Esperanto por vigligi intereson pri la gepatra lingvo kaj pli efike lerni fremdan lingvon—Intervjuo al Elisabetta Vilisics Formaggio

Alessandra Madella Publikigita: 2021-09-22 18:09:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Elisabetta Vilisics Formaggio en la 80aj jaroj faris unu el la plej gravaj eksperimentoj en Italio pri la lern-faciliga eco de esperanto. En tiu ĉi intervjuo ŝi afable konsentis respondi al la demandoj de Ĉina Radio Internacia pri siaj spertoj.

AM: Alessandra Madella

EVF: Elisabetta Vilisics Formaggio

AM: Kiel naskiĝis en vi la ideo fari eksperimenton ĉe la elementa lernejo Nicola Rocca de San Salvatore di Cogorno, en la provinco de Ĝenovo, inter 1983 kaj 1988?

EVF: La ideo naskiĝis danke al la favoraj kondiĉoj:

En la jaro 1982 mia Esperanto-kurso por plenaĝuloj estis frekventata de du instruistinoj deĵorantaj ĉela supre indikita lernejo. Mi sugestis al ili utiligi Esperanton, en la lerneja laboro, kiel kompar-lingvon kun la gepatra. Ili bone komprenis la validecon de tiu ideo, sed ne sentis sin ankoraŭ pretaj al tia tasko. Ili proponis kunlaboron: se mi okupiĝos pri la instruado de Esperanto, ili prizorgos ties praktikan utiligon en la propra edukprogramo.

Mi akeptis la proponon. Sekvis du jara fruktodona kunagado.

AM: Ĉu vi bonvolus priskribi al ni la eksperimenton? Kion vi celis mezuri kaj kiel?

EVF: Ni ne konsideris tiun ĉi iniciativon scienca eksperimento, ne estis ja nia intenco konfirmi aŭ rifuti iun hipotezon. Ni volis doni ian pluson al la lernantoj harmonie al la tradicia lernprogramo. Mi instruis Esperanton tra ludoj, praktikaj konversacietoj, legaĵoj, korespondado, direktante la atenton de la lernantoj ek de la komenco al lingvostrukturaj aspektoj: fonetikaj, grafiaj, morfologiaj kaj sintaksaj reguloj, kion la koleginoj uzis poste por plivigligi ilian interesiĝon pri la gepatra lingvo. En du jaroj la infanoj akiris konsiderindajn lingvajn konojn kaj kapablojn. Mi decidis dokumenti tion. Tiu cele ni efektivigis diversajn skribajn kaj parolajn provojn kaj tiel nia iniciativo alprenis eksperimentajn trajtojn.

Post tio niaj gelernantoj daŭrigis siajn studojn ĉe la Mezgrada Lernejo de Cogorno kaj tie ili komencis lerni la francan lingvon (1985). Kiam ili finis la tri jaran ciklon, tiam - kun la konsento kaj kun la partopreno de la instruisto pri la franca - ni adaptis niajn testojn al tiu lingvo. Komparante la rezultojn kun tiuj rilatantaj Esperanton, ni akiris datenojn pri la lernfacilecaj diferencoj.

La speciala situacio instigis min al plia esplorado.

La gelernantoj de niaj iamaj Esperanto-klasoj en la mezgrada lernejo lernis en diversaj klasoj intermiksite kun aliaj geknaboj, kiuj ne lernis Esperanton. Tiuj ĉi lastaj prenis parton kune kun la unuaj en la fina testado. La komparado de la testrezultoj produktitaj de la du malsamaj kategorioj (kun kaj respektive sen Esperanto) permesis akiri ideon pri la propedeŭtika utileco de Esperanto por la posta lernado de la franca.

AM: Kiel vi realigis la projekton laŭ praktika vidpunkto?

EVF: Komence de la 1980-aj jaroj en la unua-gradaj lernejoj ne estis ankoraŭ enprogramita la deva lernado de fremda lingvo. Estis ankoraŭ sufiĉe facile trovi tempon kaj disponeblecon por la enkonduko de Esperanto laŭ elekto de la klas-instruistoj. Estis bezonata nur la konsento de la gepatroj de la koncernaj infanoj kaj tiu de la lernejestraro. Pri la akiro de tiuj konsentoj okupiĝis la du klas-instuistinoj. Mi ricevis la instrupermeson, kiel membro de Itala Instituto de Esperanto, en kvalito de spertulo sensalajre kunlaboranta.

La programo daŭris du lernojarojn, de la 9-a ĝis la 11-a aĝjaro de la infanoj. Partoprenis proksimume 30 gelernantoj dividitaj en du paralelaj klasoj. La lecionoj pri Esperanto okazis unu foje semajne en la posttagmezo, ekster la normala lerneja horaro, kaj daŭris 90 minutojn. Entute temis do pri proksimume 80 plusaj horoj dediĉitaj al Esperanto dum la du lernojaroj, La kunligoj kun la gepatra lingvo kaj kun aliaj lernobjektoj okazis kadre de la

kutima instrutempo fare de la du koleginoj.

Pro la manko de kontinueco kaj necesa dialogo inter la unua kaj la dua grada instrusistemo, en la mezgrada lernejo, la antaŭaj lingvaj spertoj de la gelernantoj ne estis prikonsiderataj, ties ebla propedeŭtika efiko ne estis konscie ekspluatataj de la instruistoj. Mi pensis ke la latentaj scioj povas porti tamen ioman avantaĝon en la studado de la franca lingvo. Scivole pri tio mi petis finan testadon.

AM: Kiel respondis la gepatroj?

