Novaĵoj (Decembro 31)

Publikigita: 2020-12-31 16:51:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 31a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novjaran mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping por 2021, sekve estos novaĵojn: Ĉinio kaj EU finis intertraktadon pri investa interkonsento; simpozio festas 80an datrevenon de radiodisaŭdigo de Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj eŭropaj gvidantoj merkrede anoncis, ke la du flankoj finis intertraktadon pri investa interkonsento en planita tempo.

La anonco estis farita dum kunveno inter Xi kaj germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo.

Xi diris, ke la investa interkonsento inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) estas "ekvilibra, altnivela kaj reciproke utila", kaj ke la traktato montris la decidon kaj fidon de Ĉinio antaŭenpuŝi altnivelan malfermon. Ĝi liveras pli grandan merkataliron, plialtnivelan komercan medion, pli fortajn instituciajn garantiojn kaj pli brilajn kunlaborajn perspektivojn por reciproka investado. Li diris ankaŭ, ke la traktato ankaŭ multe akcelos mondan ekonomian renormaliĝon en la post-pandemia epoko, fortigos la fidon de la internacia komunumo al ekonomia tutmondiĝo kaj libera komerco, farante gravajn kontribuojn al la konstruado de malferma monda ekonomio.

La eŭropaj gvidantoj diris, ke malgraŭ la influo de la kronvirusa pandemio, Eŭropo kaj Ĉinio konservis striktan altnivelan komunikadon ĉi-jare kaj akiris gravan progreson en serio da temoj inkluzive de la interkonsento pri geografiaj indikoj. Ili diris, ke la fino de la intertraktado pri investa interkonsento estis grava mejloŝtono en la disvolviĝo de rilatoj inter la EU kaj Ĉinio kaj ankaŭ helpos antaŭenigi la renormaliĝon kaj kreskon de la monda ekonomio. Ili diris ankaŭ, ke la atingoj refoje montris al la mondo, ke kvankam Eŭropo kaj Ĉinio havas diferencojn pri iuj demandoj, ambaŭ flankoj havas la politikan volon plifortigi dialogon kaj profundigi kunlaboron surbaze de reciproka respekto por atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn.

Prezidanto Xi Jinping merkrede emfazis kunordigitajn klopodojn por atingi pli grandan trarompon en la reformo dum la nova disvolva stadio de Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la 17an kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno ekzamenis resuman kaj taksadan raporton pri profundigo de ampleksa reformo de post la tria plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ. La kunveno ankaŭ ekzamenis kaj aprobis serion da gvidlinioj kaj planoj pri integriĝo de la gvidado de la partio en korporacia regado de centre administrataj ŝtataj entreprenoj, disvolvado de ekonomia sistemo por verda kaj malaltkarbona cirkla disvolviĝo, laŭleĝa publikigo de mediaj informoj, divido de administraj datumoj, profundigo de reformoj pri buĝeta administrado, plifortigo de ideologia kaj politika laboro, plibonigo de leĝplenumado de imposta leĝo kaj starigo de financa tribunalo en Pekino.

Xi diris, ke la reformoj kaŭzis profundajn ŝanĝiĝojn en la ideologia kaj teoria kampo, organiza strukturo kaj la ŝtataj kaj regadaj sistemoj, kun vasta publika partopreno. Li emfazis, ke Ĉinio ankoraŭ alfrontas kompleksajn kontraŭdirojn kaj problemojn survoje al reformo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros oficialajn vizitojn al Niĝerio, Demokratia Respubliko Kongo, Bocvano, Tanzanio kaj Sejŝeloj de la 4a ĝis la 9a de januaro, 2021 laŭ invito de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la kvin landoj.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, Wang Wenbin, faris la anoncon merkrede en Pekino. Wang diris, ke la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj elektis Afrikon por la unua eksterlanda vizito ĉiujare ekde 1991, kaj la vizitoj de Wang estas daŭrigo de ĉi tiu bona tradicio, kiu plene montras la grandan gravecon atribuitan de Ĉinio al la rilatoj kun Afriko .

La proparolanto diris ankaŭ, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio kaj Afriko kunligis manojn por batali kontraŭ la epidemio, kio montras profundan amikecon. En tiaj cirkonstancoj, la vizitoj de Wang montras ankaŭ sinceran volon kaj decidon de Ĉinio profundigi amikajn rilatojn kun afrikaj landoj en la postepidemia epoko.

Ĉina senaktivigita vakcino montras 79,34-procentan efikecon kontraŭ la nova kronviruso 2019, laŭ la intertempaj rezultoj de la triafazaj klinikaj provoj publikigitaj de ĝia ekspluatanto merkrede.

La senaktivigita vakcino estas ekspluatita de la Pekina Korporacio de Instituto de Biologiaj Produktoj de la Ĉina Nacia Bioteknologia Grupo rekte sub la Ĉina Nacia Formacia Grupo, aŭ Sinopharm.

Post la proceduro de du-doza inokulo, la vakcinitoj ĉiuj produktis altajn titrojn de antikorpoj, kaj la serokonverta kvanto de neŭtrigaj antikorpoj atingis 99,52%.

La rezultoj plenumas la postulojn de teknikaj normoj de la Monda Organizo pri Sano kaj la normojn difinitajn de la ĉina Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj. La kompanio sendis peticion al la Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj por kondiĉita merkata aprobo.

Gazetara servo de ukraina prezidento raportis merkrede, ke prezidento Volodymyr Zelensky informis pri subskribo de la kontrakto de pli ol 1,9 milionoj da dozoj da vakcino kontraŭ la nova kronviruso 2019 fabrikitaj de la ĉina kompanio SinoVac Biotech, kaj la lando klopodas por akiri pli da vakcinoj.

Zelensky diris, "Ni subskribis la unuan kontrakton por la liverado de la vakcino - ne plu memorando, sed kontrakto por pli ol 1,9 milionoj da dozoj.” La prezidento rimarkigis, ke la ukraina registaro aĉetas nur altkvalitan vakcinon, kiu pruvis sian efikecon.

Subskribi la kontrakton malfermas la vojon por la liverado kaj uzo de la ĉina vakcino post oficiala registrado.

Merkrede en Pekino okazis simpozio por festi la 80an datrevenon de la afero de la ĉina popolo pri radiodisaŭdigo. Establita en revoluciaj jaroj kun sanga batalo, la ĉina disaŭdigo portas ruĝan genon kaj estas parto de la gazetara laboro de la Komunista Partio de Ĉinio. En la pasintaj 80 jaroj, generacioj de laborantoj pri disaŭdigo travivis malfacilajn tempojn kaj brilan kurson. Kun senlima lojaleco al la partio, ili firme propagandis rekomendojn de la partio, reflektis voĉon de la popolo, vivece montris grandan praktikon, aktive antaŭenpuŝis disvolvadon de la disaŭdiga afero kaj faris gravajn kontribuojn por venkoj en revolucio, konstruado kaj reformo.

Dividu