Novaĵoj (Januaro 22)

Mirinda Publikigita: 2021-01-22 15:28:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 22a de januaro, vendrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio subskribos liberkomercajn interkonsentojn kun pli da partneroj; Ĉinio urĝas Aŭstralion plibonigi situacion de homaj rajtoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La Komerca Ministerio diris ĵaŭde, ke Ĉinio volas subskribi liberkomercajn interkonsentojn kun pli da partneroj por liberigo kaj faciligo de komerco kaj investo.

Gao Feng, proparolanto de la Komerca Ministerio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio daŭre grandigos la amplekson de sia liberkomerca reto kaj plialtigos la nivelon de liberkomercaj interkonsentoj por efike starigi konekteblecon inter internaj kaj eksteraj merkatoj kaj pli bone ekspluati la resursojn de la du merkatoj.

Gao diris, ke la lando akcelos intertraktadojn pri liberkomerca interkonsento inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj faciligos intertraktadojn pri libera komerco inter Ĉina kaj la Golfa Kunlabora Konsilio, inter Ĉinio kaj Norvegio kaj inter Ĉinio kaj Israelo, kaj ke ĝi havas pozitivan sintenon pri la ideo aliĝi al la Ampleksa kaj Progresema Interkonsento pri Trans-Pacifika Partnereco.

La proparolanto diris ankaŭ, ke Ĉinio aktive esploros regulojn pri libera komerco, kiuj ne nur konformas al nunaj internaciaj reguloj, sed ankaŭ plenumas la reformajn kaj disvolvajn postulojn de la lando mem, por malfermiĝi pli larĝe sur pli alta nivelo. La lando plue altigos la proporcion de nul-tarifaj varoj por komerco, faciligos merkatan aliron por komercaj kaj investaj servoj, kaj aktive partoprenos en intertraktadoj pri komercaj reguloj en novaj kampoj kiel la cifereca ekonomio kaj mediprotektado.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris ĵaŭde, ke Ĉinio konsilas al Aŭstralio alfronti siajn proprajn problemojn pri homaj rajtoj kaj preni konkretajn rimedojn por plibonigi sian situacion pri homaj rajtoj.

Ŝi diris, ke dum la lastatempa reekzameno de la Homrajta Konsilio de la UN, reprezentantoj de diversaj landoj kritikis la situacion de homaj rajtoj en Aŭstralio kaj faris sugestojn por ke ĝi pliboniĝu. Ankaŭ reprezentanto de Ĉinio prezentis sugestojn.

Laŭ Hua, Ĉinio proponis, ke Aŭstralio ekagu por bati rasan diskriminacion, malaman parolon kaj perforton kaj protekti la rajtojn de etnaj minoritatoj; garantii la rajtojn de enmigrintoj kaj fermi forbordajn arestejojn de enmigrintoj; esplori ĝisfunde suspektatajn militkrimojn de aŭstraliaj soldatoj en eksterlandaj militaj operacoj, respondecigi la krimintojn, ĉesigi senpunecon kaj malebligi denovan aperon de similaj krimoj; elimini sisteman diskriminacion suferatan de indiĝenaj aŭstralianoj kaj batali perforton kontraŭ ili; kaj haltigi uzon de falsaj informoj por politike motivitaj kaj senbazaj akuzoj kontraŭ aliaj landoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio opinias, ke Antonio Guterres estas la taŭga kandidato por la venonta ĝenerala sekretario de la UN.

Proparolanto Hua Chunying diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por daŭre subteni la UN kaj la laboron de Guterres kiel ĝenerala sekretario de la UN. Ŝi faris la rimarkojn responde al amaskomunikilaj raportoj, ke Guterres formale skribis al la deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN kaj la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN, esprimante sian volon por reelektiĝo.

