Novaĵoj (Januaro 12)

Publikigita: 2021-01-12 19:59:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton karaj amikoj, Shanshan kore bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo, estas la 11a de januaro, lunde. Unue estos kelkaj novaĵoj: Prezidanto Xi emfazas bonan komencon por kompleta konstruado de moderna socialisma lando; Ĉinio neniam permesos al iu ajn homo aŭ iu ajn forto malhelpi reunuiĝon. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde alvokis certigi bonan komencon por kompleta konstruado de moderna socialisma lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum parolado en la malfermo de studa sesio en la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kiun ĉeestis provinc-nivelaj kaj ministero-nivelaj oficialuloj.

Xi emfazis la bezonon rezolute efektivigi la gvidajn principojn de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ kaj urĝis la oficialulojn ĝuste kompreni la novan disvolvan stadion, agi laŭ la nova disvolva filozofio kaj akceli la starigon de la nova disvolva reĝimo por akceli altkvalitan disvolviĝon dum la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025).

Xi diris, ke la nova disvolva stadio restas en la primara stadio de socialismo, sed ĝi estas ankaŭ nova deirpunkto bazita sur jardekoj da disvolviĝo. Li akcentis, "Ni starigis solidan materialan fundamenton por komenci novan vojaĝon kaj atingi novajn kaj pli altajn celojn per niaj senĉesaj klopodoj de post la fondiĝo de nova Ĉinio, precipe dum la kvar jardekoj ekde la reformo kaj malfermo.”

Xi emfazis, ke la primara stadio de socialismo ne estas statika, sed dinamika, aktiva, promesplena kaj plena de vigleco. Li aldonis, ke por ke socialismo de Ĉinio progresu de la primara stadio al pli alta, necesas komplete konstrui modernan socialisman Ĉinion kaj fundamente realigi socialisman moderniĝon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al indonezia prezidanto Joko Widodo pro la lastatempa kraŝo de pasaĝeraviadilo de la flugkompanio Sriwijaya. Xi diris, ke informiĝinte pri la kraŝo, li estas konsternita, kaj ke Ĉinio estas amika najbaro de Indonezio. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, li esprimis profundan funebron pri la viktimoj kaj sincerajn simpatiojn al la familioj de la mortintoj.

Ĉinio lunde esprimis firman oponon kaj bedaŭron pri lastatempaj usonaj movoj kaj rimarkoj pri Tajvano, dirante, ke ĉiu intenco subfosi la kernajn interesojn de Ĉinio renkontos "rezolutajn kontraŭatakojn" de la ĉina flanko kaj neniam sukcesos.

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, usona ŝtatsekretario Mike Pompeo anoncis decidon nuligi limigojn al komunikado kun Tajvano.

"Ĉinio firme oponas kaj bedaŭras tiajn praktikojn," diris proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian en gazetara kunveno, kiam li estis petita fari komentojn. Li reasertis, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas neforigebla parto de la ĉina teritorio, kaj ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa registaro reprezentanta Ĉinion. Li aldonis, ke tio estas fakto agnoskita de la internacia komunumo kaj parto de la bazaj normoj de internaciaj rilatoj. “La usona registaro faris solenajn promesojn al la ĉina flanko pri la tajvana demando," Zhao diris, citante koncernan dispozicion de la komuna komunikaĵo de 1978 pri starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Zhao diris, ke Usono devas obei siajn proprajn vortojn anstataŭ distordi aŭ kontraŭi siajn proprajn promesojn. La tiel nomata Akto pri Tajvanaj Rilatoj serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la dispoziciojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj. Ĉinio firme oponas ĝin de la komenco.

Li urĝis la usonan flankon plenumi la principon de unu Ĉinio kaj la dispoziciojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, kaj ĉesigi iun ajn rimarkon aŭ intencon levi rilatojn kun Tajvano kaj fortigi militan kontakton kun la insulo.

Lunde demokratoj en la usona Ĉambro de Reprezentantoj oficiale prezentis akuzan skizon kontraŭ Trump por kondamni, ke li provokis ribelon.

Frue de la sama tago, la demokratoj, kiuj okupas pli grandan parton da sidlokoj en la Ĉambro de Reprezentantoj, aprobis mocion, kiun petis vicprezidenton Mike Pence eksigi Trump laŭ la 25a reviziita projekto de la Usona Konstitucio. Tamen tia agado estis barita de respublikanoj. Sekve demokratoj prezentis 4-paĝan akuzan skizon, kiu nur montris ununuran klaŭzon kontraŭ Trump kaj kondamnis, ke li provokis ribelon.

Laŭ raporto de usonaj mediatoj, tio estas la unua paŝo de la demokratoj, kiu komencis la akuzadon. Nun ili jam akiris simplan majoritatan subtenon necesan por aprobi la akuzan skizon, kaj ankaŭ respublikanoj konsideras subteni akuzon.

La usona mediato CNN raportis, ke speciala laborgrupo pri la kronvirusa epidemio de la Blanka Domo diris lastatempe en sia freŝa raporto al usonaj ŝtatoj, ke eble jam aperis la “usona versio” de varianto de la nova kronviruso en la lando, kun pli granda infekteco, kiu eble ekscitos la nunan agreseman disvastiĝon.

La laborgrupo sendis averton al ĉiuj ŝtatoj, dirante, ke eble estas “usona versio” de varianto de la nova kronviruso. Ĝi alvokis aktive mildigi la situacion por trakti pli agreseman viruson, kaj diris, ke rimedoj por mildigo de la situacio inkluzivas uzi maskojn kaj vakcini pli da homoj. Sen efika vizaĝmaskado kaj rigora socia distanciĝo, la epidemio pli rapide disvastiĝos, kiam ĉi tiu mutaciinta stamo fariĝos domina.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Saeed Khatibzadeh lunde urĝis Brition, Francion kaj Germanion denove plenumi sian devon laŭ la Komuna Ampleksa Agadplano, konata ankaŭ kiel la irana nuklea interkonsento. Li diris, ke se eŭropaj landoj rekomencos plenumi sian devon laŭ la interkonsento, kaj Usono revenos al la interkonsento, Irano denove plenumos siajn promesojn sub la interkonsento.

La Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, ke Khatibzadeh diris, ke laŭ leĝprojekto adoptita de la irana parlamento en la pasinta jaro, Irano ĉesos efektivigi la aldonan protokolon de la Traktato pri Ne-disvastigo de Nukleaj Armiloj, se partioj de la nuklea interkonsento ankoraŭ ne efektivigos la interkonsenton ene de difinita tempolimo.

La irana parlamento adoptis leĝprojekton en la komenco de decembro 2020, postulante, ke la registaro trarompu limigojn sub la nuklea interkonsento, se sankcioj kontraŭ Irano ne estos malstreĉitaj ene de certa tempolimo.

Dividu