Novaĵoj (Januaro 07)

Qiujieming Publikigita: 2021-01-07 17:30:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Lucia kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo, estas la 7a de januaro, ĵaŭde, unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidento de Demokratia Respubliko Kongo renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj; La usona Kongreso denove kunvenis horojn post kiam manifestaciantoj enrompis Kapitolon. Nun bonvolu sŭskulti novaĵojn.

Prezidento de Demokratia Respubliko Kongo (DRK) Felix Tshisekedi renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede en Kinŝaso.

Tshisekedi diris, ke Demokratia Respubliko Kongo alte ŝatas sian amikecon kun Ĉinio kaj ĉiam rigardas Ĉinion kiel bonan amikon. Li diris, ke lia lando volas daŭrigi la amikan tradicion inter la du landoj kaj plu disvolvi duflankajn rilatojn. Li dankis Ĉinion pro ĝia helpo en batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio kaj ekonomia disvolviĝo.

Tshisekedi diris, ke Demokratia Respubliko Kongo, kiu baldaŭ estos deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, volas aktive partopreni en afrika-ĉina kunlaboro kaj bonvenigas pli da ĉinaj entreprenoj investi en la lando kaj fortigi kunlaboron en infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj.

Wang Yi diris, ke reciproka subteno kaj fido estas bela tradicio inter Ĉinio kaj Demokratia Respubliko Kongo. Ĉinio aprezas la volon de la registaro de Demokratia Respubliko Kongo daŭrigi la tradicion de amikeco inter la du landoj kaj volas esti la longedaŭra kaj fidinda kunlabora partnero de Demokratia Respubliko Kongo. Li diris, ke Ĉinio volas helpi Demokratian Respublikon Kongon disvolvi sin kaj plibonigi la popolan vivtenon. La ĉina flanko urĝis ĉinajn kompaniojn en Demokratia Respubliko Kongo sekvi la ĝustan vojon al justeco kaj interesoj, observi la leĝojn kaj regularojn de la lando kaj respekti lokajn morojn kaj kutimojn.

Wang diris, ke Ĉinio esprimas gratulon pro la malfermo de la Afrik-Kontinenta Liberkomerca Regiono en la 1a de januaro ĉi-jare, subtenas la klopodojn de Afriko por fortigo de unueco kaj antaŭenigo de integriĝo, kaj esperas, ke Afriko ludos pli grandan rolon en internaciaj demandoj.

Samtage Wang ankaŭ interparolis kun Marie Tumba Nzeza, ministro pri eksterlandaj aferoj de Demokratia Respubliko Kongo kaj ili kune renkontiĝis kun la gazetaro. Post la intertraktado, la du ministroj subskribis Memorandon de Interkompreno inter la du registaroj por kune antaŭenigi la konstruadon de la iniciato Zono kaj Vojo.

La ĉina Komerca Ministerio merkrede diris, ke la usona flanko devas ĉesigi sian senbazan subpremon kontraŭ ĉinaj aplikaĵoj kaj limigojn al la normala uzo de ĉinaj produktoj kaj servoj en Usono.

"Ni firme subtenos entreprenojn protekti siajn rajtojn kaj interesojn laŭ la leĝo, kaj rezervos la rajton preni necesajn rimedojn," proparolanto de la Komerca Ministerio diris interrete por respondi al gazetara peto pri komentoj rilataj al la usona administra ordono, kiu malpermesas transakciojn koncernajn al ok ĉinaj aplikaĵoj.

La proparolanto diris, ke la usona movo devias de la principo de justa konkurenco, malobeas internaciajn ekonomiajn kaj komercajn regulojn kaj subfosas normalan merkatan ordon, kaj krome, tio ankaŭ damaĝas la interesojn de konsumantoj, inkluzive de usonaj uzantoj, kaj malfortigos la fidon de tutmondaj investantoj al la usona komerca medio.

