe, ligante la ĉinan ĉefurbon kun la "urbo de estonteco" de la lando - la Nova Regiono Xiong'an.

Je la 10a horo kaj 18 minutoj matene, la kuglotrajno C2702 Fuxing forlasis la nove konstruitan Fervojan Stacidomon Xiong'an al Pekino, markante la inaŭguron de la funkciado de la fervojlinio kaj ankaŭ la uzon de la Fervoja Stacidomo Xiong'an, la unua finkonstruita grava infrastruktura projekto en Xiong'an.

Vojaĝdaŭro de Pekina Okcidenta Fervoja Stacidomo al la Nova Regiono Xiong'an estis malongigita de unu horo kaj duono ĝis ĉirkaŭ 50 minutoj. Oni bezonas nur 19 minutojn por veturo de Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno al Xiong'an.

Inter la nove konstruita 91-kilometra sekcio, la parto inter Daxing-a flughaveno kaj Xiong'an ekfunkciis dimanĉe, kun projektita rapido de 350 kilometroj hore. La sekcio inter Pekina Okcidenta Fervoja Stacidomo kaj Daxing-a flughaveno malfermiĝis en septembro 2019.

La Nova regiono Xiong'an troviĝanta ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudokcidente de Pekino kaj kuranta tra la gubernioj Rongcheng, Anxin kaj Xiongxian kaj iuj apudaj regionoj - celas fariĝi nacia modelo de altkvalita disvolviĝo kaj nova motoro por la moderna ekonomia sistemo.

La ĉina civil-aviada reglamentanto anoncis dimanĉe, ke regulaj pasaĝeraviadilaj flugoj inter Ĉinio kaj Britio estos nuligitaj de la 28a de decembro 2020 ĝis la 10a de januaro 2021, por trakti la eblan influon de la varianto de la nova kronviruso, kiu ĵus aperis en Britio.

Laŭ la Civil-Aviada Administracio de Ĉinio, la decido estis farita surbaze de la postuloj de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio kontraŭ la nova kronviruso, kaj ankaŭ koncernaj leĝoj kaj reguloj.

La Civil-Aviada Administracio ankaŭ petis enlandajn kaj eksterlandajn flugkompaniojn liveri al influitaj pasaĝeroj bonajn servojn koncernajn al bilet-repago aŭ flugŝanĝoj.

Dimanĉe, multaj landoj de la Eŭropa Unio (EU) komencis vakcinadon kontraŭ nova kronviruso por loĝantoj. La unua aro da vakcinoj estis kune ekspluatitaj de germana kompanio BioNTech kaj usona kompanio Pfizer.

Dimanĉe, en Hispanio, 96-jara maljunulino, kiu vivas en kadukulejo, estis la unua vakcinita. Ŝi diris, ke ŝi sentis nenian malkomforton post la vakcinado. Laboranto de la sama kadukulejo Monica Tapias estis vakcinita poste, kaj diris, ke ŝi esperas, ke la plej multaj homoj povas esti imunigitaj per la vakcino, kaj esprimis sian bedaŭron pri mortintoj pro la nova kronviruso.

Tri italaj medicinaj laboristoj unue estis imunigitaj per vakcino kontraŭ nova kronviruso dimanĉe. Flegistino Claudia Alivernini, unu el la tri, diris, ke ŝi estas la reprezentanto de homoj, kiuj volas kredi sciencon. Ŝi rigardis la malfacilon en la batalo kontraŭ la nova kronviruso kaj kredis, ke scienco estas la unika rimedo por venko.

Laŭ raportoj de francaj mediatoj, vakcinado komenciĝis en du lokoj en Francio dimanĉe. En hospitalo de la provinco Seine-Saint-Denis, 78-jara maljunulino estis vakcinita la unua. Laŭ la plano, pli ol 20 maljunuloj kaj medicinaj laboristoj estis vakcinitaj en tiu hospitalo. La franca ministerio pri sano diris sabate, ke vakcinado komenciĝis en 23 kadukulejoj en Parizo, Liono kaj Lillo en tiu ĉi semajno.

Laŭ la Centro pri Sistemaj Sciencoj kaj Inĝenierio en la Universitato Johns Hopkins, la totala nombro de kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono superis 19 milionojn dimanĉe.

Laŭ la kalkulado de la Centro pri Sistemaj Sciencoj kaj Inĝenierio, la nombro de kazoj de la novkronvirusa malsano en Usono kreskis ĝis 19 milionoj kaj 572, kun entute 332 145 mortoj, ĝis la 11a horo kaj 22 minutoj laŭ loka tempo.

Kalifornio kun la plej multaj kazoj de 2,1 milionoj fariĝis la unua usona ŝtato, kiu havis pli ol 2 milionojn da kazoj. Teksaso raportis 1,6 milionojn da kazoj, kaj ĝin sekvis Florido kun 1,2 milionoj da kazoj. La ŝtatoj Ilinojso kaj Novjorkio ambaŭ registris pli ol 900 mil kazojn.

Aliaj ŝtatoj kun pli ol 500 mil kazoj inkluzivas Ohion, Georgion, Pensilvanion, Tenesion, Miĉiganon, Nord-Karolinon kaj Viskonsinon.

Ĝis nun, Usono restas la lando plej grave trafita de la pandemio, kun la plej multaj kazoj kaj mortoj en la mondo. Ĝi okupas pli ol 23% de la tutmonda totalo.

Oficejo de brazila vicprezidento Hamilton Mourao diris en deklaro, ke la vicprezidento montriĝis pozitiva dimanĉe en ekzameno pri la nova kronviruso.

La deklaro diris, ke la rezulto estis konfirmita dimanĉe posttagmeze kaj la vicprezidento restos izolita en la oficiala vicprezidenta loĝejo.

Brazila prezidento Jair Bolsonaro estis infektita en julio kaj resaniĝis.

Ĝis la 16a horo dimanĉe, dum 24 horoj Brazilo raportis 18 479 novajn konfirmitajn kazojn de la malsano kaj 344 mortojn. La lando raportis entute 7,48 milionojn da konfirmitaj kazoj kun 191 139 mortoj.

Dividu