Novaĵoj (Decembro 30)

Publikigita: 2020-12-30 16:33:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 30a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazas agrikulturon, kamparon kaj terkultivistojn kiel ĉefan prioritaton; intertraktado pri investa interkonsento inter Ĉinio kaj la EU akiris gravan progreson. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke solvi demandojn rilatajn al agrikulturo, kamparaj regionoj kaj terkultivistoj estas la ĉefa prioritato por la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la dutaga jara centra konferenco pri la kampara laboro, kiu fermiĝis marde en Pekino. Li diris en la kunveno, ke klopodoj devas esti faritaj por altigi la efikecon kaj kvaliton de la agrikultura sektoro, fari kamparajn regionojn taŭgaj por loĝado kaj laboro kaj certigi, ke terkultivistoj estu riĉaj kaj bonhavaj.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio estas en grava momento de marŝo al sia dua centjara celo, tial la tasko firmigi kaj etendi la atingojn de malriĉec-redukto, antaŭenpuŝi ĉiuflankan kamparan vigliĝon kaj akceli la modernigon de la agrikultura sektoro kaj kamparaj regionoj estas grava demando rilata al la ĝenerala situacio, kiu meritas grandan atenton de la tuta partio. Li aldonis, ke firmigi la fundamenton de agrikulturo, kamparaj regionoj kaj laboro rilata al terkultivisto estas "la balasto" de la lando por trakti la ŝanĝiĝantan situacion kaj malfermi novajn perspektivojn.

La konferencon prezidis ĉefministro Li Keqiang, kiu estas ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestantaj la kunvenon inkluzivis Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faros novjaran paroladon por sonori la jaron 2021 je la 19a horo jaŭde.

La parolado estos elsendita de ĉefaj televidaj kaj radiodisaŭdigaj kanaloj de Ĉina Komunikila Grupo, kaj la retejoj kaj novmediataj platformoj de ĉefaj ŝtataj novaĵ-organizoj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang subskribis dekreton de la Ŝtata Konsilio anoncantan publikigon de reguloj pri registaraj inspektadoj.

Laŭ la dekreto, la reguloj estos validaj ekde la 1a de februaro, 2021.

Laŭ la reguloj, registaraj inspektoj celas kontroli la efektivigon de gravaj decidoj kaj planoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, kaj kontroli la plenumadon de ĉefaj taskoj donitaj de registaroj sur pli altaj kaj respondaj niveloj.

La reguloj ankaŭ faras ampleksajn kondiĉojn pri la respondecoj de partioj partoprenantaj en inspektoj kaj pri proceduroj kaj metodoj de inspekto.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde renkontiĝis kun itala ministro pri eksterlandaj aferoj Luigi Di Maio per videoligo.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 50an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Italio, kaj duflankaj rilatoj venkis la influon de la kronvirusa pandemio kaj subtenis sanan kaj stabilan disvolviĝon. Li akcentis, ke Ĉinio antaŭenigos reformon kaj malfermon ĉe pli alta deirpunkto kaj alportos pli grandajn oportunojn al landoj, inkluzive de Italio. La du flankoj devas ekspluati la potencialon de kunlaboro en diversaj kampoj kaj plivastigi kaj profundigi interrilatojn en la post-pandemia epoko.

Di Maio alte taksis la progreson de la rilatoj inter Italio kaj Ĉinio kaj diris, ke la itala flanko firme apogas la ampleksan strategian partnerecon inter la EU kaj Ĉinio kaj subtenas fruan atingon de ampleksa interkonsento pri investo inter la EU kaj Ĉinio..

Wang kaj Di Maio ankaŭ ĉeestis la ferman ceremonion de la 10a komuna kunveno de la Ĉina-Itala Registara Komitato.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke pro la komuna klopodo de ambaŭ partioj, la intertraktado pri investa interkonsento inter Ĉinio kaj la EU lastatempe faris gravan progreso kun promesplenaj perspektivoj.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al demando pri la plej nova disvolviĝo de la intertraktado.

Wang diris, "Mi esperas, ke la interkonsento povas esti atingita kiel eble plej baldaŭ por liveri solidan institucian kadron al ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU kaj alporti efektivajn avantaĝojn al la entreprenoj kaj popoloj de la du flankoj.”

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris lunde, ke la kronvirusa pandemio montras problemojn de la homaro, inkluzive de malegaleco kaj granda diferenco de riĉeco inter homoj, kaj la ĝusta vojo al solvado de tiuj problemoj estas solidareco, unuanimeco kaj reciproka kompreno kaj atingi celojn de la UN pri daŭripova disvolvado.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres lunde alvokis la internacian komunumon fari 2021 "resaniga jaro" en sia videomesaĝo por la nova jaro.

La ĉefo de la UN diris "Ni kune kreu pacon inter ni kaj kun la naturo, traktu la klimatan krizon, ĉesigu la disvastiĝon de la nova kronviruso, kaj faru 2021 resaniga jaro.”

La ĝenerala sekretario aldonis, “Ni resaniĝu de la influo de mortiga viruso, resaniĝu de rompitaj ekonomioj kaj socioj, renormaliĝu de dividiĝo, kaj komencu resanigi la planedon. Tio devas esti nia novjara rezolucio por 2021."

Guterres emfazis, ke "malriĉeco, malegaleco kaj malsato kreskas. Laborpostenoj malaperas kaj ŝuldoj kreskas. Infanoj luktas. Perforto en la hejmo kreskas, kaj malsekureco estas ĉie."

Laŭ pozitiva vidpunkto, li diris, “La nova jaro baldaŭ venos. Kaj kun ĝi, ni vidas radiojn de espero. Homoj etendas manon de helpo al najbaroj kaj fremduloj; frontliniaj laboristoj plenforte klopodas; sciencistoj ekspluatas vakcinojn en rekorda mallonga tempo; landoj faras novajn devontigojn por malebligi klimatan katastrofon.”

Li diris ankaŭ, ke se homoj unuiĝos kaj unuanime klopodos, tiuj esperoj lumigos la tutan mondon, kaj la internacia komunumo venkos la duoblajn krizojn de klimatŝanĝiĝo kaj la kronvirusa epidemio.

Dividu