Estas tre bona ideo partopreni!

Alessandra Madella Publikigita: 2021-09-28 14:35:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

RC: Renato Corsetti

AM: Alessandra Madella


AM: Ĉu vi povas diri al ni ion pri Mauro La Torre?

RC: Jes. Mauro la Torre estis la unua juna esperantisto, kiun mi renkontis antaŭ sesdek jaroj aŭ eĉ pli. Kaj li kaptis min al la movado per rekta mensogo, ĉar ĉiuj esperantistoj en la Roma grupo estis maljunaj. Mi estis juna kaj ĉi tiuj estis sinjorinoj sesdek-jaraj, sepdek-jaraj. Kaj estis Mauro, kiu tiam estis dekok-jara. Mi demandis lin: ĉu ĉiuj esperantistoj estas tiel maljunaj? Kaj li diris: “Ne, ne. En Romo ekzistas la junulara grupo. Poste mi montros al vi!” Fakte, la junulara grupo en Romo estis praktike li kaj lia amiko, kiu loĝis en la sama konstruaĵo. Sed tiel komenciĝis la rilato kaj mi poste restis en la movado. Tio okazis en 1965 verŝajne.

AM: Poste vi estis kolegoj dum multe da jaroj, ĉu ne?

RC: Jes. Do, poste ni faris amason da aferoj kune en la movado dum multaj jaroj en Itala Esperanto-Junularo. Poste hazarde en iu momento kaj li kaj mi ekinstruis en la universitato en du apartaj fakultatoj en Romo. Sed tuj ni trovis manieron kunlabori pri esperanto, ĉar li estis en io, kio nomiĝis Laboratorio pri Eksperimenta Pedagogio. Tiam eksperimenta pedagogio estis instruado pere de komputiloj, ĉar li estis fakulo pri komputiloj. Kaj ni aranĝis iun ne-ĉeestan kurson pri esperanto por italaj instruistoj. La universitato mastrumis la programon. La instruistoj tra la tuta lando aliĝis, ricevis paperan materialon—tiam estis nur papera—de la universitato. Kaj eĉ oni eksperimentis pri telefonaj interparoloj por instrui la paroladon, la prononcon ktp. Tiam ĝi estis io eksterordinara. Estis futureca. Kaj la afero daŭris du jarojn eĉ kun ekzamenoj. Do, la instruistoj venis al Romo kaj en la universitato faris la ekzamenon de esperanto. Intertempe, Mauro fariĝis prezidanto de ILEI kaj lia granda pasio estis la lernejo Tibor Sekelj, kiu estis virtuala internacia lernejo kun klasoj el ĉiuj kontinentoj, kiuj interŝanĝis mesaĝojn. Li kreis iun retan medion, kiu tiam estis io tre avangarda. Nun ĉiuj havas tiujn programojn. Kaj la afero funkciis tre bone. Eĉ ĝi estis prezentita al UNESKO kiel modelo de estonta instruado uzante komputilojn. Do, tiel la afero funkciis dum jardekoj, fakte.

AM: Kiel estis la respondo de UNESKO pri tio?

RC: Ĝi estis favora, kiel kutime. Sed favora ne signifas, ke ili poste faris ion konkretan aŭ subvenciis. Tiam ILEi ankaŭ havis rilatojn kun UNESKO, kiuj poste estis perditaj dum unu periodo kaj poste reakiritaj. Sed la afero funkciis.

AM: Kiel grava estis interkulturo en tiu projekto?

RC: Tio estis lia ĉefa intereso. Pro tio mi parolis pri lernejo el pluraj kontinentoj. Laŭ li ĉi tiuj infanoj devis interŝanĝi proverbojn, rakontojn pri siaj viv-spertoj por ĝuste kompreni unu la alian. Li estis tre atenta pri tiu ĉi afero, interkulturo, interkompreniĝo inter kulturoj.

AM: Ĉu vi povas diri al ni ion pri tiu ĉi premio Maŭro La Torre?

RC: La premio estis starigita de la familio, kiam li mortis, nun eble antaŭ dek jaroj. Temas pri premio, kiu premias verkojn en la ĉefaj kampoj de lia agado. Sed lia agado estis kaj komputiloj kaj lingva analizo per komputiloj—tiam estis tre avangarda fari tekstarojn kaj vidi kiom ofte estas finaĵoj ktp--, instruado, interkulturo. En ĉiuj ĉi-tiuj kampoj homoj povas prezenti laborojn. Estas iu internacia komisiono, kiu juĝas kaj decidas pri la premioj.

AM: Ĉu vi pensas, ke estas tre malfacile partopreni?

RC: Ne vere. Sed certe la laboroj devas esti universitat-nivelaj. Ne tiel ampleksaj kiel disertacio. Sufiĉas artikolo dudek paĝa. Sed, laŭ la universitataj normoj, ĝi devas havi bibliografion, referencojn, eventuale eksperimentojn, se temas pri eksperimento. Sed ĉiuj povas partopreni.

AM: Do, vi pensas, ke estas tre bona ideo partopreni.

RC: Jes, certe. Kaj la familio tre volonte ankoraŭ subtenas la premion.

AM: Koran dankon, kara Renato.

RC: Dankon al vi.

Dividu