Novaĵoj (Januaro 18)

Mirinda Publikigita: 2021-01-18 17:13:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 18a de januaro, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi sendis gratulan mesaĝon al vjetnama prezidanto Nguyen Phu Trong; La vzito de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj al sudorient-aziaj landoj plifortigis solidarecon kontraŭ pandemio kaj disvolvan kunlaboron. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al sia vjetnama paralelulo Nguyen Phu Trong, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio celebre al la 71a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Xi diris en la mesaĝo, ke ekde la pasinta jaro la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio plue disvolviĝis, kaj ke li faris du telefonajn konversaciojn kun Nguyen Phu Trong kaj atingis kun li gravajn konsentojn pri fortigo kaj profundigo de rilateco inter la du partioj kaj inter la du landoj en nova situacio kaj kunordiga antaŭenigo de ampleksa strategia kunlaboro de la du flankoj. Vizaĝe al la epidemio de la nova kronviruso, la du flankoj kune akiris gravajn atingojn en preventado kaj regado de la epidemio, enorde okazigis celebrajn aktivadojn pri la 70a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj kaj per realaj agoj klarigis profundan amikecon de “kamaradoj plus fratoj”.

Xi diris, ke li donis altan gravecon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio kaj volas klopodi kune kun Nguyen Phu Trong por antaŭenpuŝi la rilatecon inter la du partioj kaj inter la du landoj por nova progreso.

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe renkontiĝis kun raportistoj post siaj vizitoj al Birmo, Indonezio, Brunejo kaj Filipinoj.

Wang diris en intervjuo, ke en la lasta januaro ĉina prezidanto Xi Jinping faris historian viziton al Birmo kaj atingis gravan konsenton kun Birmo pri konstruado de ĉina-birma komunumo kun komuna estonteco, donante novan signifon al la miljara frata amikeco.

Wang diris, ke la elekto de Birmo kiel la unua stacio de ĉi-jaraj unuaj vizitoj al ĉirkaŭaj regionoj celas plene efektivigi la rezultojn de la vizito de Xi kaj fari solidan progreson en konstruado de ĉina-birma komunumo kun komuna estonteco.

Responde al demando pri liaj atendoj pri ĉina-indonezia kunlaboro en la post-pandemia epoko, Wang diris, ke Ĉinio kaj Indonezio estas grandaj evoluantaj landoj kaj gravaj emerĝantaj ekonomioj. Kontraŭ la fono de profundaj ŝanĝiĝoj en jarcento kaj tutmonda pandemio, la kunlaboro inter la du landoj havas strategian signifon kaj mondan influon.

Parolante pri rilatoj inter Ĉinio kaj Brunejo, Wang diris, ke la duoblaj 30aj datrevenoj kune kun la servo de Brunejo de la deĵoranta prezidanto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj liveris gravan oportunon al la du landoj por profundigi kunlaboron amplekse.

Rememorante sian vojaĝon al Filipinoj, Wang diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas amikaj najbaroj, kaj ĝuas longan tradicion helpi unu la alian. Fronte al la pandemio, ambaŭ landoj unue subtenis unu la alian, montrante amikecon kaj fratecon. Ĉinio deklaris donaci aron da kronvirusaj vakcinoj al Filipinoj kaj instigas ĉinajn kompaniojn serĉi vakcinan kunlaboron kun la filipina flanko.

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke en 2020 la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio kreskis je 2,3% kompare kun la antaŭa jaro, superpaŝante la sojlon de 100 duilionoj da juanoj (15,42 duilionoj da usonaj dolaroj) ĝis 101,5986 duilionoj da juanoj.

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris, ke la kresko estis pli rapida ol tiu de 0,7% en la unuaj tri trimestroj. En la kvara trimestro de 2020, la malneta enlanda produkto de la lando kreskis je 6,5% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, pli rapide ol la 4,9-procenta kresko en la tria trimestro.

