Novaĵoj (Januaro 15)

Publikigita: 2021-01-15 19:31:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 15a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio urĝas Usonon ĉesigi politikan manipuladon per tajvana demando; Pli ol 10 milionoj da dozoj da kronvirusaj vakcinoj injektitaj kun neniu serioza malfavora reakcio en Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Usona ŝtata vicsekretario Keith Krach diris merkrede en socia mediato, ke ŝtata sekretario Mike Pomeo donis al Tajvano “statuson de libera lando”. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris jaŭde, ke Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas la movon.

Zhao diris tion en gazetara konferenco responde al ĉi-rilata demando. Li diris, ke la konduto de usonaj oficialuloj malobeis la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, malobservis dispoziciojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj kaj agis kontraŭ politikaj promesoj de la usona flanko pri la demando de Tajvano. Li aldonis, ke Ĉinio urĝas la usonan flankon sekvi la principon de unu Ĉinio kaj dispoziciojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj, tuj ĉesigi politikan manipuladon per la tajvana demando, kaj haltigi oficialajn kontaktojn kaj plialtigon de substancaj rilatoj inter Usono kaj Tajvano.

La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno oficiale aprobis registradon de senaktivigita vakcino de la ĉina kompanio Sinopharm en la du landoj. La 30an de decembro 2020, la ĉina Nacia Administracio pri Medicinaj Produktoj aprobis kondiĉan enmerkatigon de la vakcino. Antaŭ tio, Ĉinio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Barejno, Egiptio kaj Jordanio sinsekve permesis krizokazan uzon de la vakcino. Krome, ŝtataj estroj kaj registraj ĉefoj de pli ol dek landoj estis inokulitaj per la ĉina vakcino. Ĝis nun pli ol 50 landoj petis Ĉinion liveri la vakcinon.

Ĉinio komencis vakcini ŝlosilajn grupojn kontraŭ la nova kronviruso tra la lando. Pli ol miliono da homoj en Pekino kaj 602 000 homoj en Ŝanhajo estis inokulitaj per vakcino de la kompanio Sinopharm. Ĝis nun en la tuta lando pli ol dek milionoj da homoj estis vakcinitaj.

Kvankam la novkronvirusa epidemio peze atakas la mondan ekonomion, tamen fine de 2020 ĝustatempe finiĝis la intertraktadoj pri la Investa Interkonsento inter Ĉinio kaj la EU. Tio sendube ludas gravan rolon pri ekonomia revigliĝo de Ĉinio kaj Eŭropo kaj la tuta mondo, kaj enmetas fidon kaj movforton por malferma internacia komerco kaj investa medio.

Post 35-foja intertraktado en 7 jaroj, finfine la du flankoj akordiĝis pri la investa interkonsento fine de 2020. Ĉi tiu interkonsento anstataŭos la ekzistantajn duflankajn investajn interkonsentojn inter Ĉinio kaj membroj de EU, kaj antaŭenigos la altnivelan disvolvon de komerco kaj investo inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Laŭ la plej novaj datumoj de statistika buroo de la EU, en la unuaj tri trimestroj de 2020, komerco inter la EU kaj Ĉinio kalkuliĝis al 425,5 miliardoj da eŭroj, dum la komerco de la EU kun Usono sumiĝis je 412,5 miliardoj da eŭroj.

Konstante kreskas la ekonomio kaj komerco inter Ĉinio kaj la EU en la pasintaj jaroj. Ekde 2004, la EU ĉiam konservis sian statuson kiel la plej granda komerca partnero de Ĉinio. En 2020, Ĉinio unuafoje fariĝis la plej granda komerca partnero de la EU anstataŭ Usono.

La eksterlanda komerco de Ĉinio kreis novan alton en la pasinta jaro. La Ĝenerala Administracio de Doganoj ĵaŭde publikigis donitaĵojn de la eksterlanda komerco en 2020. Kontraŭ la fono de la kronvirusa epidemio furioza tra la tuta mondo kaj evidenta malkresko de tutmonda translanda komerco, bonaj rezultoj de la ĉina eksterlanda komerco estis malfacile akirebla kaj forte antaŭenigis renormaliĝon de la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj.

