Xi faras planon por fortigi armeon

Ĝoja Publikigita: 2020-07-30 22:42:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 1-an de aŭgusto de 1927 naskiĝis novtipa popola armeo sur la ĉina tero. Lastajn 93 jarojn la popola armeo obeas gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ne trompis sian mision. Revoluciaj soldatoj firmigas fidon, obstine batalas kaj gajnas brilajn venkojn unu post alia.

La 1-an de oktobro, 2019, en pekina Tian’anmen-Placo solene okazis ceremonio por celebri la 70-an datrevenon de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko. Armeon revuis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

La 1-an de oktobro, 2019, en pekina Tian’anmen-Placo solene okazis ceremonio por celebri la 70-an datrevenon de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko. Armeon revuis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

En la nova epoko la celo de KPĈ por fortigo de armeo estas konstrui popolan armeon, kiu obeu gvidadon de la partio, kapablu venki militojn kaj havu bonan laborstilon, nome konstrui la popolan armeon kiel monde plej bonan armeon.

La absoluta gvidado de KPĈ estas la radiko de fondo de la popola armeo kaj la animo de fortigo de la armeo.

Resuminte spertojn de KPĈ pri fondo kaj regado de armeo prezidanto Xi profunde montris: "La partio gvidas pafilon, kio estas la baza garantio por teni esencon kaj principon de la popola armeo, kaj vero de nia partio akirita post batalo sanga kaj fajra."

Decembre, 2012, Xi Jinping faris inspekton en kantona milita zono:

"Persiste armi soldatojn kaj oficirojn per socialisma teoria sistemo kun ĉinaj trajtoj, kontinue kultivi kernan valoran koncepton de modernaj revoluciaj armeanoj, forte plivastigi gloran amikecon kaj bonan stilon de nia armeo kaj pluapaŝe solidigi la bazon de penso kaj politiko, ke oficiroj kaj soldatoj alte tenu flagon, obeu gvidadon de la partio kaj plenumu sian mision."

Aprile, 2014, Xi Jinping vizitis kaj salutis armeon en Xinjiang:

"Senŝanceliĝe persisti en la baza principo kaj sistemo, ke la partio absolute gvidas armeon, kontinue kultivi kernan valoran koncepton de modernaj revoluciaj armeanoj, fortigi konstruadon de partiaj organizaĵoj kaj garantii la ĝustan politikan direkton de konstruado de armeo."

Julie, 2015, Xi Jinping inspektis la 16-an armeogrupon:

"Enkonduki oficirojn kaj soldatojn firmigi idealon kaj fidon, solidigi pensan defendlinion, pliigi politikan imunecon kaj sub ĉiu kondiĉo ĉiam persisti en la baza principo kaj sistemo, ke la partio absolute gvidas armeon."

Komence de 2016, Xi Jinping inspektis la 13-an armeogrupon:

"Vere konstrui kaj regi armeon pense kaj politike, klopodi por kultivi novgeneraciajn revoluciajn soldatojn kun animo, kapablo, kuraĝo, honesteco kaj virto, forĝi kapablan armeon, kiu posedas feran fidon, feran kredon, feran disciplinon kaj feran respondecon."

Lastajn 93 jarojn la popola armeo ĉiam unukore, unuanime paŝis en la sama ritmo de la partio, ĵuris teni neŝanceleban fidelon al la partio malgraŭ kia ajn risko, logo kaj ĝeno, kaj enkorpigis absolutan fidelecon al la partio en praktikado.


Post la eksplodo de la kronvirusa malsano la tuta armeo obeis gvidadon de prezidanto Xi, laŭ ordono agadis, kuraĝe portis gravajn devojn, ne trompis mision kaj faris elstaran kontribuon al venko de la batalo kontraŭ la epidemio.

Matene de la 8-a de julio en Guanyinge de distrikto Zhushan de urbo Jingdezhen, oficiroj kaj soldatoj de Jingdezhen-filio de armita polico de la provinco Jiangxi transportis sablosakojn por solidigi la digojn kaj akvobaraĵojn ĉe Changjiang-rivero.

Matene de la 8-a de julio en Guanyinge de distrikto Zhushan de urbo Jingdezhen, oficiroj kaj soldatoj de Jingdezhen-filio de armita polico de la provinco Jiangxi transportis sablosakojn por solidigi la digojn kaj akvobaraĵojn ĉe Changjiang-rivero.

Post julio pluvego kaŭzis inundojn kaj montotorentojn en la ĉina suda landparto. Kaj la popola armeo tuj alvenis laŭ ordono kaj fulme amasiĝis kaj agadis por protekti popolamasojn, kiuj suferis katastrofojn.

La 17-an de aŭgusto, 2018, Xi Jinping montris en kunveno de la Centra Milita Komisiono pri konstruado de la partio:"Persisti en la absoluta gvidado de la partio al la armeo estas la unua tasko de nia armeo por fortigi la gvidadon de la partio kaj la konstruadon de la partio. Oni devas fortigi politikan konstruadon de la partio, enkonduki la tutan armeon firme protekti aŭtoritaton kaj koncentritan unuecan gvidadon de la Centra Komitato de KPĈ kaj firme obei gvidadon de la Centra Komitato de KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono."

