中国国际广播电台
Akvoriĉfontoj estas tre riĉaj en la sudo kaj malriĉaj en la nordo de Ĉinio, por dispozicii riĉajn sensalajn akvoriĉfontojn de la sudo al nordaj regionoj, kie mankas sensala akvo, per kampaj prospektorado kaj mezurado en la lastaj 50 jaroj, ĉinaj teknikaj laborantoj komencis la inĝenieriaĵon de kondukado de akvo el sudo al nordo de Ĉinio.
La inĝenieriaĵo havas 3 liniojn, ili estas orienta, meza kaj okcidenta linioj. Per kontakto inter la 3 linioj kaj Yangzi-rivero, la Flava Rivero , Huai Rivero kaj Hai Rivero, la inĝenieriaĵo formis la ĝeneralan aranĝon, ĉefe de “4 vertikaloj kaj 3 transversoj”, tio utilas al la realigo de la ĉina akvoriĉfonta racia aranĝo.
Orientlinia inĝenieriaĵo: Oni pumpos akvon el Yangzi-rivero en
Yangzhou, la loko de malsupra baseno de
Yangzi-rivero, per la granda kanalo de Pekino ĝis Hangzhou kaj paralelaj rivervojoj laŭŝtupe altiros akvon kaj kondukos la akvon al la
nordo, kaj ligos la lagojn
Hongzehu, Luomahu, Nansihu kaj
Dongpinghu, kiuj ludas regulan kaj rezervan
rolon.
Mezlinia inĝenieriaĵo: Oni kondukos akvon el la akvokonservejo
Danjiangkou, laŭ la fervojo de Pekino ĝis Kantono kondukos akvon
norden, la akvo povos flui al Pekino kaj
Tianjin.
|

|
|
Ŝtupa stacio de la orienta linio de Inĝenieriaĵo de Konduko de akvo el sudo al nordo de Ĉinio----akvoutiliga artiko Siyang |
|

|
|
Ŝtupa stacio de la orienta linio de Inĝenieriaĵo de Konduko de akvo el sudo al nordo de Ĉinio-----akvoutiliga artiko Huaian |
Okcidentlinia inĝenieriaĵo: Oni konstruos baraĵojn kaj akvokonservejojn en la rivero Tongtianhe en la supra baseno de Yangzi-rivero, la branĉa rivero Yalongjiang kaj la rivero Daduhe, kondukos akvon el Yangzi-rivero en la supran basenon de Flava
Rivero.
|