Mondskala Konkurso de Scioj pri
"60-jariĝo de Nova Ĉinio"

La kuranta jaro estas la 60-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. En la 60 jaroj la ĉinaj registaro kaj popolo strebis al konstruado de la lando, tiel ke la ĉina ĝenerala landforto altiĝis multe, la vivo de la popolo riĉiĝis paŝo post paŝo, kaj la diversaj kampoj, kiaj industrio, agrikulturo, scienco kaj tekniko, akiris grandajn atingojn. Por ke aŭskultantoj kaj retanoj de diversaj landoj ĝenerale konu la 60-jaran disvolviĝon de nova Ĉinio kaj la atingojn akiritajn en ekonomio kaj socio, Ĉina Radio Internacia lanĉos de la 1-a de junio la aktivadon Mondskala Konkurso de Scioj pri "60-jariĝo de Nova Ĉinio" en senfadena disaŭdigo kaj ĈRI-enreto. Bonvolu partopreni en ĝi.

Tempo: De la 1-a de junio ĝis la 1-a de septembro, 2009.
Aranĝo: Tiu ĉi aktivado konsistas el du partoj: respondoj en reto kaj pensoj ĉe "bondeziro al Ĉinio".
Atentu: Se vi ĝuste respondos al ĉiuj dek demandoj kaj skribos ion pri viaj pensoj, vi havos ŝancon gajni premion.

Premioj:
Speciala premio: En tiu ĉi konkurso elektiĝos 10 specialaj laŭreatoj, kiuj senpage vizitos Ĉinion.
La unua premio: Ĉina silka pentraĵo.
La du premio: Ĉina silka poŝtuko aŭ ornamita tolpeco.
La tria premio: Sportoĉemizo

La listo de laŭreatoj estos publikigita en ĈRI-enreto.



Play
©China Radio International.CRI. All Rights Reserved.
16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040