Manĝbastonetoj—Mirinda Manĝilo 
中国国际广播电台

       Manĝbastonetoj estas fiero de la ĉina nacio. Ili kune kun tranĉiloj kaj forkoj de eŭropanoj estas manĝiloj plej vaste uzataj en la nuna mondo. 

  En la prahistorio oni ne sciis uzi manĝilojn. Tiam ili prenis manĝaĵojn per siaj manoj. La antikvaj ĉinoj renkontis malfacilon, kiam ili manĝas varman kaĉon. Ili do prenis herbotigojn aŭ bastonetojn por sin helpi. En la longtempa uzado ili iom post iom posedis la kapablon laŭvole preni manĝaĵojn per bastonetoj. Jen naskiĝis la primitivaj manĝbastonetoj. La antikvaj libroj notas, ke manĝbastonetoj aperis antaŭ pli ol 1 000 jaroj.La manĝbastonetoj poste enkondukiĝis en multajn landojn de Azio. Ili fariĝis ĉefaj manĝiloj ankaŭ por la koreoj kaj japanoj. 

  Paro da manĝbastonetoj havas plurajn funkcojn en manĝado. Per ili oni povas tenajli, tani kaj kirli multe pli facile ol per tranĉiloj kaj forkoj. Oni malfacile enbuŝigas vermiĉelojn kaj similajn manĝaĵojn per forkoj kaj kuleroj, sed tion facile plenumas per bastonetoj. Oni povas diri, ke manĝbastonetoj funkcias kiel longigitaj homaj fingroj. Ĝenerale dirite, per manĝbastonetoj ne timas varmon, nek malvarmon.

  La manĝbastonetoj, kvamkam simplaj, en la uzado perfekte praktikas la vektan principon. Iu japana erudito studis la dinamikon en uzado de manĝbastonetoj kaj mezuris per instrumentoj. Li diris, ke uzi manĝbastonetojn en manĝado koncernas moviĝon de pli ol 30 artikoj kaj pli ol 50 muskoloj, kiaj tiuj de fingroj, polmo, pojno, brako kaj ŝultro. La nervoj de tiuj artikoj kaj muskoloj ligiĝas kun la cerba kortekso. Tio estas utila ekzerco ankaŭ por la cerbo. Tial iuj fiziologioj asertas, ke uzi bastonetojn en manĝado utilas al la homa sano kaj precipe al la kreskantaj infanoj. Uzi manĝbastonetojn en infaneco povas lertigi iliajn manajn muskolojn kaj ekzerci la cerbon. Nun iuj eksterlandanoj ekuzis ĉinajn manĝbastonetojn en manĝado.

  La ĉinoj uzas manĝbastonetojn jam milojn da jaroj. Pro la malsamaj naturaj medioj kaj vivkondiĉoj oni faras manĝbastonetojn el malsamaj materialoj. La plej ordinaraj manĝbastonetoj estas bambuaj kaj lignaj, dum la oraj, arĝentaj, jadaj, eburaj, kupraj kaj feraj estas maloftaj. Nun estas ankaŭ plastaj manĝbastonetoj. Iliaj formoj estas cilindraj aŭ kvadrataj, ĝenerale dikaj supre kaj maldikaj malsupre. La delikataj manĝbastonetoj surhavas pentraĵon, ideogramojn kaj eĉ gravuraĵojn ĉe la supra parto. La manĝbastonetoj produktitaj de malsamaj lokoj ĝenerale portas la lokajn trajtojn. Ekz. La Tianzhu-aj manĝbastonetoj de Hangzhou estas faritaj el mandika bambuo kreskanta sur Tianzhu-monto. La Tianzhu-aj manĝbastonetoj estas ĝenerale uzataj kaj havas certan aprecan valoron.