Novaĵoj (Januaro 04)

Mirinda Publikigita: 2021-01-04 14:50:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 4a de januaro, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto alvokas pli striktan partnerecon kun Argentino; Ĉina valorpapera reglamentanto respondis al usona forstreko de ĉinaj kompanioj el borsa tabelo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas labori kun Argentino por akceli altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenigi la konstruadon de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Xi diris tion en lastatempa interŝanĝo de leteroj kun argentina prezidento Alberto Fernandez. Li diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al duflankaj rilatoj. Li urĝis komunajn klopodojn por daŭrigi kaj profundigi la disvolvadon de la ĉina-argentina ampleksa strategia partnereco.

En sia letero Fernandez alte taksis disvolviĝon de la duflankaj rilatoj kaj la atingojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj dankis Ĉinion pro ĝia subteno al Argentino en respondo al la epidemio. Li diris, ke fronte al la epidmeio, ĉiuj landoj devas solidariĝi, respekti kaj subteni unu alian kaj sin devontigi al la ideo pri konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco, kiun proponis prezidanto Xi.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros oficialajn vizitojn al Niĝerio, Demokratia Respubliko Kongo, Bocvano, Tanzanio kaj Sejŝeloj de la 4a ĝis la 9a de januaro, 2021 laŭ invito de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la kvin landoj. Liu Guijin, eksa ĉina ambasadoro al Sud-Afriko kaj unua speciala reprezentanto de la ĉina registaro pri afrikaj aferoj, diris lastatempe en ekskluziva intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke meze de la kronvirusa epidemio, Ĉinio ankoraŭ subtenas vidalvidjn komunikadon, konsiliĝon kaj kunordigon kun afrikaj landoj, kio reflektas sincerecon kaj amikecon de Ĉinio al Afriko kaj ankaŭ grandan gravecon de ĉiam atribuitan de Ĉinio al rilatoj kun Afriko.

Liu diris, ke dum la pasintaj pli ol 30 jaroj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj ĉiam elektis afrikajn landojn kiel cellokojn de siaj novjaraj vizitoj. Li akcentis, ke neniu alia lando en la mondo povas fari tion.

Liu rimarkigis, ke en la komenco de la kronvirusa epidemio, multaj afrikaj landoj etendis manon de helpo al Ĉinio. Ili donacis materialojn kaj helpis Ĉinion en malsamaj manieroj. Post la eksplodo de la epidemio en Afriko, Ĉinio liveris al Afriko grandan kvanton da helpo kaj subteno dum efika regado de la epidemio enlande. Tio reflektas solidarecon kaj reciprokan helpon de Ĉinio kaj Afriko.

2021 estas la lasta jaro por efektivigo de la rezultoj de la Pekina Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro. Liu diris, ke la forumo ĉi-jare eniros la trian jardekon. La kronvirusa epidemio alportis al la mondo grandegan influon, kaj kontraŭ tia fono, fortigo de ĉina-afrika kunlaboro kaj bona preparo por la 8a Ministra Kunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro estos gravaj punktoj ĉi-jare en ĉina-afrikaj rilatoj.

Ondřej Geršl, veterana komentisto de la ĉeĥa 24hora novaĵ-retejo ac24.cz, diris lastatempe en sia artikolo, ke en 2020 Ĉinio perfekte plenumis sian taskon.

Li diris, ke 2020 estas neordinara jaro kun multaj gravaj okazaĵoj, kiuj antaŭsignas la alvenon de la nova epoko de la mondo kun multpolariĝo.

Li komentis, ke antaŭ kelkaj semajnoj, dekkvin azi-pacifikaj ekonomioj, inkluzive de la dek membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando, oficiale subskribis la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon (RAEP), kio markis, ke la liberkomerca regiono kun plej granda loĝantaro, plej granda ekonomia kaj komerca skalo kaj plej granda potencialo de disvolvado, faris gravan paŝon antaŭen. Cetere, en decembro de 2020, Ĉinio okazigis kunvenon kun la Eŭrazia Ekonomia Unio, kaj la du flankoj diskutis pri starigo de la nova komerca kaj transporta partnereco, nome “Eŭrazia Ŝtala Karavano”. Grava atingo estas ankaŭ tio, ke la EU kaj Ĉinio finis la intertraktadon pri la investa interkonsento post la sep-jara procezo antaŭ la fino de 2020.

