Novaĵoj (Januaro 05)

Qiujieming Publikigita: 2021-01-05 17:47:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 5a de januaro, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Pli ol 73 000 homoj vakcinitaj kontraŭ nova kronviruso en Pekino; Ĉinio ĉiam metas sekurecon kaj efikecon de kronvirusaj vakcinoj sur unuan lokon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Entute 73 537 homoj en Pekino ricevis la unuan dozon da vakcino kontraŭ la nova kronviruso en 220 ejoj de inokulado en du tagoj, de post kiam la urbo komencis la vakcinadon inter specifaj grupoj de homoj kun pli altaj infektriskoj vendrede.

Gao Xiaojun, proparolanto de la urba komisiono pri sano diris dimanĉe en gazetara kunveno, ke neniu serioza kromefiko estis observita inter la vakcinitoj.

La inokulado nun ĉefe kovras naŭ grupojn de homoj en la aĝo de 18 ĝis 59 jaroj en Pekino. Ĉi tiuj inkluzivas frontliniajn doganajn inspektistojn de importitaj frostigitaj varoj kaj personaron laborantan en la eksterlanda kaj enlanda transportaj sektoroj.

La ĉina sfera radioteleskopo kun kvincent-metra aperturo, plej granda unu-telera radioteleskopo de la mondo, estos disponebla por tutmonda servo ekde la 1a de aprilo.

La Nacia Astronomia Observatorio de Ĉinio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, la funkciiganto de la teleskopo, konfirmis lunde, ke sciencistoj tra la mondo povas fari interretajn rendevuojn por uzi la aparaton por observado ekde la 1a de aprilo. La horaro de distribuo estos liverita ekde 1a de aŭgusto.

Jiang Peng, ĉefinĝeniero de la teleskopo, diris, ke en la unua jaro de malfermo de la teleskopo al la tutmonda sciencista komunumo, ĉirkaŭ 10% de la observa tempo estos asignita al eksterlandaj sciencistoj. Ankaŭ ĉinaj sciencistoj devas plenumi la interretan peton.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde en Pekino, ke la ĉina registaro ĉiam metas la sekurecon kaj efikecon de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso sur la unuan lokon, kaj ke Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por antaŭenigi justan distribuadon de vakcinoj kaj kune helpi tutmondan batalon kontraŭ la epidemio.

Estas raporto, ke Indonezio dimanĉe deklaris distribui al 34 provincoj vakcinon ekspluatitan de la ĉina firmao Sinovac. Egipta ministro pri sano diris, ke lia lando subskribis kun la ĉina kompanio Sinopharm kontrakton pri aĉeto de vakcino, kaj la ĉina vakcino estis aprobita por krizokaza uzo en la lando.

Parolante pri internacia kunlaboro en tiu ĉi kampo, Hua diris, ke Ĉinio ĉiam estas malferma pri rilata internacia kunlaboro kaj aktive subtenas ĉinajn entreprenojn kunlabori kun koncernaj fremdlandaj kompanioj pri esplorado kaj ekspluatado de vakcinoj. Ŝi aldonis, ke kelkspecaj ĉinaj vakcinoj estas en la trifazaj klinikaj provoj en fremdaj landoj. Krome, la ĉina flanko aliĝis al la tutmonda mekanismo pri kronvirusaj vakcinoj kaj aliaj internaciaj iniciatoj. Aŭtoritatoj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno jam aprobis registradon de senaktivigita vakcino de la ĉina kompanio Sinopharm en la landoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio urĝas Usonon reveni al prudento kaj racio pri la originoj de la nova kronviruso, kaj protekti la vivojn kaj sanon de la usona popolo per siaj propraj klopodoj kaj internacia kunlaboro.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al komentoj de Matthew Pottinger, vickonsilisto pri nacia sekureco de usona prezidento, ke la kronviruso estis tralikita el ĉina laboratorio.

