Ĉu necesas nukleacida ekzameno por homoj, kiuj iros el Pekino?

Shanshan Publikigita: 2020-08-14 14:41:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu necesas nukleacida ekzameno por homoj, kiuj iros el Pekino?

Saluton!

Jes, mi alvokas vin.

Ĉu venos alia?

Ne, nur mi.


Nun estas la 4a horo kaj 8 minutoj frumatene kaj mi ekveturos al flughaveno por oficvojaĝo al urbo Yiwu de Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio. Post okmonata restado en Pekino mi finfine povas iri el Pekino!

Ĉu mi bezonas nukleacian ekzamenon?

Mi ricevis la ekzamenon.

Tio ne estas deviga. Ĉar Pekino jam fariĝis malalriskka regiono. Mi volas nur trankviligi min mem kaj aliajn homojn loĝantajn en la celloko.

La ekzamenejo de hospitalo situas ekster la kuracdomego. Unue mi sin anoncis por la ekzameno antaŭ unu tago per poŝtelefono, kaj poste pagis koston de 90 juanoj ĉeloke, kaj tiel mi estis ekzamenita.

Posttagmeze de la sama tago, mi ricevis la mesaĝon de negativa rezulto per mia poŝtelefon sen bezono de refoja vizito al la hospitalo.


Je la 4a horo kaj 55 minutoj mi atingis la flughavenon! Tiel profunde mi sopiras al la flughaveno. Nemulte da homoj kaj aŭtoj troviĝas ĉi-tie. Kion ili faras. Ah, oni skanas rapid-reagan kodon por kontroli sanstaton. Tiuj, kiuj ne havas inteliĝentan poŝtelefonon, povas skribe registri siajn datumojn.

Oni eniras en la flughavenon grupo post grupo, poste prenas la temperaturon. Krom kutimaj paŝoj kiel antaŭe, oni devas surhavi maskon kaj aliajn necesajn protektilojn. Ankaŭ la flughaveno plenumas pli severan desinfektan laboron.


Nun estas la sesa horo matene kaj mia flugo komenciĝos je la 6a kaj 55 minutoj. Mi ankoraŭ havas tempon por matemanĝo. Mi estas dormema, ĉar mi ne dormis en la tuta nokto.

Mi faros nenion alian krom dormon dum flugado.

Antaŭ ol eniri en la aviadilon, ni devas plenigi retan tabelon pri sano.

Adiaŭi Pekinon!

En la aviadilo, ni, pekinaj pasaĝeroj, devas skribe plenigi alian formularon. Ĉar junie en Pekino la epidemio iom reviĝis. Oni devas klare kaj honeste sciigi ĉu iam viziti altriskan regionon antaŭe. La formularon oni donos al rilata departemenbto de la urbo Yiwu.


Je la 8-a horo kaj 53 minutoj mi atingis Yiwu. Kia bela vetero estas!

Elirante la flughavenon, unue oni devas skani Tutlandan Granddatuman Kodon pri Veturado, elŝulti la Kodon pri Sano de Zhejiang-provinco kaj fari registradon. Se la kodo montriĝas verda, oni povas trapasi. Oni devas mezuri temperaturon per infraruĝa termometro, kaj prezenti la paperan formularon, kiun ni plenigis en la aviadilo. Rigardu, jen la kialo de bona kaj efika regado de la epidemio en Ĉinio.


Saluton Yiwu!

Ĉi-tie lokanoj ne surhavas maskojn, ĉar neniu nova kazo de COVID-19 estis raportita kelkajn monatojn tie, kaj pro tio, mi tute ne bezonas maskon.

Komercistoj el diversaj lokoj de Ĉinio kaj fremdaj landoj de la mondo amasiĝas en Yiwu, la monde plej granda distribua centro de malgrandaj komercaĵoj. Yiwu estas plenas je densa komerca etoso. Ekzemple videblas afiŝo pri aplikaĵo "Yiwugu" (kiu signifas aĉetadon en Yiwu) ekster aviadilo, per la aplikaĵo oni povas travidi komercaĵojn de la bazaro de Yiwu, kiu areas pli ol 4,7 milionojn da kvadrataj metroj. Kontraŭ la flughaveno estas la Internacia Poŝt-Interŝanĝa Buroo kaj Inspekta kaj Regada Centro de Elektronika Translanda Komerco de Yiwu. Ekzistas libro-angulo en la halo de la hotelo, kie oni povas trovi diverslingvajn librojn pri Ĉinio por ke komercistoj komprenu veran Ĉinion.

在接下来的两天里,义乌会带给我什么样的惊喜呢?又会有什么好玩儿的经历呢?一起共同期待吧!

En la sekvaj du tagoj, kiajn surprizojn Yiwu donos al mi? Kion mi spertos? Ni kune atendu!

我是有点兴奋的珊珊,咱们下个视频再见啦!

Dividu