Estas menciinde, ke en 2020 Ĉinio unuafoje fariĝis plej granda komerca partnero de la EU anstataŭ Usono. Tial la Eŭropa Konsilio kun Germanio kiel deĵoranta prezidanto-lando faros nenion damaĝantan ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj la EU, se ne paroli pri efektivigo de sankcioj kontraŭ Ĉinio.

Proparolanto de la Ĉina Valorpapera Reglamenta Komisiono diris, ke la eltabeligo de tri ĉinaj kompanioj fare de la Novjorka Borso laŭ la ordono de la usona registaro ignoris la realajn kondiĉojn de rilataj kompanioj kaj la legitimajn rajtojn kaj interesojn de tutmondaj investantoj kaj grave rompis merkatan ordon.

La proparolanto faris la rimarkojn responde al la ĵaŭda anonco de la Novjorka Borso pri eltabeligo de la tri ĉinaj firmaoj China Telecom Corporation Ltd., China Mobile Ltd. kaj China Unicom (Honkongo) Ltd.

La proparolanto diris, ke la tri ĉinaj firmaoj emisiis Usonajn Deponejajn Kvitancojn kaj estis surtabeligitaj en la Novjorka Borso preskaŭ aŭ pli ol du jardekojn. Ili observis la regulojn kaj reglamentojn de la usona valorpapera merkato, kaj estas vaste agnoskitaj de investantoj tutmonde. La eltabeligo de la ĉinaj kompanioj pro politike motivita administracia ordono de la usona registaro serioze malobservis regulojn kaj ordon de la merkato.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la komisiono firme subtenos la tri kompaniojn protekti siajn rajtojn kaj interesojn, kaj kredas, ke ili konvene traktos la malfavoran influon. La komisiono esperas, ke la usonaj flankoj respektos la merkaton kaj laŭleĝan regadon, kaj klopodos por protekti la ordon de la tutmonda financa merkato, konservi la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de investantoj kaj antaŭenigi la stabilan disvolviĝon de la monda ekonomio.

Egipta ministro pri sano kaj loĝantaro Hala Zayed diris sabate vespere, ke Egiptio oficiale aprobis krizokazan uzon de senaktivigita vakcino kontraŭ la nova kronviruso, kiun ekspluatis la ĉina firmao Sinopharm.

Zayed diris per televida programo, ke la Egipta Medikamenta Aŭtoritato dimanĉe sendos al la Ministerio pri Sano kaj Loĝantaro koncernan oficialan licencon, kiun ĝi jam subskribis sabate. La sekureco kaj efikeco de la ĉina vakcino estis pruvitaj en klinikaj provoj.

La Ministerio pri Sano kaj Loĝantaro diris dimanĉe en deklaro, ke sabate la lando raportis 1 407 novajn konfirmitajn kazojn de la kronvirusa malsano, kaj la totala nombro de konfirmitaj kazoj en la lando kalkuliĝis al 140 878, kun 7 741 mortoj.

La Multdimensia Integrita Stabiliga Misio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Centrafrika Respubliko dimanĉe forte kondamnis la atakojn de armita grupo en la urbo Damara sabate kaj en la urbo Bangassou dimanĉe.

Speciala reprezentanto de la UN kaj estro de la Multdimensia Integrita Stabiliga Misio de la UN en Centrafrika Respubliko Mankeur Ndiaye dimanĉe diris, ke la armita grupo sabate matene atakis la urbon Damara kaj estis repuŝita de la registaraj trupoj. Dimanĉe matene, en la urbo Bangassou, la armita grupo atakis la militbazon de registaraj trupoj per pezaj armiloj. Blukaskuloj de la UN aliĝis al la batalo por protekti la sekurecon de civiluloj. La batalo daŭris ĝis dimanĉe matene, tamen la situacio ankoraŭ estis severa.

Dividu