Novaĵoj (Decembro 29)

Pluveta Publikigita: 2020-12-29 17:41:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 29a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazas senŝanceliĝan disvolvadon de ĉina-rusa partnereco; Ĉinio oponas usonan leĝon koncernan al Tibeto kaj Tajvano. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio pretas labori kun Rusio por senŝanceliĝe disvolvi la ampleksan strategian partnerecon de kunordigo en la nova epoko inter la du landoj, realigi siajn respektivajn disvolviĝon kaj revigliĝon kaj fari pli grandajn kontribuojn al konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj kaj komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Xi diris tion en telefona konversacio kun sia rusa samrangulo Vladimir Putin, dum kiu la du ŝtatestroj interŝanĝis novjarajn salutojn kaj deziris feliĉan novjaron al la popoloj en la du landoj. Xi diris, ke 2020 estas eksterordinara jaro por Ĉinio, Rusio kaj la tuta mondo, ĉar la kronvirusa pandemio prezentis senprecedencan defion al la vivo kaj sekureco de la homaro kaj donis pezan baton al la monda ekonomio, kaj la mondo eniras periodon de malkvieto kaj transformiĝo. Li aldonis, ke vera oro povas elteni la provon de fajro, kaj la malfacila periodo reliefigis la unikan avantaĝon kaj grandan valoron de la ĉina-rusaj rilatoj.

La ĉina prezidanto rimarkigis, ke la du flankoj subtenis unu la alian por venki la nunajn defiojn, kaj daŭre firme apogis unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj, kio pruvis ilian altnivelan reciprokan fidon kaj amikecon. Li aldonis, ke la du landoj ludis gvidan rolon en internacia kunlaboro kontraŭ la kronvirusa epidemio, glate antaŭenigis kunordigon inter la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio, kaj kune festis la 75an datrevenon de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj la fondiĝo de la UN. Ili ludis gravan gvidan rolon ankaŭ ene de multflankaj kadroj kiel la Grupo 20, la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj BRICS-landoj, kaj fariĝis la ĉefapogilo en protekto de internaciaj egaleco kaj justeco kaj praktiko de multflankismo.

Xi emfazis, ke ĉina-rusaj rilatoj havas fortan endogenan potencon kaj sendependan valoron, kiuj ne estos influitaj de ŝanĝiĝoj en la internacia areno aŭ de iuj aliaj faktoroj.

Putin diris, ke la rusa-ĉinaj rilatoj konstante disvolviĝas ĉi-jare malgraŭ la influo de la kronvirusa epidemio, kaj la du flankoj subtenas unu la alian en la batalo kontraŭ la pandemio, kaj la duflanka kunlaboro en kampoj kiel ekonomio kaj komerco, energio, kaj scienco kaj teknologio kontinue antaŭeniras. Li diris, ke Rusio senŝanceliĝe klopodas antaŭenpuŝi altnivelan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko inter la du landoj, kaj ke li volas labori kun Xi por senĉese liveri strategian gvidadon kaj certigi pluan disvolviĝon de duflankaj rilatoj en la nova jaro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian lunde diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio forte oponas leĝon subskribitan de usona prezidento Donald Trump, kiu havas negativajn enhavojn koncernajn al demandoj pri Tibeto kaj Tajvano. La demandoj pri Tibeto kaj Tajvano rilatas al integreco de la ĉina teritorio, kaj estas ĉinaj internaj aferoj, kiuj ne toleras alilandan intervenon.

Zhao diris, ke Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi intervenon en ĝiajn internajn aferojn por ne plu damaĝi kunlaboron kaj rilatojn inter la du landoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris lunde, ke la ĉina registaro atribuas grandan gravecon al la sekureco kaj efikeco de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso kaj kontribuos por la alirebleco kaj kostelportebleco.

