Kion diris esperantistoj pri 2020 kaj 2021?

Pluveta Publikigita: 2020-12-30 16:20:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Respondu jenajn du demandojn:

1. Kio estas la plej feliĉa por vi en 2020? Kaj kio estas la plej malfacila?

2. En la periodo de la fino de 2020 kaj la komenco de 2021, kion vi volas diri al vi mem?

Bonvole diru en la komento!


Aza Delgado

1.- Mi havis mian unuan koramikinon; la plej malfacila afero... ne estis eliri.

2.- En mia lando 2021 ankoraux ne komencigxis, sed mi felicxas plu vivi en la jaro de malfelicxoj.


Octávio Veiga

1. Mi ne vidis sociajn ŝanĝojn. La homoj daŭras egoismaj. Sed kelkaj homoj ekkomencis kompreni pli bone la vivon.

2. En 2021, mi esperas ke la homoj iĝos pli fratecaj, pli malavaraj, pli pacaj!


Niurka Alonso Santos: 1 mía plej granda felicxon estas alveno de du novaj hundoj. La plej granda malfelicxo estas la malebleco de planoj.

2. Mi dirus al mi mem: alvenos pli bonaj tempoj


István Juhász

1. Feliĉa afero estas, ke mi vivas kaj estas sana; malfeliĉa afero estas, ke multaj homoj mortis.

2. Mi diras al mi mem (kaj al aliaj homoj), ke la malbonaj aferoj ne daŭras eterne. Venas pli bonaj tempoj!


Anna Langley

1. La plej feliĉa afero estis kiam mi ricevis promocion en mia profesio. La plej malfeliĉa estis kiam mi suferis pro deprimo dum someron.

2. Mi volus diri al mi mem ke mi ne malsparu oportunojn.

Dividu