Novaĵoj (Januaro 21)

Mirinda Publikigita: 2021-01-21 17:15:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 21a de januaro, ĵaŭde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kontribuos al kunlaboro kontraŭ epidemio kaj por monda ekonomia renormaliĝo; Ĉinio efektivigas sankciojn kontraŭ usonaj oficialuloj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos Davos-tagordon de la Monda Ekonomia Forumo la 25an de januaro de Pekino per videoligo.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke Xi ĉeestos la kunvenon kaj faros specialan paroladon laŭ invito de Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo.

Hua diris, ke en januaro 2017, Xi alparolis la malferman sesion de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, sisteme klarigante la opiniojn kaj proponojn de Ĉinio pri ekonomia tutmondiĝo, kaj esprimante fortan subtenon al ekonomia tutmondiĝo. Ŝi diris, ke la kronvirusa pandemio disvastiĝas tutmonde nun, la monda ekonomio profunde recesias, kaj tutmondaj defioj aperas unu post alia. Ŝi esprimis esperon kaj kredon, ke la venonta kunveno de la Monda Ekonomia Forumo helpos starigi tutmondan konsenton, restarigi tutmondan reciprokan fidon, akceli tutmondan kunlaboron, kaj kontribui al solvado de la urĝaj tutmondaj problemoj alfrontataj de la internacia komunumo.

Ŝi akcentis, ke Ĉinio delonge subtenis kaj praktikis multflankismon, akcelis la konstruadon de malferma monda ekonomio, klopodis fari ekonomian tutmondiĝon pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj profita al ĉiuj, kaj antaŭenigis la konstruadon de komunumo de la homaro kun komuna estonteco. Ŝi aldonis, ke kontraŭ la fono de la kronvirusa pandemio, Ĉinio plu kontribuos al tutmonda kunlaboro kontraŭ la pandemio, monda ekonomia renormaligo, traktado de tutmondaj defioj kaj plibonigo de tutmonda regado per siaj saĝo kaj forto.

En la lastaj jaroj iuj kontraŭĉinaj politikistoj de Usono, ignorante interesojn de la ĉina kaj la usona popoloj, planis kaj antaŭenigis efektivigon de serio da frenezaj agoj kaj serioze intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, damaĝis la interesojn de Ĉinio kaj la senton de la ĉina popolo kaj serioze rompis la rilatojn inter la du landoj. La ĉina registaro havas firman kaj neŝanceliĝan decidon por protekti la ŝtatan suverenecon kaj disvolvajn interesojn. Ĉinio decidis efektivigi sankciojn kontraŭ 28 personoj, inkluzive de Mike Pompeo, Peter Navarro, Robert C. O’Brien, Alex Azar, Keith Krach kaj aliaj funkciuloj de la registaro de Donald Trump, kiuj havas ĉefan respondecon pri atenco kontraŭ la suvereneco de Ĉinio. Tiuj personoj kaj iliaj familianoj estis malpermesitaj eniri en la ĉinan landinternon, Honkongon kaj Makaon, kaj la entreprenoj kaj institucioj rilataj kun ili estis malpermesitaj negoci kun Ĉinio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio alvokas la internacian komunumon kunlabori por kontribui al la justa distribuado kaj uzo de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso tra la mondo kaj venki la pandemion.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn responde al demando pri la atendoj de Ĉinio antaŭenigi internacian kunlaboron pri vakcinoj kontraŭ la kronviruso. Ŝi diris, "Ni ĉiam asertis, ke la viruso ne konas landlimojn kaj la homaro havas komunan destinon. Solidareco kaj kunlaboro estas la plej potenca armilo por venki la kronvirusan pandemion. Tio estas ankaŭ la komuna konsento de la internacia komunumo.”