Hua diris, ke preskaŭ ĉiuj pintklasaj sciencistoj kaj fakuloj pri regado de malsanoj en la mondo, inkluzive de tiuj en Usono, publike malakceptis la tiel nomatan akuzon, ke la viruso estis farita aŭ tralikita el laboratorio en Wuhan. Ŝi urĝas la usonan registaron klarigi, ĉu Pottinger faris la rimarkojn en sia nomo aŭ en tiu de la usona registaro, kaj ke Pottinger devas montri la atestojn tuj, se ekzistas kredindaj atestoj.

Hua akcentis, ke iuj altrangaj usonaj oficialuloj atribuas tiom da graveco al la origino de viruso, do kial la usona flanko ne invitis la Mondan Organizon pri Sano sendi fakulojn por fari surlokan esploron. Ŝi aldonis, ke usonaj amaskomunikiloj jam raportis la rilaton inter la eksplodo de la kronviruso, la gripa sezono de 2019 kaj la esplorbazo ĉe Fort Detrick en Usono. Ŝi demandis, kial Usono konstruis pli ol 200 biologiajn laboratoriojn eksterlande, kaj kial ĝi ne invitas internaciajn ĵurnalistojn viziti ilin.

La proparolanto diris ankaŭ, "Ni esperas, ke tiuj usonaj oficialuloj revenos al prundento kaj racio, alfrontos la realaĵon kaj protektos la vivojn kaj sanon de la usona popolo per siaj propraj klopodoj kaj internacia kunlaboro. Se ĝi opinias sin grava lando, ĝi devas konduti kiel grava lando.”

Koncerne la atakon de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri la situacio de homaj rajtoj en Ĉinio per la honkonga demando, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde en gazetara konferenco, ke dum la novkronvirusa epidemio, fari nenion kaj ignori homajn vivojn estas vera malrespekto al homaj rajtoj.

Antaŭe, Pompeo faris deklaron, dirante, ke la Komunista Partio de Ĉinio persekutis 12 honkonganojn pro kontraŭleĝa transiro de la landlimo, prezentante la senkompatecon kaj malrespekton al homaj rajtoj. Pro tio, Hua emfazis, ke Ĉinio estas jurŝtato. La ĉina justico proceduras laŭ leĝo, kaj la usona flanko ne rajtas enmiksiĝi en tion.

Hua diris, ke la rajto pri vivo estas la plej ĉefa homa rajto. En Usono, la nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano jam superis 20 milionojn kun pli ol 350 mil mortoj. Tio estas malrespekto al homaj rajtoj. Ĉu sinjoro Pompeo iam montris simpation al tiuj mortintoj aŭ klopodis por savi tiujn vivojn?

Hua diris, ke Ĉinio urĝas la usonan flankon ĉesigi kalumunion kontraŭ ĝi kaj haltigi intervenon en ĝiajn internajn aferojn kaj enmiksiĝon en ĝian juĝan suverenecon.

La Atom-Energia Organizo de Irano anoncis lunde vespere, ke riĉigita uranio kun abundeco de 20% komencis esti disponebla en ĝia instalaĵo Fordow.

Behrouz Kamalvandi, proparolanto de la Atom-Energia Organizo de Irano, diris en ŝtata televido, ke la 20-procenta riĉigo komenciĝis en la instalaĵo Fordow kaj atingis la stabilan nivelon. Li aldonis, ke la uranio estas akirita el du riĉigaj kaskadoj.

Irana prezidento Hassan Rouhani lastatempe instrukciis la registaron efektivigi la leĝprojekton adoptitan de la irana parlamento en decembro de 2020 kaj fari aranĝon pri rilata financa elspezo.

En la komenco de decembro la irana Konsilio de Konstitucia Kuratoreco aprobis la leĝprojekton adoptitan de la parlamento kaj postulis, ke la registaro rifuzu la nuklean kontroladon de la Internacia Atom-Energia Agentejo en la lando kaj plue trarompu limigojn sub la Komuna Ampleksa Agadplano, se sankcioj kontraŭ Irano ne estus malstreĉitaj en la venontaj du monatoj.

Dividu