Novaĵoj (Januaro 13)

Pluveta Publikigita: 2021-01-13 19:46:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 13a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉina prezidanto gratulas nove elektitan prezidenton de Kirgizio; Oficialulo refutas misfamigon kontraŭ Xinjiang. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al Sadyr Japarov, gratulante lin pro la elektiĝo kiel prezidento de Kirgizio.

Xi diris en sia mesaĝo, ke ĉina-kirgizaj rilatoj akiris rimarkindan atingon en la pasintaj 29 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj volas labori kun Japarov por preni la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kiel oportunon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke la aŭstralia registaro malobservis la principojn de merkata ekonomio kaj la spiriton de la duflanka liberkomerca interkonsento.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti tion, ke aŭstralia ministro pri financo Josh Frydenberg vetois la prezproponon de Ĉina Ŝtata Konstruo por aŭstralia konstruentreprenisto Probuild sub la preteksto de nacia sekureco. Zhao diris, ke tio estas alia ekzemplo, ke la aŭstralia flanko politikigas komercajn kaj investajn demandojn kaj diskriminacias kontraŭ ĉinaj entreprenoj, kaj ke la konduto de Aŭstralio difektis ne nur la disvolvan tendencon de ĉina-aŭstralia praktika kunlaboro, sed ankaŭ la figuron kaj reputacion de la nacio.

Zhao emfazis, ke reciproka profito kun kungajnaj rezultoj estas la esenco de ĉina-aŭstralia ekonomia kunlaboro, kaj la ĉina registaro ĉiam petas ĉinajn entreprenojn observi internaciajn regularojn kaj lokajn leĝojn kaj regularojn, kiam ili kunlaboras kun fremdaj landoj. Li akcentis, ke ĉiu praktiko politikiganta normalan komercan kunlaboron kaj politika enmiksiĝo pretekste de nacia sekureco estas tute malĝusta. Li aldonis, "Ni esperas, ke la aŭstralia flanko sekvos la principojn de malferma merkato kaj justa konkurenco, kaj liveros justan, malferman kaj nediskriminacian komercan medion al entreprenoj de ĉiuj landoj inkluzive de Ĉinio.”

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio firme oponas politikan subpremon kaj ekonomiajn sankciojn de Usono kontraŭ Kubo sub preteksto de batalo kontraŭ terorismo.

Laŭ amaskomunikilaj raportoj, Usono lunde anoncis decidon difini Kubon kiel "ŝtatan sponsoron de terorismo" denove pli ol kvin jarojn post forigo de la lando en la listo, kaj kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez forte kondamnis la decidon de Usono kiel hipokritan movon plenan de "politika oportunismo".

Proparolanto Zhao Lijian diris en ĉiutaga gazetara konferenco responde al rilata demando, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la internacia komunumo devas kunigi manojn por batali kontraŭ terorismo, sed firme oponas, ke Usono uzas batalon kontraŭ terorismo kiel ekskuzon por efektivigi politikan subpremon kaj ekonomiajn sankciojn kontraŭ Kubo.

Zhao diris, ke la usona flanko devas disvolvi normalajn interŝtatajn rilatojn kun Kubo surbaze de egaleco kaj reciproka respekto. Tio servas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, kaj helpos konservi pacon kaj stabilecon de la latin-amerika regiono.

Novaĵ-oficejo de la registaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono marde okazigis gazetaran konferencon. Xu Guixiang, vicestro de diskoniga departemento de la partia komitato de Xinjiang, respondis demandojn de alilandaj mediatoj pri la tiel nomataj famoj pri Xinjiang fabrikitaj de kontraŭĉinaj fortoj.

