Novaĵoj (Januaro 20)

Mirinda Publikigita: 2021-01-20 14:56:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 20a de januaro, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi inspektis konkursejon Zhangjiakou de Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022;Ĉinio finkonstruos pli perfektan sistemon de socia sekureco en 2021. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde inspektis la konkursejon Zhangjiakou de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

Xi atingis la urbon Zhangjiakou en Hebei-provinco per la rapidega fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou. Li inspektis la fervojan stacion Taizicheng proksiman al la konkursejoj kaj sportista vilaĝo, la Nacia Centro de Skisaltado kaj la Nacia Centro de Duatlono.

Xi salutis sportistojn, trejnistojn kaj reprezentantojn de funkciigaj teamoj kaj konstruistojn en la konkursejo Zhangjiakou.

La rapidega fervojlinio kunliganta Pekinon kaj ĝian kungastiganton Zhangjiakou de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 ekfunkciis la 30an de decembro 2019. La konkursejo Zhangjiakou okazigos 50 konkursojn de ses branĉoj el du neĝaj sportoj dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

Laŭ la Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco marde, Ĉinio finkonstruos pli perfektan soci-asekuran sistemon en 2021.

En 2020, la laboriga situacio en Ĉinio estis stabila kaj pli bona ol la anticipo. La jara celo estis atingita kaj laboriga bazo estis garantiata.

En 2021 la departementoj pri homaj resursoj prioritatigos stabiligon kaj grandigon de laborpostenoj kaj stabiligos la merkaton kaj laborpostenojn, firmigos la bazon de dungado de universitataj diplomitoj kaj kamparanaj laborantoj kaj garantios dungiĝon de malfacilaj personoj por certigi la ĝeneralan situacion stabilan.

Laŭ donitaĵoj, en 2020 aldoniĝis 11,86 milionoj da postenoj en urboj kaj urbetoj, la nombro estas pli granda ol la celitaj 9 milionoj.

En 2020 la jara registrita senlaboreco en urboj kaj urbetoj kalkuliĝis al 5,6%, pli malalta ol la celitaj 6%. Ĝis la pasinta jarfino, la registrita senlaboreco en urboj kaj urbetoj kalkuliĝis al 4,24%.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio estas senlima, kaj neniu kampo estas limigita por la kunlaboro.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn, post kiam rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov alte taksis ĉina-rusajn rilatojn lunde dum sia jara gazetara konferenco.

Hua diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio alte aprezas la pozitivajn rimarkojn de Lavrov pri la duflankaj rilatoj. Efektive, Ĉinio kaj Rusio estas unuiĝintaj kaj ilia amikeco estas nerompebla, kaj ke en 2020, ĉina-rusaj rilatoj eltenis la provojn de pandemio nevidebla en jarcento kaj senprecedencaj tutmondaj ŝanĝiĝoj, kaj atingis novajn kaj rimarkindajn rezultojn.

Hua diris, ke la jaro 2021 markas la 20an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Rusa Traktato pri Bona Najbareco kaj Amika Kunlaboro. La du flankoj konsentis profiti de la okazo por plene efektivigi la konsenton atingitan de la ŝtatestroj de la du landoj, por renovigi sian komunan devontigon al eterna amikeco kaj kungajna kunlaboro kaj antaŭenigi kunlaboron de pli alta deirpunkto, kun pli vasta amplekso kaj sur pli profunda nivelo.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, diris marde, ke Ĉinio bonvenigas la atendatan revenon de Usono al la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo sub la gvidado de la nova usona registaro de Joe Biden.

Hua faris la rimarkojn ĉe ĉiutaga gazetara konferenco responde al raportistoj, ke la baldaŭ enoficiĝonta teamo de Biden planas subskribi administran ordonon por reveni al la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo. Hua diris, ke klimatŝanĝiĝo estas tutmonda defio, kiu postulas komunajn klopodojn de la internacia komunumo. Ĉinio instigas al ĉiuj klopodoj favoraj al internacia kunlaboro pri klimatŝanĝiĝo kaj daŭre kunlaboros kun la internacia komunumo por aktive efektivigi la Parizan Interkonsenton pri klimatŝanĝiĝo kaj fari pli grandajn kontribuojn al la tutmonda respondo al klimatŝanĝiĝo.

Hua diris ankaŭ, ke Ĉinio bonvenigas kaj atendas la revenon de la nova usona registaro al la Pariza Interkonsento kaj ĝian pozitivan kontribuon al tutmonda klimata regado.

La Monda Ekonomia Forumo (MEF), kies stabejo troviĝas en Ĝenevo, marde publikigis la Raporton pri Tutmondaj Riskoj de 2021, avertante, ke la kronvirusa epidemio severigis la distancon inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj socian diferenciĝon, eble malhelpos la tutmondan ekonomian disvolviĝon en la venontaj tri ĝis kvin jaroj, kaj plialtigos geopolitikan streĉecon en la venontaj kvin ĝis dek jaroj.

La raporto atentigis, ke en la pasinta jaro, la homaro vidis gravan influon de longtempaj riskoj ignoritaj delonge. La epidemio ne nur forprenis la vivojn de kelkaj milionoj da homoj, sed ankaŭ severigis la diferenciĝon inter diversaj landoj.

La raporto opiniis, ke klaraj riskoj en la venontaj du jaroj inkluzivas infektajn malsanojn, riskon de dungado, malegalecon de ciferecigo, kaj retan sekurecon. En la venontaj tri ĝis kvin jaroj, pro la influo de la epidemio, tutmondaj riskoj en la ekonomia kampo evidentiĝos, inkluzive de rompiĝo de aktiv-bobelo, kolapso de la industria infrastrukturo de informadika teknologio, fluktuado de prezoj kaj ŝuld-krizo. Medi-risko ankoraŭ okupas la unuan lokon laŭ probableco de diversaj riskoj en la venontaj dek jaroj.

Serba ministro pri sano Zlatibor Loncar marde ricevis kronvirusan vakcinon de la ĉina firmao Sinopharm, fariĝante la unua homo, kiu ricevis la vakcinon en la lando.

Post la vakcinado, Loncar vokis al la civitanoj esti vakcinitaj, ĉar tio estas "la sola maniero" por Serbio batali kontraŭ la nova kronviruso. Li diris, ke la ĉina vakcino estas la tria registrita vakcino en Serbio, post la vakcinoj Pfizer-BioNtech kaj Sputnik V, kaj ĉi tiuj estas efikaj kaj sekuraj vakcinoj.

Miliono da dozoj da vakcino de Sinopharm atingis Serbion sabate kaj estis bonvenigitaj de prezidento Aleksandar Vucic en la Beograda Flughaveno.

Serbio registris entute 375 799 infektojn de la malsano kun 3 791 mortoj de post la eksplodo de la epidemio.

Laŭ raporto de rusa novaĵ-agentejo Sputniknews, en la 17a de januaro laŭ la loka tempo, enoficiĝonta estro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj Rochelle Walensky diris intervjuate, ke Usono eniros “malhelan momenton”, ĝis la mezo de februaro la nombro de mortintoj pro la nova kronviruso en Usono kalkuliĝos al 500 mil.

Ĝis nun la malsano kaŭzis morton de preskaŭ 400 mil homoj en Usono. Dr. Rochelle Walensky diris, ke tio ne inkluzivas influon de sindromoj en dekmiloj da resanigitaj pacientoj.

Dividu