Novaĵoj (Januaro 14)

Mirinda Publikigita: 2021-01-14 16:29:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 14a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi respondis leteron de honora prezidanto de Starbucks;Internacia specialista teamo de la MOS ĵaŭde atingos Ĉinion. Bv. Aŭskultu novaĵojn!

En la 6a de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de Howard Schultz, honora prezidanto de la direkcio de la usona kompanio Starbucks, instigante lin antaŭenigi ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono kaj ludi pozitivan rolon en la dulandaj rilatoj.

Xi diris, ke gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, 1,4 miliardoj da ĉinoj faris longdaŭran kaj penigan klopodon por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj socialisma modernigo. Ĉinio malfermis la novan vojon de la konstruado de socialisma moderna lando kaj liveros pli vastan spacon al entreprenoj de ĉiuj landoj, inkluzive de Starbucks kaj aliaj usonaj entreprenoj. Li esperas, ke Starbucks faros pozitivan klopodon por antaŭenigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.

Indonezia prezidento Joko Widodo merkrede renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj ambaŭ flankoj promesis kunigi manojn por firme subteni multnaciismon por protekti internaciajn egalecon kaj justecon.

Dum la renkontiĝo, Wang diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Indonezio, ambaŭ ĉefaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj, havas strategian gravecon kaj tutmondan influon. De post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, la gvidantoj de la du landoj subtenis oftajn komunikadojn kaj donis strategian gvidon por la komuna batalo kontraŭ la pandemio kaj la disvolviĝo de duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun Indonezio por efektivigi la konsenton atingitan de gvidantoj de la du landoj kaj antaŭenpuŝi pluan disvolviĝon de duflankaj ligoj en la post-pandemia epoko surbaze de komuna batalo kontraŭ la viruso kaj ankaŭ kunlaboron. Li diris, ke malgraŭ la kreskanta enlanda postulado de la vakcinoj, Ĉinio volas daŭre subteni entreprenojn de ambaŭ landoj en vakcina kunlaboro kaj en produktado kaj aĉeto por kune altigi la akireblecon kaj kostelporteblecon de vakcinoj en evolulantaj landoj kaj antaŭenigi la konstruadon de sankomunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Widodo diris, ke la du landoj ĝuis bonan disvolviĝon de rilatoj, kaj rimarkindaj atingoj estis akiritaj en kunlaboro pri publika sano post la eksplodo de la pandemio. Li diris, ke Indonezio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio, rapidigi akordigon inter la disvolvaj strategioj de la du landoj kaj aktive antaŭenigi kunlaboron en ŝlosilaj projektoj kiel la rapidega fervojo inter Ĝakarto kaj Bandungo.

Internacia specialista teamo de la Monda Organizo pri Sano (MOS) ĵaŭde atingos Wuhan, ĉefurbon de la ĉina centra provinco Hubei, kaj kunlaboros kun ĉinaj samprofesiuloj pri spurado de la nova kronviruso. Oficialuloj de koncernaj aŭtoritatoj de la ĉina registaro diris lastatempe, ke la ĉina flanko volas komenci striktan kunlaboron kun la internacia teamo por kontribui al tutmonda spurado de origino de la viruso.

Proparolanto de la Nacia Komisiono pri Sano Mi Feng informis ĉinajn kaj fremdlandajn ĵurnalistojn pri vojaĝo de la internacia teamo de la MOS merkrede en gazetara konferenco de la komuna preventa kaj regada mekanismo de la Ŝtata Konsilio. Li diris, ke la internacia teamo ĵaŭde atingos la urbon Wuhan, kaj laŭ reguloj pri prevento kaj regado de la epidemio, membroj de la teamo devas submetiĝi al kvaranteno, kaj dum tiu ĉi periodo ĉinaj sciencistoj kaj medicinaj fakuloj diskutos kun ili per videoligo.

Antaŭ kelkaj tagoj, vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Sano Zeng Yixin diris, ke Ĉinio ĉiam donis grandan gravecon al la laboro pri spurado de origino de la viruso, traktis ĉi tiun aferon per tre respondeca scienca spirito kaj faris multajn laborojn pri tio. Zeng aldonis, ke Ĉinio aktive bonvenigas la internacian specialistan teamon de la MOS iri al Wuhan por kunlaboro pri scienca esploro.

Turka ministro pri sano Fahrettin Koca ricevis kronvirusan vakcinon de la ĉina kompanio Sinovac kune kun turka konsilio de scienca konsultiĝo tagon antaŭ la tutlanda vakcinado.

Ili ĉiu ricevis unuan injekton en televida rekt-elsendo nelonge post kiam la vakcino estis aprobita por krizokaza uzo en Turkio.

Koca diris al raportistoj, ke Turkio ĵaŭde komencos amasan vakcinadon, unue al prisanaj laboristoj. Li vokis ĉiujn urbanojn esti vakcinitaj, dirante, "Nun estas lumo en la fino de la tunelo." Li aldonis, ke la vakciniĝo de altrangaj gvidantoj de la lando faris ekzemplon por la civitanoj.

La vakcinada programo estas efektivigata travideble, kaj vakcino estos asignita al ĉiu homo laŭ nomo kun strikodo.

La ministro diris ankaŭ, ke homoj, kiuj estos vakcinitaj laŭ la aĉetplano, estos informitaj, kiam estos ilia vico, kaj iros por ricevi sian vakcinon per rendevuo.

La plej lasta raporto “Perspektivo de Tutmonda Ekonomio” publikigita de la Monda Banko diris, ke kaŭze de etendiĝo de la epidemio, en la unua duonjaro de 2021, la monda ekonomio ankoraŭ troviĝas en stagno.

En la simpozio okazigita de la Centro pri Ĉinio kaj Tutmondiĝo merkrede, respondeculo de la Monda Banko diris, ke malaltiĝo de investo kaj kresko de ŝuldoj estas ĉefaj influoj donitaj de la epidemio al la ekonomio de diversaj landoj. Tamen renormaliĝo de la ĉina ekonomio elstariĝis en la orientazia regiono kaj akcelis ekonomian renormaliĝon de la regiono kaj emerĝantaj ekonomioj.

La Monda Banko diris, ke en 2020 Ĉinio eble estos la ununura ĉefa ekonomio rifuĝinta el ekonomia krepuso. La Monda Banko prognozis, ke en 2021 la ĉina ekonomio kreskos je 7,9%. Stimulate de Ĉinio, emerĝantaj merkatoj kreskos je 5%, tio estas pli alta ol la antaŭa prognozo de 4,6%.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj merkrede voĉdonis por eksigi prezidenton Donald Trump pro "instigo al insurekcio", farinte lin la unua prezidento dufoje akuzita tiel.

Kvankam la nombro de demokratoj subtenantaj la artikolon de la eksigo indikis, ke jam estis sufiĉe da voĉoj por eksigi la prezidenton kelkajn tagojn antaŭ la voĉdono, dek republikanoj donis la voĉon "jes".

Estas akra kontrasto kun la lasta fojo, kiam la Ĉambro de Reprezentantoj voĉdonis por eksigi Trump en decembro 2019. Tiam neniu republika reprezentanto transiris la partian linion. La rezulto de la fina voĉdono merkrede estis 232 voĉoj por kaj 197 kontraŭ la eksigo.

"La rezolucio de eksigo estas adoptita. Sen opono, la mocio por rekonsidero estas metita sur la tablo," anoncis prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi.

Dividu