Laŭ raportoj, en la venonta jaro la tuta mondo produktos ĉirkaŭ 12 miliardojn da dozoj da vakcinoj, kaj 9 miliardoj da dozoj el ili estas menditaj de riĉaj landoj. Elekti vakcinojn eksputatitajn de Ĉinio estas la sola vojo por la plej multaj landoj. Sed ankoraŭ iuj dubas pri la fidindeco de ĉinaj vakcinoj. Zhao diris en gazetara konferenco, responde al rilata demando, ke koncernaj ĉinaj firmaoj strikte observas sciencajn leĝojn kaj reglamentojn en ekspluatado de vakcinoj kaj rigore sekvas internaciajn regulojn kaj leĝojn en internacia kunlaboro.

Zhao diris ankaŭ, ke kelkaj vakcinoj kontraŭ la kronviruso estas en triafazaj klinikaj provoj en pluraj landoj kaj progresis, kaj Ĉinio aprobis krizokazan uzon de vakcinoj. Li aldonis, ke neniu kazo kun serioza malbona reakcio estas raportita.

La Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj la Komerca Ministerio de Ĉinio lunde publikigis reviziitan industrian katalogon, kiu enlistigis pli da sektoroj instigantaj al eksterlanda investo.

La komerca Ministerio diris, ke kompare kun la nuna versio, la nova listo havas 127 pliajn artikolojn, kun kresko de 10% en nombro de sektoroj instigantaj al eksterlanda investo.

Samtempe, 88 ekzistantaj eroj estis modifitaj por grandigi sian kovradon.

Laŭ la Komerca Ministerio, la pliigo rilatas precipe kun eroj koncernaj al fabrikado, produktaj servoj kaj tiuj en la centraj kaj okcidentaj regionoj.

Ĝi diris, ke la subkatalogo de konkurencivaj industrioj en centraj kaj okcidentaj regionoj instigantaj al eksterlanda investo enkondukis 62 novajn erojn kaj modifis 37 aliajn.

Novaj sektoroj aldonitaj al la nacinivela subkatalogo inkluzivas spirilojn, aparatojn de eksterkorpa membrana oksigenado, servon de interreta eduko kaj teknologiojn de la kvina-generacia poŝtelefona telekomuniko.

Ĉina ministro pri industrio kaj informadika teknologio Xiao Yaqing diris lunde en Pekino, ke Ĉinio orde antaŭenigos konstruadon de la kvina-generacia komunika reto, kaj rapidigos la kovradon de la nova reto en ĉefaj urboj por starigo de pli ol 600 mil novaj bazaj stacioj.

La UN dimanĉe memorfestis la unuan internacian tagon pri antaŭgardo kontraŭ epidemioj. Estroj de koncernaj institucioj de la UN faris paroladojn per video, alvokante la internacian komunumon serioze tiri lecionojn el la novkronvirusa epidemio, kaj pliigi investon en la prevento de epidemioj por respondi al eventualaj krizoj pri publika sano en la estonteco.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres emfazis en parolado la bezonon starigi potencan prisanan sistemon kaj plifortigi teknologian kunlaboron inter landoj.

La irana ĵurnalo Tehran Times raportis, ke proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Saeed Khatibzadeh lunde avertis koncernajn landojn ne transpaŝi la “ruĝan linion de la nacia sekureco de Irano.

Khatibzadeh faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li diris, ke li rimarkis raporton pri submarŝipo de la israela armeo en la golfo, kaj ke estas bone konata la graveco de la golfo por lia lando. Li aldonis, ke transpaŝi la “ruĝan linion” alportos grandajn riskojn.

Responde al demando de raportisto, ke la usona mararmeo lastatempe anoncis, ke ĝia nuklea submarŝipo veturis tra la markolo Hormuz, Khatibzadeh diris, ke Irano ne volas vidi regionan streĉecon, tamen ĝi senhezite defendos sin, kaj esperas, ke la usona flanko prenos rimedojn por mildigi la regionan streĉecon.

Dividu