Kiel Yiwu ekspedis malgrandajn varojn al aliaj landoj?

Publikigita: 2020-08-30 21:53:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj amikoj. Mi estas feliĉega kaj ĝojega Shanshan. Nun mi estas en la varokonservejo de iu kompanio pri internacia (elektronika) komerco. Do bonvole sekvu min kaj ni kune spertu kia estas la laborprocezo de tiu ĉi loko.

Unue, mi ĵetu demandon. Kio ĝi estas?

Venu venu!

Woo, ĝi estas ligilo de haro. Mi provu. Ĉu estas bela? Ĉu estas taŭga por mi?

Antaŭ ĉio, laboristoj devas paki ĉiujn varojn kaj alglui strikodojn sur ilin.

Tiamaniere, ĉiu produkto havas sian propran "identecon". Troviĝas 350 bretoj kaj 18 900 malgrandaj varoj en la konservejo.

Sekve metu la pakitajn aĵojn en diversajn kestojn.

Nun venas movebla ĉaro. Laboristoj trovas kaj metas postulatajn varojn en la ĉaron laŭ mendiloj de konsumantoj.

Mi nepre devas prezenti al vi kaj rekomendi al vi iujn varojn, kiujn mi ege ŝatas. Ekzemple, jen estas tre belaj orel-ringoj, ĉu ne! Jen skribilo. Kaj mi volas aĉeti ĝin por mia filineto. Poste venos “falsaj varoj”. Falsaj haroj, falsaj okuloharoj, kaj falsaj brovoj. Oni uzas ĝin por densigi iliajn brovojn. Ĉu mi bezonas?

Kaj ni iru al la venonta paŝo.

Jen estas la lasta paŝo, paku kaj pentru la menditajn listojn.

La mendiloj venas de pli ol 90 landoj de la tuta globo. Homoj mendis varojn interrete kaj povas ricevi varojn el Yiwu post 5 ĝis 15 tagoj.


Momenton! Ankoraŭ ne finiĝis ĉio! Miaj demandoj estas:

Kion ŝi faras? Kaj kian funkcion havas la blankaj linioj?

Bonvole lasu viajn respondojn. Ne forgesu ŝati, komenti kaj konigi la videaĵojn.

Mi estas Shanshan.

Ĝis la venonta fojo


Dividu