La proparolanto diris, ke la ok aplikaĵoj influitaj de la usona administra ordono estas vaste bonvenigataj de la merkato kaj konsumantoj, kaj faciligis senkontaktan pagon, komunikadon kaj enhejman laboron de homoj dum la kronvirusa pandemio. La proparolanto aldonis, ke la usonaj limigoj al la aplikaĵoj ne utilas al prevento kaj regado de la malsano, nek helpas ekonomian renormaliĝon.

Ankaŭ proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede kondamnis la malpermeson adoptitan de Usono sub la preteksto protekti la privatecon kaj datuman sekurecon de usonaj civitanoj.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke ĉi tio estas alia ekzemplo, ke la usona flanko etendas la koncepton pri nacia sekureco kaj misuzas ŝtatan potencon por senbaze subpremi alilandajn kompaniojn.

Ĉina sendito merkrede alvokis serĉi multflankismon kaj disvolvajn oportunojn por renkonti la defiojn konservi pacon kaj sekurecon en vundebla situacio.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke 2020 ĵus finiĝis kiel eksterordinara jaro, dum kiu la disvastiĝo de la nova kronviruso kaŭzis tutmondan krizon, elmontrante malfortikecon sur naciaj kaj tutmondaj niveloj.

“En la malkvieta jaro, ni sentis pli profunde ol iam ajn antaŭe, ke ĉiuj landoj estas interdependaj kaj dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj kredas pli firme ol iam ajn antaŭe la gravecon de multflankismo kaj kunlaboro por traktado de la defioj. Estas pli multaj kialoj ol iam ajn antaŭe por subteni la UN ludi gravan rolon en konservado de internaciaj paco kaj sekureco kaj realigo de komuna disvolviĝo."

Li alvokis klopodojn labori kune por batali kontraŭ la pandemio, pliigi enmeton en plifortigo de disvolva elasteco por trakti la radikajn kaŭzojn de malforteco, kaj subteni multflankismon kaj plifortigi la gravan rolon de la UN.

La usona Kongreso rekunvenis merkrede nokte por atesti la venkon de la elektita prezidento Joe Biden en la elektado de 2020, horojn post kiam manifestaciantoj subtenantaj eksiĝontan prezidenton Donald Trump enrompis Kapitolon.

"Ni kondamnas la perforton per la laŭeble plej fortaj vortoj," diris usona vicprezidanto Mike Pence, kiu prezidis la kunvenon en la Senato.

Ankaŭ gvidanto de la senata majoritato Mitch McConnell, respublikano, atakis la manifestaciantojn, kiuj sturmis la Kapitolon kaj haltigis la voĉo-kalkuladon de la Elektantara Kolegio. Samtempe li emfazis, ke la Kongreso finos la atestadon de la balotaj rezultoj. Ankaŭ membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj rekomencis sian kunvenon. La du ĉambroj aparte diskutis obĵeton pri la kalkulado de la balotaj voĉoj de Arizono, kaj poste la polico blokis la Kapitolon pro la malobservoj.

Trump rifuzis agnoski malvenkon en la konkurado de la Blanka Domo kun Biden kaj ankoraŭ antaŭenigis asertojn pri "fraŭda" elektado, kiu estis malakceptita de usonaj tribunaloj sur diversaj niveloj pro manko de pruvoj.

En videaĵo afiŝita en la socia retejo Twitter merkrede posttagmeze, Trump instigis siajn subtenantojn "iri hejmen" post manifestacioj.

Konfliktoj inter policanoj kaj manifestaciantoj kaŭzis vundojn ambaŭflanke. La polico diris, ke virino estis mortpafita en Kapitolo.

Hospitaloj intensigis respondon al la drasta kresko de paciencoj de la novkronvirusa epidemio en diversaj regionoj en Usono. Nun, la nombro de pacientoj enhospitaligitaj pro tiu ĉi malsano estas pli granda ol iam ajn antaŭe.

Laŭ donitaĵoj de la prejekto “Spurado de Pacientoj de la Kronvirusa Malsano”, almenaŭ 123 639 homoj estis enhospitaligitaj en la lasta sabato en Usono. Tio signifas, ke la nombro de pacientoj enhospitaligitaj pro la kronvirusa malsano superis 100 milojn en 32 sinsekvaj tagoj en Usono.

Dividu