Novaĵoj (Januaro 08)

Qiujieming Publikigita: 2021-01-08 17:20:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Lucia kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo, estas la 8a de januaro, vendrede, unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio aŭskultis laborraportojn; Sturmo kontraŭ la Vaŝingtona Kapitolo konsternis la internacian komunumon Nun bonvolu sŭskulti novaĵojn.

La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) ĵaŭde okazigis kunvenon por aŭskulti serion da laborraportoj.

La raportoj estis el gvidaj grupoj de partianoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Plej Supera Popola Kortumo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo, kaj ankaŭ de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la aŭtoritato kaj centralizita kaj unuigita gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ estas la ĉefa principo por subteni la gvidadon de la partio kaj la fundamentan garantion por la instituciaj fortoj de Ĉinio, kaj la ĉiujara aŭskultado de laborraportoj fare de la gvidantaro de la KPĈ estas grava institucia aranĝo por subteni tian aŭtoritaton kaj gvidadon.

La kunveno agnoskis la atingojn de la gvidaj grupoj de partianoj de la plej alta leĝdona instanco, centra registaro, ĉefa politika konsultiĝa organo, la plej supera kortumo kaj la plej supera prokurorejo, kaj ankaŭ de la sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, en diversaj kampoj de laboro dum la pasinta jaro.

La kunveno instigis la gvidajn grupojn de partianoj senĉese plifortigi la kapablon juĝi kaj kompreni politikajn demandojn kaj efektivigi politikajn postulojn por ĉiam resti konformaj al la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe ĝia kerno laŭ pensado, politika orientiĝo, kaj agoj.

Bocvana prezidento Mokgweetsi Masisi ĵaŭde renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Wang diris, ke de post la enoficiĝo prezidento Masisi alte ŝatis la amikan tradicion inter la du landoj, firme sekvis la principon de unu Ĉinio, ĝustatempe restarigis reciprokan fidon inter la du landoj kaj puŝis la duflankajn rilatojn sur la vojon de sana disvolviĝo. Ĉinio aprezas ĉi tiujn klopodojn. Li diris, ke en eksterlandaj rilatoj, Ĉinio sekvas la principon, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj. Ĉinio neniam intervenis en la internajn aferojn de aliaj landoj, kaj volas esti longedaŭra kaj fidinda kunlabora partnero de Bocvano. La du flankoj devas profiti de la okazo de subskribo de Memorando de Interkompreno por kunlaboro pri la iniciato Zono kaj Vojo por antaŭenigi transformon kaj altgradigon de duflanka kunlaboro kaj akceli la procezon de industriigo kaj ciferecigo de Bocvano por bonfarto de pli multaj homoj. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio pretas profundigi kunlaboron kun afrikaj landoj inkluzive de Bocvano kadre de la Forumo de Ĉina-Afrika Kunlaboro, certigi la sukceson de la nova sesio de la forumo, ĝisdatigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko, helpi afrikajn landojn turni siajn avantaĝojn de resursoj en avantaĝojn de disvolviĝo kaj akceli sian kapablon por sendependa evoluigo.

Prezidanto Masisi diris, ke Bocvano donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio kaj prenas la principon de unu Ĉinio kiel la fundamenton de la disvolviĝo de duflankaj rilatoj kaj restas firma tiurilate. Masisi dankis la ĉinan flankon pro ĝia granda helpo al la bocvanaj registaro kaj popolo en disvolviĝo kaj batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio. Bocvano admiras la atingojn de Ĉinio en disvolvado kaj estas plena de atendo pri estonteco de la duflankaj rilatoj.

La usona Kongreso atestis la venkon de prezidenta elekto de Joe Biden ĵaŭde frumatene, post kiam subtenantoj de eksiĝonta prezidento Donald Trump sturmis Kapitolon, haltigante la atestan procezon dum kelkaj horoj. Deklarante la finan voĉdonan totalon, vicprezidento Mike Pence atestis la kalkuladon de la Elektantara Kolegio de 306 voĉoj por Biden kontraŭ 232 por Trump.

Necesas almenaŭ 270 voĉoj de elektantoj por gajni la prezidentecon. Ankaŭ la eksa usona vicprezidento gajnis la popolan voĉdonon per pli ol 76 milionoj da voĉoj.

Baldaŭ post kiam la Kongreso finis la voĉdonan kalkuladon, kiu atestis la venkon de Biden, Trump, kiu plurfoje rifuzis agnoski la elekton, promesis, ke estos "orda transiro" de potenco en la 20a de januaro.

La Vaŝingtona Kapitolo, sidejo de la usona Kongreso estis sturmita de manifestaciantoj merkrede. Iuj landoj kondamnis tiajn agojn kaj vokis al Usono realigi ordan transiron de potenco.

La oficejo de israela ĉefministro publikigis deklaron ĵaŭde, dirante, ke ĉefministro Benjamin Netanyahu diris al la gazetaro dum renkontiĝo kun usona ministro pri financo Steven Mnuchin, ke la sturmo kontraŭ la Kapitolo estas hondinda konduto kaj devas esti forte kondamnita, kaj ke kontraŭleĝeco kaj perforto agas kontraŭ la valoroj alte ŝatataj de popoloj de Usono kaj Israelo.

Irana prezidento Hassan Rouhani ĵaŭde faris televidan paroladon, dirante, ke perforta sturmo kontraŭ la Kapitolo elmontras la malfortecon de la okcidenta demokratio, kaj li esperas, ke la nova usona registaro devas tiri lecionon el la okazaĵo.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris, ke la arkaa elekt-sistemo de Usono ne povas plenumi normojn de moderna demokratio, kio iagrade kaŭzis socian dividiĝon de la lando.

Hinda ĉefministro Narendra Modi afliktiĝis pro la perforto en Vaŝingtono kaj vokis al la usona flanko orde kaj pace transdoni potencon.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Saeed Khatibzadeh diris ĵaŭde, ke delegacio de Sud-Koreio atingis Tehranon por diskuti kun la irana flanko pri iranaj aktivoj kaj mono frostigitaj en Sud-Koreio, kaj samtempe li neis rilaton de la vizito kun sud-korea cisternoŝipo retenita en la 4a de januaro.

La Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo citis rimarkojn de la proparolanto en sia raporto, ke la vojaĝo de la sud-korea delegacio estis fiksita antaŭ ol la sud-korea cisternoŝipo estis retenita pro malobservo de reguloj. Sud-korea delegacio gvidata de vicministro pri eksterlandaj aferoj atingos Tehranon dimanĉe, kaj la alveninta personaro estas parto de la delegacio.

La irana novaĵ-agentejo Fars raportis, ke la irana Islama Revolucia Gvardio lunde retenis cisternoŝipon kun la nacia flago de Sud-Koreio en la golfo pro tio, ke ĝi plurfoje malobservis leĝon kaj regulojn koncernajn al oceana medio.

Estis raporto, ke Irano kelkfoje petis Sud-Koreion ne frostigi ĝian monon laŭ usonaj sakcioj, ĉar ili bezonas la monon por aĉeti medikamentojn, kuracajn ekipaĵojn kaj fremdlandajn kronvirusajn vakcinojn. Proparolanto de la irana registaro Ali Rabiei diris marde, ke Sud-Koreio frostigis 7 miliardojn da usonaj dolaroj da iranaj aktivoj sub malplena ekskuzo.

Dividu