Novaĵoj (Januaro 06)

Qiujieming Publikigita: 2021-01-06 17:30:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 6a de januaro, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Niĝeria prezidento renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj; Ĉinio urĝas ĉiujn koncernajn partiojn sin deteni pri irana nuklea demando. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Niĝeria prezidento Muhammadu Buhari marde renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj ambaŭ flankoj promesis antaŭenigi duflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Buhari petis Wang transdoni liajn sincerajn salutojn al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj diris, ke dum la pasintaj 50 jaroj, rilatoj inter Niĝerio kaj Ĉinio atingis konstruemajn rezultojn kaj Niĝerio estas tre kontenta pri progreso de duflankaj rilatoj. Li diris, ke en tempo, kiam la nafta prezo falis kaj Niĝerio alfrontis malfacilojn en disvolviĝo, danke al la forta subteno de Ĉinio, Niĝerio efike mildigis problemojn de subevoluinta infrastrukturo kaj nesufiĉa manĝaĵa provizado. Ĉinio ludis tre gravan rolon en la daŭripova disvolviĝo de Niĝerio. Li aldonis, ke la niĝeria registaro sin dediĉos plu al antaŭenigo de la ĉiuflanka disvolviĝo de la niĝeria-ĉinaj rilatoj.

Wang diris, ke la du ŝtatestroj starigis bonan reciprokan fidon kaj profundan amikecon, kiuj ludis rolon de strategia gvidado en la disvolviĝo de la ĉina-niĝeriaj rilatoj. Niĝerio, kiel grava afrika lando, ĉiam okupis gravan pozicion en la diplomatio de Ĉinio kun Afriko. La plej grava sperto de la pasintaj 50 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Niĝerio ĉiam estis interkompreno, reciproka fido kaj reciproka subteno.

Wang dankis Niĝerion pro ĝia subteno al Ĉinio pri demandoj koncernaj al la kernaj interesoj de Ĉinio. Ankaŭ Ĉinio daŭre subtenos Niĝerion protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj evoluigajn interesojn, kaj apogos Niĝerion ludi pli grandan rolon en regionaj kaj internaciaj demandoj. Ĉinio volas dividi sperton kaj teknologion pri cifereca ekonomio kun Niĝerio, fari kunlaboron pri verda ekonomio kaj kune trakti la defion de klimatŝanĝiĝo. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Niĝerio por plene ludigi la rolon de la interregistara komitato de la du landoj, akceli multflankan kunlaboron kaj plu antaŭenigi duflankajn rilatojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio urĝas ĉiujn koncernajn partiojn esti trankvilaj kaj sin deteni pri la irana nuklea demando, kaj ke nun la plej urĝa tasko estas puŝi Usonon reveni al la Komuna Ampleksa Agadplano senkondiĉe kaj kiel eble plej frue, nuligi ĉiujn rilatajn sankciojn kaj krei kondiĉojn por revenigi la iranan nuklean interkonsenton sur la ĝustan vojon.

Estas raporto, ke proparolanto de la irana registaro diris lunde, ke prezidento Hassan Rouhani jam instrukciis produktadon de riĉigita uranio kun abundeco de 20%. Proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono diris, ke la movo de Irano evidente intencas grandigi la nuklean ĉantaĝon, kaj tiu ĉi intenco neniam sukcesos.

Hua diris ankaŭ, ke nun la irana nuklea demando troviĝas ĉe la ŝlosila punkto kaj sub kompleksa situacio, kaj la ĉina flanko urĝas ĉiujn partiojn esti trankvilaj, persisti en konsento pri konservado de la Komuna Ampleksa Agadplano kaj sin deteni de agoj, kiuj povas plialtigi la streĉecon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying marde diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio subtenos plu la konstruadon de la afrika liberkomerca regiono, diskutos kun afrikaj landoj pri kunlaboro de ĉina-afrika liberkomerca regiono, grandigos la importadon de afirikaj produktoj, injektos novan movforton por transformiĝo kaj plibonigo de ĉina-afrika kunlaboro kaj antaŭenpuŝos la konstruadon de ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

En la 1a de jaruaro, 2021, validiĝis ambaŭ la Liberkomerca Interkonsento inter Ĉinio kaj Maǔricio kaj la Afrik-Kontinenta Liberkomerca Regiono.

Hua diris, ke la Ĉina-Maŭrica Liberkomerca Regiono estas la unua liberkomerca regiono konstruita de Ĉinio kaj afrika lando. La ĝusttempa efektivigo de la Liberkomerca Interkonsento inter Ĉinio kaj Maǔricio en prezentis la pozicion de la ĉina flanko por firme antaŭenpuŝi la reciproke profitan kunlaboron kun Afriko kaj profundigi la tradician amikecon inter la du flankoj, riĉigante la enhavojn de la ĉina-afrika ampleksa strategia kunlabora partnereco.

Hua diris, ke Ĉinio esprimis grandan gratulon pro la efektivigo de la Afrik-Kontinenta Liberkomerca Regiono. Tio estas la ŝlosila marko dum la procezo de la afrika ekonomia integriĝo, prezentante la fortan decidon kaj klopodon de afrikaj landoj por unuiĝo, memstara fortiĝo kaj ekonomia restrukturado.

La Monda Banko diris en sia nova raporto Tutmonda Ekonomia Perspektivo publikigita marde, ke la tutmonda ekonomio kreskos je 4% en 2021, supozante, ke vakcinado kontraŭ la nova kronviruso disvastiĝos tra la tuta jaro.

"La tutmonda ekonomio ŝajnas eliranta el unu el siaj plej profundaj recesioj kaj komencanta mildan renormaliĝon," diris prezidanto de la Monda Banko David Malpass al raportistoj en gazetara konferenco okazigita marde matene.

Laŭ la raporto, kvankam la tutmonda ekonomio kreskas denove post 4,3-procenta malkresko en 2020, la pandemio kaŭzis multajn mortojn kaj malsanojn, faligis milionojn da homoj en malriĉecon kaj eble deprimos ekonomian aktivecon kaj enspezojn dum longa periodo.

La raporto rimarkigis, ke politikaj prioritatoj en la proksima estonteco esto regi la disvastiĝon de la nova kronviruso kaj certigi rapidan kaj vastan aranĝon de vakcinoj.

Saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj Faisal bin Farhan Al Saud diris marde, ke Saud-Arabio kaj aliaj landoj jam restarigis ampleksajn diplomatiajn rilatojn kun Kataro.

La 41a Pintkunveno de la Kunlabora Konsilio por Arabaj Landoj de la Golfo okazis marde en la saud-arabia okcidenta urbo Al-Ula. Gvidantoj ĉeestantaj al la kunveno subskribis la Deklaracion de Al-Ula.

La saud-arabia ministro pri eksterlandaj aferoj diris en gazetara konferenco post la pintkunveno, ke la Deklaracio de Al-Ula atestis fortan politikan volon kaj sincerecon de diversaj landoj. Saud-Arabio, Barejno, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Egiptio restarigis ampleksajn diplomatiajn rilatojn kun Kataro, malfermante novan ĉapitron por akceli sekurecon kaj stabilecon de la regiono.

En junio de 2017, Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno kaj Egiptio deklaris rompi diplomatiajn rilatojn kun Kataro kaj enkonduki sankciojn kontraŭ ĝi sub la preteksto, ke ĝi “subtenis terorismon” kaj “rompis regionan sekurecon”.

Dividu