Hua diris, ke la mondo spertas grandegajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, kaj la kronvirusa pandemio ankoraŭ furiozas tutmonde. Hua diris, ke kiam la internacia sistemo kun la UN kiel la kerno alfrontas severan influon, la internacia komunumo devas firme sin teni je multflankismo, defendi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj subteni la centran rolon de la UN en internaciaj aferoj. Hua aldonis, ke Ĉinio opinias, ke Guterres estas la taŭga kandidato por la venonta ĝenerala sekretario de la UN.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) diris ĵaŭde, ke la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio en Afriko suferos malsukcesojn pro nesufiĉa akiro de vakcinoj kaŭze de akaparo de riĉaj landoj.

Matshidiso Moeti, regiona direktoro de la MOS pri Afriko, diris, ke a freneza aĉetado de kronvirusaj vakcinoj fare de riĉaj ekonomioj eble limigos la akiron en la kontinento kaj subfosos penojn por bridado de la pandemio.

Moeti diris en deklaro publikigita en Najrobio, "Por ni unue, ne por mi unue, estas la sola maniero fini la pandemion. Vakcina akaparo nur plilongigos la suferadon kaj prokrastos la resaniĝon de Afriko."

Statistikoj de la MOS indikas, ke ĝis nun 40 milionoj da dozoj da kronvirusaj vakcinoj estis injektitaj en 50 plej altenspezaj landoj, dum en Afriko Gvineo estas la sola lando, kiu inokulis 25 homojn kontraŭ la viruso.

Samtempe la insul-lando Sejŝeloj, konsiderata kiel altenspeza lando, estas la sola en Afriko, kiu komencis tutlandan vakcinadon.

Ĵaŭde usona epidemiologo Anthony Fauci, kiel unua medicina konsilanto de usona nova prezidento Joe Biden, ĉeestis la kunvenon de la 148a plenuma komitato de la Monda Organizo pri Sano per videoligo. Li diris, ke Usono restos en la MOS kaj batalos kontraŭ la kronvirusa epidemio en “multflanka maniero”.

Li diris: “Mi havas honoron proklami, ke Usono restos kiel membro de la Monda Organizo pri Sano. Prezidento Joe Biden jam subskribis leteron kaj nuligis la decidon pri retiriĝo el la organizo. Usono ankaŭ ĉesigos redukton de laborantoj al la MOS kaj rekomencos kunlaboron inter la usona registaro kaj la organizo. Usono planas efektivigi sian financadan devon en la MOS.”

Li diris, ke Usono fortigos teknikan kunlaboron kun la MOS sur diversaj niveloj kaj partoprenos en la batalo kontraŭ la epidemio en multflanka maniero.

Lastatempe kelkaj okcidentaj amaskomunikiloj diris, ke la nombro de mortoj pro la nova kronviruso en Usono superis la sumon de mortoj de la usona armeo en la Dua Mondmilito. Laŭ donitaĵoj, 405 399 usonanoj mortis en la Dua Mondmilito. Laŭ la statistiko de la Universitato Johns Hopskins, ĝis vespero de la 20a de januaro, Usono jam raportis 405 400 mortokazojn de la malsano.

Tiutage Joe Biden diris en la enoficiĝa prelego, ke en la historio de Usono, malmultaj periodoj estis pli defiaj aŭ malfacilaj ol la nuna periodo. Centjare rara viruso furiozas en la tuta lando kaj mortigis la homojn pli multajn ol la Dua Mondmilito en unu jaro. Milionoj da homoj perdis laboron kaj dekmiloj da entreprenoj bankrotis.

Neniu politika tasko estas pli urĝa ol protekto de la sano kaj sekureco de la popolo. Tamen estas bedaŭrinde, ke en la pasinta jaro la usona registaro okupiĝis pri interna lukto, ignorante la furiozan epidemion kaj sekurecon de malsanuloj.

Usono kapablas venki la epidemion kune kun aliaj landoj en la mondo, ĉar ĝi estas la plej granda evoluinta lando kun mondklasaj sciencesplora kapablo kaj abundaj medicinaj resursoj. Oni esperas, ke Vaŝingtono ne vanigos la atendon de la usona popolo.

Dividu