Nuba diplomatio de Xi Jinping en unua duonjaro de 2020

Pluveta Publikigita: 2020-07-15 13:27:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En 2020 eksplodis la kronvirusa epidemio. Influite de la epidemio profunde ŝanĝiĝas la mondo kaj ekzistas multaj necertaj elementoj.

En la unua duonjaro de 2020 ĉina prezidanto Xijinping per videoligo ĉeestis al 3 gravaj internaciaj kunvenoj kaj faris prelegojn. Per la nuba diplomatio, Ĉinio gvidata de Xi Jinping fariĝis grava forto por batali kontraŭ la epidemio kaj protekti la mondajn stabilecon kaj disvolviĝon.

Ĉina Ago: Komuna Interŝanĝo

Mi proponas, ke per Monda Organizo pri Sano, la Grupo 20 fortigu dividon de kontrŭepidemiaj informoj kaj amplekse publikigu efikan preventan kaj regadan gvidlibron. Oni devas ludi la akordigan rolon de la Grupo 20, fortigi dialogon kaj interŝanĝojn kaj okazigi altnivelan internacian konferencon pri publika sano.

-------Xi Jinping tion diris en la Eksterordinara Pintkonferenco de la Grupo 20, la 26an de marto, 2020

Ĉina Koncepto: Unuiĝu kaj Kunlaboru

Nun la internacia komunumo plej bezonas solidigi konfidon, fortigi kunlaboron kaj unuigi kontraŭepidemiajn fortojn por venki la epidemion.

------Xi Jinping tion diris en la Eksterordinara Pintkonferenco de la Grupo 20, la 26an de marto, 2020

Ĉina Iniciato: Efika Kunlaboro

La du flankoj devas plu subteni unu la alian rilate al la kernaj interesoj, kune plani la duflankan kunlaboron post la epidemio kaj antaŭenpuŝi kaj profundigi la efikan kunlaboron kadre de la iniciato Zono kaj Vojo.

------Xi Jinping tion diris dum telefonanta konversacio kun kosdarika prezidento, la 5an de junio, 2020

Ĉina Rekomendo: Plurflankismo

Ĉinio aprezas, ke Germanio volas antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj la EU. Ĉinio ankaŭ volas fortigi strategian kunlaboron kun Germanio kaj la EU, persisti en multflankismo, respondi al tutmonda defio kaj aldoni certecojn al la necerta mondo.

------Xi Jinping tion diris dum telefonanta konversacio kun germana ĉefministro, la 3an de junio, 2020

Ĉina Respondeco: Komuna Sorto

Ĉinio ĉiam rekomendas konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro, respondecas pri la vivsekureco kaj sano de la ĉina popolo kaj plenumas la devon al tutmonda publika sano.

------Xi Jinping tion diris en la inaŭguro de videokonferenco de la 73a Monda Asembleo pri Sano, la 18an de majo, 2020

Dividu