Novaĵoj (Januaro 11)

Publikigita: 2021-01-11 19:31:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Shanshan kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo, estas la 11a de januaro, lunde. Unue estos kelkaj novaĵoj: Ĉina-afrika amikeco estas solida kiel roko spite al ŝanĝiĝo de internacia situacio; UN alvokis traktadon de tutmondaj defioj per novtipa multflankismo. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke ĉina-afrika amikeco restas tre solida kaj stabila, kia ajn internacian situacion ili alfrontas kaj kiajn ajn malfacilojn, obstaklojn aŭ malhelpojn ili renkontas.

Wang diris tion dum intervjuo kun la Popola Ĵurnalo, kiam li sabate finis siajn vizitojn al kvin afrikaj landoj, nome Niĝerio, Demokratia Respubliko Kongo, Bocvano, Tanzanio kaj Sejŝeloj. Li diris, ke Ĉinio estas la plej granda evoluanta lando, dum Afriko estas la kontinento kun plej multaj evoluantaj landoj, kaj la du flankoj ĝuas profundan tradician amikecon. En la afero de sendependiĝo kaj liberiĝo de afrikaj nacioj, Ĉinio kaj Afriko estis bonaj kunbatalantoj kaj bonaj fratoj kundividantaj feliĉon kaj malfeliĉon, kaj en la procezo de afrika modernigo, ili estas bonaj partneroj por komuna disvolviĝo kaj bonaj amikoj por kungajna kunlaboro. Li diris, ke la du flankoj alte ŝatas la amikan tradicion kaj celas daŭrigi ĝin, kaj ambaŭ asertas sian fortan subtenon unu al la alia kaj ĵuras kune protekti nacian suverenecon kaj dignon.

Wang rimarkigis, ke meze de la kronvirusa pandemio nevidebla dum jarcento kaj senprecedencaj tutmondaj ŝanĝiĝoj, kaj fronte al la kontraŭfluo de unuflankismo, protektismo kaj potenca politiko, Ĉinio kaj Afriko, laboras kune en la sama direkto por kolekti la grandan forton de la 2,7 miliardoj da ĉinoj kaj afrikanoj, kio estas la plej forta garantio por protekti iliajn komunajn interesojn. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Afriko ankaŭ plifortigos kunordigon en internaciaj aferoj por helpi formi la internacian ordon al pli granda justeco kaj egaleco, kaj forĝos komunan komprenon por konstrui pli fortan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco.

Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres dimanĉe faris paroladon per video en la memorfesto de datreveno de la unua kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la UN, alvokante trakti tutmondajn defiojn per novtipa multflankismo kaj malpliigi maljustecon.

Guterres diris, ke la mondo travivis la plej longan periodon sen milito inter grandaj landoj de post la fondiĝo de la UN. La mondo atingis multajn sukcesojn, tamen ĝi ankoraŭ alfrontas defiojn pro nesufiĉa taktado de klimatŝanĝiĝo, malfacila solvado de konvenciaj militoj, altiĝo de geopolitika streĉeco, reapero de minacioj de nukleaj disvastiĝo kaj konfrontado, pliiĝo de maljusteco kaj severiĝo de malsato.

Guterres diris, ke en tiu ĉi interkonektita mondo, la reta multflankismo estas bezonata por komunikado kaj klopodo de tutglobaj kaj regionaj organizoj por atingi la komunajn celojn. Li alvokis trakti tutmondajn defiojn per reta kaj inkluzive multflankismo kaj redukti maljustecon per tutmonda novpolitiko sur la internacia nivelo kaj nova socia kontrakto sur la nacia nivelo.

Guterres diris, ke la novkronvirusa epidemio estas katastrofo de la homaro, tamen ĝi povas esti ankaŭ la oportuno. Dum renormaligo el la epidemio, la mondo devas plifortigi la socian kaj ekonomian bazon laŭ la Pariza Interkonsento kaj la Tagordo pri Daŭrigebla Disvolvo 2030.

Kuba prezidanto Miguel Diaz-Canel dankis Ĉinion pro ĝia solidareco kun Kubo en batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio sabate, post kiam la lando ricevis donacon de medicinaj ekipaĵoj.

"Ni esprimas nian dankon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo pro ilia kontinua solidareco kaj vera amikeco,” la prezidanto diris en sia Twitter-konto responde al la donaco de 38 spir-aparatojn fare de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

La medicinaj ekipaĵoj estis oficiale transdonitaj vendrede de ĉina ambasadoro en Kubo Chen Xi al kuba vicministro pri eksterlandaj aferoj Marcelino Medina.

En sia parolado en la transdona ceremonio, Chen diris, ke grava kunlaboro inter la du landoj reliefigas la neŝanceleblan fratecon, kiu kunigas Ĉinion kaj Kubon.

Medina dankis la ĉinan registaron kaj la ĉinan popolon pro la donaco kaj diris, ke tio estas simbolo de la amikeco inter la du frataj nacioj.

Laŭ komunikaĵo de la ĉina ambasadorejo en Birmo, projekto de la Birma Nacia Centro pri Regado de Malsanoj kaj Medicina Trejn-Centro estis komencita sub la helpo de Ĉinio dimanĉe en Birmo.

En la ceremonio, ĉina ambasadoro al Birmo Chen Hai diris, ke la projekto post sia finkonstruiĝo ludos gravan rolon en la krizokaza respondo, prevento de epidemio, scienca esplorado kaj trejnado de medicina personaro, kio alportos avantaĝojn al la birma popolo.

Birma ministro pri sano kaj sporto U Myint Htwe diris en la ceremonio, ke la projekto fortigos la birma-ĉinan kunlaboron en prisana sektoro kaj efike traktos demandojn pri publika sano inkluzive de la kronvirusa pandemio en Birmo.

La komunikaĵo diris, ke Ĉinio liveros dujaran teknikan helpon por helpi al Birmo trejni koncernajn prisanajn kaj teknikajn laboristojn.

Irana parlamenta prezidanto Mohammad Baqer Qalibaf diris dimanĉe, ke Irano ne serĉas retiron el la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento, tamen ĝi rajtas fini efektivigon de la interkonsento laŭ mekanismo koncerna al solvado de disputoj.

En sia raporto la Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo citis rimarkojn faritajn de Qalibaf en parlamenta kunveno, ke okcidentaj landoj devas agnoski la rajtojn de la irana popolo, kaj ili pagos respondan koston, se ili nur subpremas Iranon.

Qalibaf diris, ke la sankcioj kontraŭ Irano povas esti rigardataj kiel la nuligitaj, nur kiam Irano povas libere eksporti petrolon, la irana centra banko povas akiri profiton per oficiala mekanismo, iranaj entreprenistoj povas fari normalajn operaciojn kun siaj eksterlandaj partneroj, kaj nur en tiaj kondiĉoj Irano rekomencos plenumi la interkonsenton.

Laŭ raporto de la irana novaĵ-agentejo Mehr, membro de la estraro de la irana parlamento Ahmad Amirabadi Farahani diris sabate, ke se sankcioj kontraŭ la kampoj de financo, banko kaj petrolo ne estos nuligitaj antaŭ la 21a de februaro, Irano forpelos kontrolantojn de la Internacia Atom-Energia Agentejo laŭ leĝprojekto de la parlamento.

Dividu