Lastatempe usona respublika senatano Marco Rubio kaj aliaj kontraŭĉinaj politikistoj prezentis proponon, dirante, ke atenco kontraŭ homaj rajtoj de ujguroj en Xinjiang estas genocido. Ili postulis, ke la ĉina registaro preni sur sin respondecon. Xu diris, ke tio estas profanado de la Konvencio de la UN pri Malebligo kaj Punado de Krimo de Genocido kaj atako kontraŭ Xinjiang kun plej malbonaj intencoj kaj kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio.

Xu montris citante statistikajn donitaĵojn, ke de 2010 ĝis 2018, la nombro de ujguraj loĝantoj kreskis je 25,04%, dum tiu de la hanaj kreskis je 2% en Xinjiang. Tio signifas, ke la ujgura loĝantaro kreskis pli multe ol la hana loĝantaro.

Estas menciinde, Usono lanĉis militojn en Afganio, Irako kaj Sirio pretekste de homaj rajtoj kaj batalo kontraŭ terorismo, kiuj mortigis kaj vundis milionojn da senkulpaj homoj. Laŭ konigo, Usono starigis arestejojn en Guantanamo kaj aliaj lokoj, en kiuj la rajtoj de malliberuloj estis atencitaj. Xu demandi: kiu aplikis kruelegan torturon, kaj kiu tretis homajn rajtojn? La respondo estas tre klara.

Xu aldonis, ke en Usono etnominoritatoj suferis mistraktadon kaj humiligon kaj estis submetitaj al longedaŭra, vasta kaj sistema diskriminacio en kampoj de politiko, ekonomio, kulturo kaj socia vivo. La morto de afrika usonano George Floyd kaŭzis grandskalajn protestojn, kio montris, ke pro la longedaŭra kaj sistema rasa diskriminacio, etnominoritatoj en Usono jam "ne povas spiri". Usono estas lando kun genocido.

La tumulto en la usona Kapitolo antaŭ semajno ne nur streĉis la situacion en Usono, sed ankaŭ maltrankviligis Eŭropon, la usonan aliancanon trans Atlantiko.

Barthélémy Courmont, profesoro de la Fakultato pri Moderna Historio kaj Internaciaj Rilatoj de la Katolika Universitato de Lille, Francio, diris, ke sturmo kaj minaco al aŭtoritata institucio de Usono maltrankviligas homojn pri la estonteco de la usona demokratio. Courmont aldonis, ke la usona demokratio estas ŝirita, kaj la fendo daŭros post la oficperiodo de Trump.

Nathalie Tocci, direktoro de la Itala Instituto pri internaciaj studoj, konsentis pri la vidpunkto de Courmont. Ŝi diris, ke tio estas "eksploda okazaĵo kun profundaj historiaj originoj. Ĝi estigos neinversigeblan krizon en la usona demokratia sistemo kaj estas grava turnopunkto de Usono por moviĝo al nova deirpunkto.

La okazaĵo ankaŭ atentigis eŭropajn observantojn kaj turnis ilian atenton al la eŭropa kontinento. Anna Sauerbrey, germana ĵurnalisto, faris detalan komparon inter la tumulto sur la Kapitola Monteto kaj la lastatempa atako de ekstremdekstraj manifestaciantoj kontraŭ la germana parlamentejo. "La simileco inter la du okazaĵoj ne nur estas tiel granda, ke ni ne povas ĝin ignori, sed ankaŭ indikas novan fenomenon, kiu povas aperi en aliaj landoj," ŝi skribis en artikolo publikigita en la ĵurnalo New York Times.

Ĉina farmacia kompanio Sinovac partneras kun malajzia farmacia kompanio Pharmaniaga pri liverado de 14 milionoj da dozoj da sia senaktivigita vakcino kontraŭ la nova kronviruso al Malajzio, post kiam la du kompanioj subskribis interkonsenton marde.

Laŭ la interkonsento, Sinovac laŭgrade liveros al Malajzio 14 milionojn da dozoj da duonfinita vakcino kaj finos la produktadon de vakcino kunlabore kun la kompanio Pharmaniaga en Malajzio.

Dividu