Publikigita artikolo de Xi pri gvidado de KPĈ

Publikigita: 2020-07-16 11:56:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Artikolo de prezidanto Xi Jinping, titolita "la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas la difina trajto de socialismo kun ĉinaj trajtoj", estis publikigita ĵaŭde.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estis publikigita en la 14a numero de la gazeto Qiushi.

La artikolo diras, ke la plej granda forto de socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj estas la gvidado de la KPĈ, kaj la partio estas la plej alta forto por politika gvidado. La partio plenumas ĝeneralan gvidadon super ĉiuj kampoj de klopodoj en ĉiuj partoj de la lando.

La artikolo diras, ke la KPĈ estas la gvida kerno por la afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Subteni la aŭtoritaton de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĝia centralizita kaj unuigita gvidado estas la plej alta principo de la partia gvidado, kio neniel ambiguas aŭ ŝanceliĝas iam ajn aŭ sub iu ajn cirkonstanco.

La artikolo diras ankaŭ, "Ni devas subteni la gvidadon de la partio en antaŭenigo de institucia konstruado en ĉiuj kampoj, akceli disvolviĝon de ĉiuj entreprenoj, plifortigi kaj plibonigi nian laboron en ĉiuj kampoj. La partio estas ŝlosilo por venki venontajn diversajn riskojn kaj defiojn.”

Dividu