La 26-an de majo, 2020 en plena kunveno de reprezentantoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj armita polico kadre de la 3-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso, Xi Jinping diris: "la popola armeo obeas gvidadon de la partio, laŭ ordonoj agadas, ludas gravan rolon kaj brilan kontribuon al batalo kontraŭ la epidemio. Praktiko refoje atestas, ke la popola armeo ĉiam estas heroa armeo, kiun la partio kaj la popolo povas plene fidi."

En la nova epoko Xi foje kaj refoje emfazis: severe kaj altnorme trejni armeon laŭ praktika milito.

La 1-an de oktobro, 2019, en pekina Tian’anmen-Placo solene okazis ceremonio por celebri la 70-an datrevenon de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko. Jen terarmeo ricevis revuon.

La 1-an de oktobro, 2019, en pekina Tian’anmen-Placo solene okazis ceremonio por celebri la 70-an datrevenon de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko. Jen terarmeo ricevis revuon.

Xi ĉiam menciis praktikan trejnadon de armeo por konstrui armeon.

La 12-an de aprilo, 2018, la Centra Milita Komisiono en la Suda Ĉina Maro solene faris surmaran revuon.

La 12-an de aprilo, 2018, la Centra Milita Komisiono en la Suda Ĉina Maro solene faris surmaran revuon.

Lastajn jarojn fari militan trejnadon furoras en la tuta armeo.

La 16-an de majo, 2020, en plena kunveno de reprezentantoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj armita polico kadre de la 3-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso, Xi Jinping emfazis: "oni devas esplori manierojn kaj metodojn trejni armeon sin prepari por milito en normaligo de preventado kaj regado de la epidemio, bone science fari ordigon laŭ kondiĉoj, akceli preparon por milita batalo, flekse disvolvi praktikan militan trejnadon kaj altigi ĉiuflanke kapablon plenumi militajn taskojn."

La 23-an de julio, 2020, Xi Jinping faris inspekton en Aviada Universitato de Aera Forto kaj montris: "oni devas fortigi esploron pri senhoma milito, fortigi konstruadon de la fako pri senpilota aviadilo, fortigi praktikan militan edukon kaj trejnon kaj rapide kultivi talentulojn pri uzado kaj direkto de senpilotaj aviadiloj."

Decembre de 2012 tuj post fermo de la 18-a Tutlanda Kongreso de la KPĈ prezidanto Xi faris sian unuan inspekton al baza armeo. Tiam li klare diris: “laŭleĝe regi armeon kaj severe regi armeon estas la bazo por fortigi armeon”

Oktobre de 2014 en la 4-a plena sesio de la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ oni unuafoje enmetis laŭleĝan regadon kaj severan regadon de armeo en la ĝeneralan aranĝon de laŭleĝa regado kaj levis ĝin kiel volon de la partio kaj la lando.

Februare de 2015 aprobite de prezidanto Xi la Centra Milita Komisiono eldonis kaj dissendis Decidon pri profunda akcelo de laŭleĝa regado de armeo en la nova situacio, kaj komenciĝis nova vojo de konstruado de laŭleĝa regado de la popola armeo.

Januare de 2016 kiam Xi faris inspekton al la 13-a armeogrupo, li emfazis: "profundigi politikan konstruadon de armeo, fortigi armeon per reformado kaj regi armeon laŭleĝe."

Post la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ prezidanto Xi planas bildon pri disvolvo de la partio, la lando kaj la popola armeo sur superrega pozicio historia kaj epoka.

La 26-an de oktobro, 2017, Xi diris en kunveno por gvidantoj kaj kadroj de armeo: "altigi nivelon de laŭleĝa regado de armeo, stimuli profundan disvolvon de ligo de soldatoj kaj popolanoj, firme severe postuli disciplinon, opini kontraŭ korupto, rekomenci iujn bazaĵojn, solvi profundajn kontraŭdirojn, gajni kelkajn kreemajn fruktojn kaj stimuli konstruadon de nacia defendo kaj armeo al granda ŝtupo."

La 13-an kaj la 14-an de novembro, 2018, Xi montris en kunveno de la Centra Milita Komitato pri reformado de politikoj kaj sistemoj: "akceli amasigon de konstruado de leĝoj kaj sistemoj, leĝigon de militaj regularoj, reformadon de justica sistemo, formi politikojn kaj sistemojn de milita regado, kiuj estas trafaj, altefikaj, ĉiuflanke normaj kaj rigidece bridaj, altigi funkcian efikon de militaj sistemoj kaj akceli altkvalitan disvolvon de nia armeo."


Sub la firma gvidado de la Centra Komitato de KPĈ kun Xi kiel kerno kaj scienca gvidado de la penso de Xi pri fortigo de armeo, ni senŝanceliĝe marŝas sur la vojo de fortigo de armeo kun ĉinaj trajtoj, tial ni certe realigos la celon ĉiuflanke finkonstrui la plej bonan armeon de la mondo!


Dividu