La brazila San-Reglamenta Agentejo dimanĉe deklaris aprobi la kronvirusan vakcinon Corona Vac ekspluatitan de la ĉina firmao Sinovac por krizokaza uzo. Tiutage unuaj brazilanoj estis inokulitaj per la ĉina vakcino.

Aprobita por krizokaza uzo estas ankaŭ vakcino kunekspluatita de la Universitato de Oksfordo kaj la brita kompanio Astra Zeneca. Brazila ministro pri sano Eduardo Pazuello dimanĉe anoncis, ke la brazila aerarmeo distribuos vakcinojn al ĉiuj ŝtatoj ekde lundo.

Lastatempe, Lyubomira Nikolaeva-Glomb, direktorino de departemento pri esplorado de virusoj de la Bulgara Centro pri Infektaj kaj Parazitaj Malsanoj estis intervjuita de eksterlanda korespondanto de Ĉina Komunikila Grupo. Ŝi diris, ke ŝi admiras la kontribuon de Ĉinio al antaŭenigo de la esplorado de infektaj malsanoj kaj internacia kunlaboro. Ŝi emfazis, ke spurado de origino de la nova kronviruso estas la scienca demando. Ĉinio aktive kunlaboras kun la Monda Organizo pri Sano (MOS).

Glomb diris, ke ili havas bonan kunlaboron kun la Wuhan-a Virusologia Instituto, kiu ĝuas grandan reputacion inter samprofesiuloj. Multaj bulgaraj kuracistoj kaj virusologoj multfoje vizitis la urbon Wuhan kaj reportis progresintajn sciojn kaj spertojn. En la fino de 2019, ili akceptis vicdirektoron de la ĉina centro pri prevento kaj regado de malsanoj Feng Zijian kaj liajn kolegojn, kaj diskutis kun ili pri serio da temoj pri kunlaboro en la kampo de epidemiologio kaj virusologio.

Aŭstralio montris grandan diferencon en sia traktado al Ĉinio kaj Britio rilate al la kronvirusa epidemio, kaj tio estas atestita de aŭstraj fakuloj. En la 14a de januaro, la ĵurnalo South China Morning Post publikigis artikolon de Daryl Guppy el la Aŭstralia Ĉina Komerca Konsilio. Parolante ekde la kronvirusa epidmeio la aŭtoro elmontris la "duoblan normon" de Aŭstralio kun koloniaj spuroj kaj rasismo.

La artikolo diris, ke mutaciinta kronviruso estis trovita unuafoje en Kent, Britio la 20an de la lasta septembro, sed brita ministro pri sano Matt Hancock publike agnoskis la novan stamon kun granda infekteco ĝis la 14a de decembro. Ĝi diris, ke se tio okazus en Ĉinio, ĝi certe estus tuj atakita de okcidentaj mediatoj pri kaŝado de vero. Sed Britio ne raportis tion al la mondo dum preskaŭ tri monatoj, kaj neniu mediato el okcidentaj landoj, inkluzive de Aŭstralio “atentis” tion.

La artikolo diris ankaŭ, ke tia praktiko de duobla normo revokas la pasintecon de Aŭstralio kiel kolonio. Tiam ankaŭ ĝi estis eŭropa antaŭposteno en Azio, kaj pro tio, Aŭstralio havas neforviŝeblan rasisman pasintecon, kiu ĉiam pli penetris en ĝiajn eksterlandajn politikojn kaj strategiojn, kaj ankaŭ la respondo de Aŭstralio al la brita epidemio pruvis tion.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Saeed Khatibzazeh diris dimanĉe, ke Irano planas pagi kotizon al la UN per mono frostigita en Sud-Koreio.

Laŭ raporto, la UN lastatempe anoncis, ke kelkaj landoj, inkluzive de Irano, perdos sian rajton pri voĉdono en koncernaj kunvenoj de la UN pro tio, ke ili ne akurate pagis kotizojn.


Dividu