Novaĵoj (Januaro 19)

Publikigita: 2021-01-19 20:04:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 19a de januaro, marde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi inspektis laboron pri preparo por Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022, Ĉinio efektivigas respondajn sankciojn kontraŭ usonaj individuoj agantaj malice pri Honkong-rilataj demandoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde inspektis la laboron pri preparo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 en Pekino.

Xi vizitis la Ĉefurban Gimnastikejon en la distrikto Haidian, la Nacian Centron de Alpa Skiado kaj la Nacian Centron de Glitado en la distrikto Yanqing. Li informiĝis pri konstruado de ejoj kaj preparado de sportistoj, kaj esprimis salutojn al sportistoj, trejnistoj kaj reprezentantoj de funkciigaj teamoj kaj konstruantoj en la konkursejo Yanqing.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke por respondi al la eraraj agoj de Usono, Ĉinio decidis efektivigi sankciojn kontraŭ usonaj administraj oficialuloj, membroj de la Kongreso kaj neregistaraj organizoj, kiuj agis malice kaj havas la ĉefan respondecon pri la negativaj agoj de Usono al Honkong-rilataj demandoj.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke ankaŭ la rektaj familianoj de rilataj individuoj estos submetitaj al la novaj sankcioj. Hua faris la rimarkojn responde al demando pri altrudo de la tiel nomataj sankcioj fare de la usona Ŝtata Departemento al ses oficialuloj de la ĉina centra registaro kaj la registaro de Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

Hua diris, ke koncernaj usonaj agoj publike enmiksiĝis en aferojn de Honkongo, krude intervenis en internajn aferojn kaj juĝan suverenecon de Ĉinio, kaj grave malobservis internacian leĝon kaj la bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn. Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas ĉi tion. Honkongo estas socio sub leĝa regado, kaj ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo. La baza postulo de la leĝa regado estas, ke leĝoj devas esti obeitaj kaj leĝrompintoj persekutitaj. Ŝi akcentis, "Ni firme subtenas koncernajn departementojn de la HSAR bati kontraŭleĝajn kaj krimajn agadojn laŭ la leĝo, protekti la aŭtoritaton de la leĝo kaj konservi nacian sekurecon." Ŝi aldonis, ke Honkongo estas Honkongo de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas tute ĉinaj internaj aferoj, kaj ke la usona flanko devas tuj ĉesi enmiksiĝi en honkongajn aferojn, interveni en internajn aferojn de Ĉinio kaj endanĝerigi la nacian sekurecon de Ĉinio sub diversaj pretekstoj.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris lunde en Ĝenevo, ke la kronvirusa pandemio ĝis nun alportis tri lecionojn al ĉiuj membroŝtatoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj la UN mem.

Dum parolado en la 148a sesio de la Plenuma Estraro de la MOS, Tedros diris, ke antaŭ ĉio "ni ĉiuj devas havi la humilecon lerni, ŝanĝi, novigi kaj kreski".

Li diris, ke la unua specifa leciono temas pri preteco kaj respondo al la pandemio. La nova kronviruso surprizis eĉ iujn el la plej riĉaj kaj potencaj nacioj de la mondo. Ĝi atakis ilin nepreparitajn kaj malkaŝis mankon de investo en preparo por krizokaza respondo. La dua leciono estas, ke la sano de homoj, bestoj kaj la planedo estas intime interplektita. Pli ol 70% de la novaj malsanoj malkovritaj en la lastaj jaroj estas ligitaj kun transmisio de bestoj al homoj. La tria leciono de la kronvirusa malsano estas, ke la mondo bezonas fortan MOS. La membroŝtatoj de la organizo "identigis, ke unu el la plej grandaj baroj por ke la MOS estu la plej bona estas daŭrigebla kaj antaŭvidebla financado.

La 17an de januaro la retejo de "Wall Street Journal" de Usono publikigis raporton titolitan "Vakcino de COVID-19 algluiĝis ĉe la lasta paŝo."

La raporto diris, ke en suda Teksaso, iu viro dormis en la aŭto dum du sinsekvaj noktoj, por ne perdi sian lokon en la teamo de vakcinado, kie havas centojn da homoj. En la okcidenta parto de la ŝtato Kentucky, loĝantoj registris la vakcinan tempon en la interreto, tamen kiam ili alvenis, aliaj homoj, kiuj ne registris, estis vakcinitaj. En ŝtato Nov-Meksiko, registaraj oficialuloj devas dungi pli multajn homojn por respondi telefonvokojn pri vakcinado.

La plej granda defio alfrontata de Usono pri vakcinado kontraŭ COVID-19 estas kiel injekti la vakcinon al tiuj, kiuj estas kvalifikitaj. Laŭ datumoj de la Usona Centro por Regado kaj Prevento de Malsanoj, ĝis matene de la 15a de januaro laŭ la loka tempo, ĉirkaŭ 31 milionoj da dozoj da vakcino estis disdonitaj tra la lando, sed nur ĉirkaŭ 12 milionoj estis injektitaj.

La brazila Ministerio pri Sano anoncis dimanĉe, ke Brazilo merkrede komencos amasan vakcinadon kontraŭ la nova kronviruso.

Brazila ministro pri sano Eduardo Pazuello diris en gazetara konferenco, ke la brazila registaro komencos distribui vakcinojn tra la lando lunde matene.

La decido estis farita dimanĉe, post kiam la brazila San-Reglamenta Agentejo unuanime aprobis la krizokazan uzon de la vakcino CoronaVac el la ĉina firmao Sinovac, kaj ankaŭ de la vakcino kunekspluatita de Universitato de Oksfordo kaj la brita kompanio Astra Zeneca.

La vakcinoj estos trasnportitaj de la brazila aerarmeo "al strategiaj punktoj" en ĉiu ŝtato, kaj merkrede komenciĝos vakcinado en la tuta lando.

La unua vakcino distribuita en Brazilo estis CoronaVac, ekspluatita de Sinovac kunlabore kun Butantan-Instituto de San-Paŭlo, kaj la unuaj dozoj estis donitaj al prisanaj profesiuloj en San-Paŭlo tuj post la aprobo.

La brazila registaro akiris 6 milionojn da dozoj de la vakcino CoronaVac por distribui ilin al la tuta lando.

Malgraŭ la vakcina programo, la ministro urĝis la loĝantaron "ne malstreĉiĝi en preventaj rimedoj".

Laŭ stabejo de savado, tio okazis post kiam kanalo estis traborita dimanĉe ĉe sekcio 648 metrojn for de la enirejo. Tamen savantoj ankoraŭ ne ricevis respondon post frapado sur la borila tubo.

Dudek du minejaj laboristoj estis enfermitaj subtere post eksplodo je la 14a horo de la 10a de januaro en la orminejo en Qixia de la urbo Yantai.

La savteamo konfirmis la lokon de 12 enfermitaj laboristoj post borado de la unua truo de la surfaco ĝis la tunelo. La stato de la aliaj 10 restas neklara.

La stabejo diris, ke nutraĵoj kaj aliaj provizaĵoj estis mallevitaj laŭ la kanalo per drato, kaj savantoj sentis tiron sur la drato ĉirkaŭ la 22a horo kaj 50 minutoj dimanĉe. Kiam la savantoj tiris la draton 35 minutojn poste, ili trovis, ke la provizaĵoj estis prenitaj kaj noto estis sendita, kiu diris, ke la ministoj vivas.

Dividu