Xi Jinping kaj liaj instruistoj

Ĝoja Publikigita: 2020-09-11 19:57:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Por prosperigi nacion oni devas respekti instruistojn kaj doni atenton al eduko." La ĉina civilizacio kontinue disvolviĝas de kvin mil jaroj, ĉar de generacio al generacio herediĝas spiritaj streboj, spiritaj karakterizaĵoj kaj spiritaj vejnoj. Respekti instruistojn kaj doni atenton al eduko ĝuste estas la elstara spirita karakterizaĵo de nia nacio.

Okaze de la 36-a Instruista Tago ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping donis bondeziron kaj elkoran saluton al instruistoj kaj laborantoj de edukado tra la lando. Li substrekis: "igi instruiston esti profesio plej respektata kaj plej admirata de la socio kaj formi bonan kutimon en la tuta socio respekti instruistojn kaj doni atenton al eduko."

Dekojn da jaroj Xi Jinping persone respektas instruistojn kaj prenas edukadon en seriozan konsideron.

"Al mi instruis multaj instruistoj, kiujn mi bone memoras. Ili instruis al mi kaj sciojn kaj kondutojn, kaj el ili mi profitas multe." Xi kun emocio rememoris tiel antaŭ la Instruista Tago en 2014 dum kunsido kun instruistoj kaj studentoj de Pekina Normala Universitato.

En la 60-aj jaroj de la lasta jarcento Xi Jinping lernis en Pekina Bayi-Lernejo.

Pordo de Pekina Bayi-Lernejo en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento.

Pordo de Pekina Bayi-Lernejo en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento.

La 9-an de septembro de 2016 Xi revenis al Pekina Bayi-Lernejo, vizitis kaj salutis tieajn instruistojn kaj lernantojn. Dum kunsido direktoro de la lernejo esprimis bonvenigon al gvidanto Xi. Xi respondis: “Ĉi tie ne estas gvidanto, ĉiu estas lernanto.” Tio kortuŝis ĉiujn kunsidantojn.

Tiutage Xi renkontiĝis kun liaj instruistoj kiel Chen Zhonghan kaj Chen Qiuying. Ili jam aĝas pli ol 70 jarojn, tamen la pasintaj tagoj ankoraŭ estas klaraj en iliaj memoroj.

La 9-an de septembro de 2016 Xi revenis al Pekina Bayi-Lernejo kaj manprenis kun Chen Zhonghan, Chen Qiuying kaj aliaj instruistoj, kiuj faris instruon al li.

La 9-an de septembro de 2016 Xi revenis al Pekina Bayi-Lernejo kaj manprenis kun Chen Zhonghan, Chen Qiuying kaj aliaj instruistoj, kiuj faris instruon al li.

Chen Qiuying diris: "Mi aĝas 77 jarojn kaj en mezlernejo instruis al li ĉinan lingvon. Tiam mi estis juna, sed nun blankiĝis mia hararo kaj ŝangiĝis la aspekto, tamen ne ŝanĝiĝis nia amo."

La 9-an de septembro de 2016 Xi revenis al Pekina Bayi-Lernejo. Li legis sian lernejan registrodosieron kaj rememoris la lernadon tiaman.

La 9-an de septembro de 2016 Xi revenis al Pekina Bayi-Lernejo. Li legis sian lernejan registrodosieron kaj rememoris la lernadon tiaman.

Chen Qiuying ofte priparolis poemojn de ĉina poeto Dufu. "La poemoj estas plenaj je homeco kaj kompatio al popolamaso". Ŝi memoras, ke post sia parolo pri poemo titolita Jueju, Xi tuj komunikiĝis kun ŝi dirante, ke li tre ŝatas la grandan poeton kaj esperas legi pli da liaj verkoj.

Xi kaj liaj instruistoj kaj kunlernantoj revenis al lernejo por celebrado al la 32-jariĝo de la fondiĝo de la lernejo. Fotita en la 1-a de marto, 1979.

Xi kaj liaj instruistoj kaj kunlernantoj revenis al lernejo por celebrado al la 32-jariĝo de la fondiĝo de la lernejo. Fotita en la 1-a de marto, 1979.

Chen Qiuying kaj Xi Jinping en 2013.

Chen Qiuying kaj Xi Jinping en 2013.

En 1999 emerita Chen Qiuying verkis kaj eldonis fabelaron. Ŝi poŝtsendis ĝin al Xi. Tre baldaŭ ŝi ricevis respondan leteron de Xi, tiama vicĝenerala sekretario de la provinca partia komitato de Fujian kaj aganta provinca estro.

Jen la enhavo de la responda letero:

Estimata instruisto Chen:

Saluton! Vian leteron mi ricevis. Mi tre dankas vin pro la donacita porinfana verko kaj admiras vin pro via senhalta kaj diligenta laborado post emeritiĝo. Respekti instruistojn kaj atenti edukon estas la tradicia virto de la ĉina nacio. Kiel diris prezidanto Mao Zedong al Xu Teli: estinte vi estis mia instruisto, nun estas ankoraŭ mia instruisto, kaj ankaŭ estos mia instruisto en estonto. Mi ne forgesos la favoron de instruistoj.

Xi Jinping, 1999

Chen Zhonghan, servis kiel klasa vicĉefinstruisto de Xi Jinping. Li tiel taksis Xi: "Lastajn jarojn en iu ajn posteno li ĉiam memoras nin, instruistojn liajn. Li estas dankema."

Antaŭ la Instruista Tago de 2016 en Pekina Bayi-Lernejo Xi renkontiĝis kun Chen Zhonghan. Chen estas kortuŝa pro tiu ĉi detalo: "Mi esprimis la esperon, ke vi pli bone regu la ŝtaton por pli granda disvolvo en diversaj flankoj. Li diris, 'Dankon pro via konfido, kion mi memoras kore.' Aŭdinte la vorton 'konfido' mi sentas min kortuŝa."

Instruistoj portas la epokan gravan taskon diskonigi sciojn kaj disvastigi pensojn kaj verojn, kaj modeli animon, vivon kaj novan homon. De post la 18-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio ĝenerala sekretario Xi respektas instruistojn kaj donas atenton al eduko, kaj amo inter instruistoj kaj lernantoj heredata de generacio al generacio fariĝas varma forto por antaŭen puŝi la ĉinan edukon.


Dividu