Leciono 1 Saluton

 Komentoj
 
  • Saluton. En la ĉina lingvo, oni diversforme esprimas “saluton”. La plej ofte uzata estas “你好 Nǐ hǎo”.“你 nǐ” signifas “vi” kaj “好 hǎo” estas “bona”. “你好 Nǐ hǎo” , “vi estas bona”, fakte “bonvolu bone farti”,“Kiel vi fartas”, simple do “saluton”.Vi povas uzi “你好 Nǐ hǎo” por esprimi la saluton en ĉiu tempo kaj loko al iu ajn, ĉu konata ĉu fremda.
  • Kiel vi nomiĝas? Kiel oni ĉine demandu pri ies nomo, se oni volas scii ĝin? Vi povas demandi: “你叫什么名字?” Nǐ jiào shénme míngzi? Se aliaj demandas pri via nomo, vi do respondas “我叫 wǒ jiào” kaj via nomo aŭ rekte eldiras vian nomon.
  • Tio estas mia vizitkarto. Nun en Ĉinio, oni ofte interŝanĝas vizitkartojn en la unua renkontiĝo. Kiam vi donas vizitkarton al aliaj, vi samtempe povas diri: “这是我的名片” Zhè shì wǒ de míngpiàn. Tio estas mia vizitkarto.
  • Longtempe ni ne renkontiĝis. Kiel oni esprimu tion en Esperanto, ke oni renkontiĝis kun iu konato jam longtempe ne vidita? T.e. longtempe ni ne renkontiĝis. Do en la ĉina lingvo, oni diras, “好久不见” Hǎojiǔ bújiàn. Longtempe ni ne renkontiĝis.