Hua diris, ke Ĉinio estas ĉe la avangardo de esplorado kaj ekspluatado de vakcinoj tutmonde, kun unu vakcino por kondiĉa merkatado kaj pluraj aliaj en klinikaj provoj en malsamaj stadioj, kaj ke tio liveris gravan subtenon al la batalo de Ĉinio kontraŭ la pandemio kaj ĝia partopreno en internacia kunlaboro pri vakcinoj. Nun Ĉinio komencis la vakcinadon de ŝlosilaj grupoj, kaj la enlanda postulo pri vakcinoj estas grandega. Ŝi aldonis, ke plenumante enlandan postulon, Ĉinio venkis malfacilojn kaj klopodis por efektivigi internacian kunlaboron pri vakcinoj kun aliaj landoj, precipe evoluantaj landoj en malsamaj manieroj, kaj liveris al ili subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo kaj iliaj bezonoj.

La honkonga ĵurnalo South China Morning Post raportis lunde, ke Paul M. Romer, gajninto de Nobelpremio pri Ekonomiko de 2018, profesoro de la Universitato de Nov-Jorko, opinias, ke la sukceso de Ĉinio en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio montras, ke ĝi kuratingis Usonon kaj aliajn okcidentajn landojn en iuj pioniraj kampoj, inkluzive de politiko pri publika sano.

Romer avertis, ke la respondo de la okcidento al la nova kronviruso malkaŝis senton de memkontento en novigado, precipe en publika politiko.

“Dum la traktado de la epidemio, ni vidis iujn scenojn, ke azia novigado en politika respondo estas pli efika ol tiu de Eŭropo kaj Usono," Romer diris en la Honkonga Azia Financa Forumo la 18an de januaro.

Romer diris, ke la epidemio reliefigis la ĉinan praktikon de grandskalaj ekzamenoj por rimarko kaj izolado de kazoj, kio estas pli novigema kaj efika ol la metodoj uzataj en Usono kaj Eŭropo.

La Instituto pri Publika Sano de Ĉilio merkrede aprobis la krizokazan uzon de vakcino kontraŭ la novkronvirusa malsano, kiun ekspluatis la ĉina firmao Sinovac Biotech.

Aganta direktoro de la Instituto pri Publika Sano, Heriberto Garcia, diris, "Ni akiris tre bonajn rezultojn pri la kvalito de fabrikado kaj ekspluatado de stamoj en la manufakturado de ĉi tiu vakcino. Ni aprobas sekuran kaj efikan vakcinon por la loĝantaro."

Merkrede posttageze usona prezidento Joe Biden subskribis administran ordonon, proklamante, ke Usono denove aliĝos al la Pariza Interkonsento. Antaŭ la subskribo, Biden diris, ke Usono traktos la klimatŝanĝiĝon per neniam prenita maniero.

Junie de 2017 tiama prezidento Donald Trump anoncis retiriĝon de Usono el la Pariza Interkonsento. En la 4a de novembro, 2020, Usono oficiale retiriĝis el la interkonsento. La agado estis vaste kritikita de la interno de Usono kaj la internacia konumumo.

Merkrede prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel diris, ke enoficiĝo de Joe Biden liveras oportunon al rekonstruo de la transatlantika rilateco, tamen la diverĝoj inter Eŭropo kaj Usono ne malaperos. La EU devas ludi pli gravan rolon en la internacia scenejo kaj plue fortigi strategian memstarecon.

Li diris en la prelego pri la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono, ke la EU atendas ripari rilatojn kun Usono kaj fortigi kunlaboron inter la du flankoj en internaciaj aferoj.

Michel prezentis kvin gravajn kampojn en fortigo de kunlaboro inter Eŭropo kaj Usono, inkluzive de akcelo de multflanka kunlaboro, kuna batalo kontraŭ la nova kronviruso kaj traktado de klimatŝanĝiĝo.

Samtage prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von de Leyen diris, ke la EU estas preta por rekonstrui rilatojn kun Usono, tamen la EU devas klare rimarki defiojn en la rilatoj inter la du flankoj.

Dividu