La donitaĵoj montris, ke en la pasinta jaro la sumo de eksportado de varoj atingis 32,16 duilionojn da juanoj kun kresko de 1,9% kompare kun la antaŭa jaro. La eksportado de teksaĵoj, medicinaj aparatoj kaj medikamentoj kreskis je 31%. Ĉinio eksportis 224,2 miliardojn da maskoj inter marto kaj fino de decembro en 2020 por helpi la internacian komunumon batali kontraŭ la kronvirusa epidemio. Ankaŭ la eksportado de tekkomputiloj, tabulkomputiloj kaj hejmaj elektronikaj aparatoj kreskis je 22,1%. Tiuj eksportoj garantiis la tutmondan bezonon de kontraŭepidemiaj materialoj kaj ankaŭ kontenigis la postuladon de tutmondaj popoloj pri enhejma laboro kaj konsumado dum la epidemio.

Estas menciinde, ke en 2020 la sumoj de komerco de Ĉinio kun tri ĉefaj partneroj, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la Eŭropa Unio kaj Usono, kreskis je 7%, 5,3% kaj 8,8% respektive. La eksportado de Ĉinio al landoj laŭ la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al 9,37 duilionoj da juanoj kun la kresko de 1%. Estas evidente, ke Ĉinio firmigis la pozicion kiel la plej granda varkomerca lando kaj dividis kun siaj tutmondaj partneroj pli da dividendoj de disvolviĝo.

Multaj internaciaj institucioj prognozis, ke Ĉinio konservos la tendencon de forta kresko en la eksterlanda komerco en la nova jaro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco, Gao Feng, ĵaŭde informis pri nova progreso de Ĉinio en la aproba procedo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP). Li diris, ke la ĉina flanko komencis la procedon de enlanda aprobo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco en decembro de la lasta jaro.

Gao diris, ke estas antaŭenigitaj rilataj preparo por efektivigo. La unua estas ŝanĝo de tarifaj reguloj kaj la preparo por la efektivigo de originoj, kio certigos la plenumon de devo de Ĉinio pri la redukto de impostoj post la validiĝo de la interkonsento. La dua estas, ke diversaj departementoj ordigis la liston de devoj sub la interkonsento, por certigi la plenan efektivigon de diversaj malfermaj rimedoj kaj reguloj en la interkonsento. La tria estas plifortigi la trejnan laboron rilate al la efektivigo de la interkonsento, enkondukante enhavojn de la interkonsento, inkluzive de varoj, servoj, investo, regularo, originoj kaj dogana faciligo kaj helpi al lokoj, industrioj, peraj organizoj kaj entreprenoj plene kutimiĝi al la reguloj, kaj klopodi por vastigi kunlaboron kaj disvolvan spacon en la merkata konkurenco. La aprobo de la interkonsento kaj preparoj por efektivigo de la interkonsento finiĝos ene de ses monatoj.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris ĵaŭde, ke 13 membroj de la internacia specialista teamo pri spurado de origino de la nova kronviruso tiutage flugis de Singapuro al la ĉina urbo Wuhan, kaj ili komencos esploron pri spurado de origino de la viruso kun ĉinaj kolegoj. Li aldonis, ke 2 aliaj membroj de la teamo restas en Singapuro pro pozitiva reakcio en ekzameno.

Tedros faris la rimarkojn en kunveno de la komitato pri krizokazaĵoj koncernaj al la publika sano de la MOS. Li diris, ke la membroj de la specialista teamo estis kelkfoje ekzamenitaj en siaj propraj landoj antaŭ la vojaĝo, kaj ĉiuj montriĝis negativaj. Atinginte Wuhan, la membroj de la teamo estos izolitaj por du semajnoj, kaj dume ili laboros kun ĉinaj kolegoj per videoligo. Post la periodo de kvaranteno ili komencos du-semajnan surlokan laboron.

Dividu