EVF: La unu-anima konsento de la gepatroj baziĝis sur ilia persona fido en la klas-instruistinoj, kiujn ili konis jam de tri jaroj. Ili akceptis la kromajn horojn, kaj akompanis regule siajn gefilojn al la posttagmezaj lecionoj disvolvitaj de mi kaj regule partoprenitaj de la koncerna koleginoj.

AM: Kiujn internaciajn rilatojn vi disvolvigis pere de tiu ĉi eksperimento?

EVF: Pro la limigita tempo disponebla mi devis rezigni al raportoj aparte engaĝaj. Mi elektis facile alireblajn kontaktojn kaj simplan korespond-teknikon: mi petis kelkajn miajn konatojn en diversaj landoj sendi al la adreso de la klasoj bildkarton pri ilia loĝurbo kun mallonga kaj facil-lingva priskribo. La iom post iom alvenantajn salutojn ni kune legis, tradukis, kaj reciprokis. La lingva parto estis kompletigita de geografiaj esploroj, de la praktika uzo de poŝtaj servoj, kaj aliaj edukvaloraj kunligaĵoj.

Ni organizis plie Esperanto-tagon en la lernejo al kiu partoprenis pluraj internaciaj familioj kun infanoj, vivantaj en Italio, krom franca-japana paro kun tri gefiloj. Tre bela sperto.

AM: Kiuj homoj kaj institucioj helpis vin?

EVF: La du klas-instruistinoj flegis la personajn kontaktojn kun la familioj kaj kun la lerneja medio, ili adaptis sian didaktikan programon al la projekto, kaj memvole ofertis 80 horan kromlaboron sen financa rekompenco. Sen tio mi estus povinta fari nenion.

La kolegino pri la franca lingvo en la mezgrada lernejo akceptis nian peton kaj dediĉis du siajn lecionojn al la testado. Per tiu helpo ŝi ebligis la realigon de la esploroj.

Kiel institucion, mi mencias Italan Instituton de Esperanto, kies nomon mi rajtis uzi ĉiu foje, kiam necesis pruvi la seriozecon de la iniciativo. Mi proponis kaj disvolvis ja mian laboron en la rolo de estro de ĝia Ĝenova Katedro.

Domaĝe, por la prilaboro de testiloj kaj ties aplikado, por la analizo kaj pritaksado de la rezultoj mi ne trovis helpon de spertulo, nek taŭgan modelon en la fakliteraturo. Mi klopodis fari ĉion kun propra rezonado, sed dume mi sentis konstante la mankon de tiu rilataj spertoj. Tio pezigis la taskon.

AM: Ĉu vi sciis ion pri aliaj italaj kaj/aŭ eksterlandaj eksperimentoj?


EVF: Jes. Mi legis pri pluraj kazoj priskribitaj en la pasinteco.

Mi konis detale la du sin sekvajn internaciajn eksperimentojn de ILEI en la 1970-aj jaroj.

Mi sekvis kun atento la admirindan laboron de gekolegoj en Italio (Giovanni Pala en Cagliari, Gianfranca Braschi Taddei en Cesena, Nicola Lasalandra en Bari, Mirko Marcetta en Sotto il Monte, ...) Ĉiuj iaspecaj eksperimentoj pri la lerneja instruado de Esperanto, ĉiuj apartaj kazoj kun malsamaj ecoj, ne kunordigitaj.

Mi sciis pri la teorioj kaj la preparoj de propedeteŭtikaj esploroj ĉe la Kibernetika Instituto en Paderborn.

AM: Ĉu vi estis jam partopreninta en aliaj eksperimentoj?

EVF: Jes. Mi partoprenis en la tri-jara programo de la Kvin Landa Eksperimento, organizita de ILEI (1971-74), kun klaso de Elementa Lernejo San Pier di Canne, Chiavari, kiu reprezentis Italion.

El miaj spertoj tiu ĉi estas ĝis hodiaŭ la plej memorinda.

Mi havis okazon ankaŭ gaste labori ĉe Kibernetika Instituto de Paderborn, kie mi helpis pretigi aŭdvidan materialon por Esperanto-lecionoj.

AM: Kiel via esperimento helpis vin verki la lernolibrojn "Ludu kun ni!" ?

EVF: La enhavo de tiuj lernolibroj maturiĝis en mia menso dum multjara instruado. Lude lerni signifas laŭ mi sin amuze malkaŝi ludregulojn kaj konscie apliki ilin en la plua ludado.

Tio estis la bazo de mia instrumetodo, se temis pri Esperanto.

La "Ludu kun ni!" libroj estas instru-helpiloj por havigi al la infanoj simplan kaj regulan komunikilon, tra kio ili povas kompreni, interalie, kio estas kaj kiel funkcias lingvo.

La esploroj efektivigitaj ĉe la lernejoj de San Salvatore di Cogorno suggesti, ke tiu komunika modelo taŭgas por plifaciligo de posta lingvolernado eĉ en itala-franca rilato, tiel

aldoniĝis la subtitolo "Propedeŭtika lingvo-kurso por infanoj".

AM: Ĉu vi opinias, ke tia esperimento estus pli facila aŭ pli malfacila hodiaŭ?

EVF: Mi timas, ke hodiaŭ estus multe pli malfacile pro organizaj malhelpoj.

AM: Ĉu vi havas konsilojn por homoj, kiuj ŝatus fari similan eksperimenton nun?

EVF: Objektiveco kaj prudento!

Antaŭ ol proponi aŭ peti ion ajn al lernejaj instancoj, necesas prilabori tre seriozan, realigeblan, profesie kaj burokrate akcepteblan planon kun eventualaj variantoj, kaj havi klaran bildon pri la propraj rimedoj.

Dividu